19/12/2003

Eùropa radikala konferenco en Bruselo

EŬROPA RADIKALA KONFERENCO

 

La 7an kaj 8an de decembro okazis en Bruselo konferenco de la Transnacia (fakte, chefe itala) Radikala Partio, kun pli ol 400 partoprenintoj el diversaj landoj, titolita (esperante!) «Por federisma Eŭropa reformo»', aranĝita de la radikala EU-deputitaro. La laboroj disvolviĝis en la lingvoj angla, Esperanto, franca, germana, hispana kaj itala, kaj pivotis ĉirkaŭ tri enkondukaj referaĵoj , ok komunikaĵoj kaj kvar komisionoj. Marco Pannella kaj Emma Bonino anoncis sian intencon establi 'Eŭropan Radikalan kaj Liberalan Partion', novan instancon "konsistigontan - laŭ Pannella - kontinuecon kun la iniciatoj jam entreprenitaj ekde la jaroj 1960aj" kaj "kontraŭ misuzado de la epiteto 'liberala' fare de tromultaj". Bonino emfazis kiom gravas establi 'Iniciat-komitaton por unuiĝontaj ŝtatoj de Eŭropo kaj Ameriko', en kiu partoprenu gravuloj el ambaŭ kontinentoj.

Krom Eŭropanoj, alparolis la Konferencon ankaŭ Ĉeĉeno (Umar Ĥanbiev, kiu dankis la partion pro ties subteno al la nun krizetiĝanta kampanjo por la 'Aĥmadov-pacplano'), Ujguro (Enver Can, kiu pledis por sia popolo, subpremata de Ĉinio) kaj Kubano (Tomás Muñoz Oribe, vicprezidanto de 'Kuba Liberala Unio', kiu legis kortuŝan leteron de politika malliberulo el Kubo).

Giorgio Pagano, sekretario de "Esperanto" Radikala Asocio, parolis (itallingve) pri "eŭropa lingva federalismo" (legu tekston en esperanto ĉe 

http://servizi.radicalparty.org/documents/

) kaj anoncis starigon de 'Komitato por eksperimentado de la internacia lingvo en Eŭropa Unio', kun membroj (ideale) el la 25 EU-membroŝtatoj, kiu instigos la italan Ministron pri Edukado proponi tian lingvan eksperimenton al la EUa ‘Komitatao pri Edukado’ kaj la ceterajn ministrojn akcepti tiun proponon. Por Belgio partoprenas Remy Sproelants.

Por esperantistoj, gravas ankau ke Prof. Bujdoso el Budapeŝto parolis en Esperanto pri mez- kaj alt-lerneja instruado de Esperanto en Hungario, kaj ke ĉio cetera estis samtempe interpretata al Esperanto (de Angelos Tsirimokos). Kredeble, tio unuafoje okazas en aranĝo de EP-deputitaro.

La paroladoj estas komplete aŭdvide (foje ankaŭ tekste) disponeblaj ĉe

www.radicalparty.org/convegno_7_8_dicembre_2003/,

(senpage elŝutebla programo RealOnePlayer bezonata). Aŭskultu almenaŭ la finajn vortojn de la prezidanto Maurizio Turco (i.a. pri la interpretado)!


14:36 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (2) |  Facebook |

Commentaires

felicxan novan jaron mi esperas ke 2004 estos tiom agrabla kiom 2003, ecx pli !!
mi esperas ke vi dauxre esperantumi ^_^

ps: cxu vi ricevis mian mesagxon, estis antaux unu monato
gxis

Écrit par : vanessa | 05/01/2004

Atentu viajn verbotempojn Jes, ni daure esperantumOS...

Écrit par : Angelos TSIRIMOKOS | 07/01/2004

Les commentaires sont fermés.