|
La dudek kvinan de aprilo dumil naŭ, Malferma Tago en la Centra Oficejo en Roterdamo. Jen belega desegnaĵo en la Ora Libro en kiu ĉiu alveninto enskribas nomon kaj lokon. 

Bedaŭrinde ne venis multaj homoj. Neniam la konferencejo estis plenplena. 
Anna Löwenstein parolis - unue pri Rememoroj el la CO kaj virina agado de UEA, - due pri ŝia verkista aktivado. 
Johan kaj Svetlana Derks parolis pri Esperanto-projekto en Burundo, Afriko. 
Divenu kiu multege fotis ? Paŭlo, nia kara redaktoro de Aktuala, la gazetareto de la Esperantista Brusela Grupo. 
Kompreneble ĉeestintoj ne maltrafis sidi, manĝi kaj ĉefe babili en kafejo kie troviĝis senpagaj kafo, teo kaj kuketoj, eĉ ĉifoje ovaj paskaj ĉokoladoj. 

Kiel kutime, forestintoj malpravis. Mi aĉetis la franclingvan tradukon de la Zamenhof-strato. Ĉefa flanko estas fotoj en ĝi. Sed mi ne scias ĉu mi donacos aŭ rekomendos ĝin. Bedaŭrinde la eldonisto elektis etajn literojn. Do legado estas nekomforta.
|