15/11/2003

EEU 2004 Bilbao

6a EŬROP-UNIA ESPERANTO-KONGRESO
2004 BILBAO

Hejmpaĝo neesperante
http://geocities.com/esperantobilbao/
supre, dekstre, kliku sur « esperanto en nia regiono, datoj »

Esperantlingve :
http://geocities.com/esperantobilbao/eue.htm
sed maldekstre, « konu Bilbaon » fakte ne estas esperantligve.

Bilbao bonvenigas Esperanton :
http://lingvo.org/eo/3/549

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -
Mesaĝo :

EEU-kongreso en 2004
25 – 29 aŭgusto en Bilbao.

En 2004
la
6-a
Esperanta Europ-Unia Kongreso
okazos en Hispanio,
de la 25ª ĝis la 29ª de aŭgusto.

La elektita urbo estas Bilbao,
kiu troviĝas en la
norda parto
de la lando
kaj estas la
ĉefa urbo

de la hispana autonoma regiono de Eŭskio.

La kongreso ne povus okazi en alia pli taŭga loko,
ĉar ĝia
temo estos

« Eŭropa unuiĝo : Esperanto por multlingva mondo »,
kaj en Bilbao
oni ĉiutage vivas en dulingva medio,
kie estas uzataj la Hispana (kastilja) kaj la Eŭska lingvoj.

La Eŭska lingvo estas pralingvo kun nekonata origino.

Alia kialo por viziti la urbon
estas la
longa tradicio de la Esperanta Klubo en Bilbao,
kiu estis fondata en la jaro 1906.
Dum la Hispana Intercivitana Milito(1936-39)
kaj la diktatora periodo de
Ĝeneralo Franco,
Esperanto estis malpermisata en la tuta Lando.
Tamen, la movado daŭris sekrete
kaj tiel sukcesis renaskiĝi en la jaro 1953.

Ekde la jaro 1957
la Esperanta Klubo de Bilbao havas sian fiksan sidejon
en la malnova parto de la urbo, en kvartalo nomata "Casco Viejo".

Ankaŭ troviĝas en Bilbao strato nomata "Esperanto".

Ĝis la nuna dato la Esperanta Klubo de Bilbao havas preskaŭ 100 membrojn.

Krom la prelegoj atendos vin kultura programo
kun
treatraĵo, muzikkoncertoj, ekskursoj, ktp.

Por junuloj ni speciale organizas apartan programon,
inter alie ni bonvenigas JoMo el Francio.

Por tiuj partoprenantoj,
kiuj eĉ havas pli da tempo resti en Bilbao,
indas mencii, ke
iom antaŭ la komenco
de nia kongreso
okazos
la plej grava somera festo en Bilbao
,
nomata la "Aste Nagusia",
esperantlingve la "Granda semajno".

Dum la dektaga festo "Aste Nagusia"
oni povas pli bone konatiĝi kun la Eŭska kulturo.
Kutimaj partoj de tiu festo estas gastronomiaj konkursoj,
tipaj Eŭskaj sportkonkursoj,
inter aliaj la famkontata internacia konkurso
pri fajroarto kun profesiaj fajroartistoj de la tuta mondo.

Tiuj homoj kiuj malŝatas la tro varman veteron
dum la aŭgusta monato povas trankviliĝi,
ĉar Bilbao havas mildan klimaton kun someraj temperaturoj,
kiuj
malofte superas 30 gradojn
.
Tamen, troviĝante sur la Kantabria marbordo,
pluvo
oftas dum la tuta jaro
kaj la vetero en la urbo ŝanĝiĝas facile.

Por pliaj informoj, bonvolu viziti nian hejmpaĝon:
http://www.geocities.com/esperantobilbao/eue.htm

19:32 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.