28/10/2003

Kie esperantumi ?

Kie esperantumi ?

S 8-D 9 nov : 15-a Nordfranca-Eŭropa  Esperanto-Rendevuo
Morbecque-Le-Parc,   Hazebrouck,   France.
Sabate, Raïta Pyhälä el Finnlando,
prezentos diapozitivojn kaj prelegos
pri la sezonoj kaj la vivo en Finnlando.
Dimanĉe, Laurent kaj Gudule prezentos
diapozitivojn, filmon kaj parolos pri sia vojaĝo
ĉirkaŭ Eŭropo per ruldomo tirata de la ĉevalo Camille.

S 22-D 23 nov : En la urbo La Louvière
ekde la 10-a matene ĝis la 17-a horo
okazos esperanto-budo, kadre de la salono « Eglantine ».
Palais des Expositions
rue du Hocquet, près de la Gare du Centre.
Sabaton 22 nov 15h
Conférence par Mr J. Orszagh, Professeur honoraire Facultés Mons
« Sauvegarde de la biodiversité culturelle »

S 29 nov, 10h-17h
Malferma Tago de la Centra Oficejo en Rotterdam.
Parolos :

  1. Philippe Chavignon,
    franca instruanto de Esperanto,
    kiu vojaĝis en multaj landoj por disvastigi Esperanton.
    Liaj temoj estos
    a) Mondvojaĝo tra Panjo Naturo
    b) 20 jaroj tra Esperantio

  2.  Tomasz Chmielik, pola literaturisto kaj eldonisto,
    kiu parolos pri du grandaj pioniroj,
    Edmond Privat kaj Hector Hodler

Krome vi povos aĉeti rabate en la libroservo,
kaj gajni libron en loterio.
Kompreneble estos daŭre senpagaj teo kaj kafo.
Bonvenon !
(letero de UEA)

11:32 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.