08/01/2004

Komputiko kaj Programado

Mesaĝo 28 dec 2003

Retkurso pri
"Komputiko kaj Programado"
Lige al "Tago de Esperanto"
Gian Piero Savio lanĉis interretan kurson pri
"Komputiko kaj Programado" ,
projektita laŭ la metodo "programita lernado".

Kvankam la kursa materialo estas
en nivelo de supera lernejo,
la instru-metodo celas komprenigi la temojn
kaj praktikigi la sciojn al ĉiu
"serioza kaj laborema" komencanto.

La nuna kurso traktas la temojn:
- Enkonduko en Komputilajn Sistemojn
- Analogaj kaj Duumaj Signaloj
- Komputila Memoro
- La Procesoro

Averaĝa ĉapitro de la kurso
enhavas 15 paĝojn kaj fine de ĉiu ĉapitro
aperas "Kvizo" kaj "Refreŝigo"
kiuj plezurige helpos vin enkapigi la ĵus lernitan materialon.

Jen la adreso de la unua kurso:
http://www.esperanto.org.il/komputiko-kurso
http://www.esperanto.org.il/KERO/

La kompilinto volonte akceptas viajn komentojn:
Gian Piero Savio
saviogp@zahav.net.il

Laû [Nova Sento in rete n-ro 352] 
Fonto: ret-info   http://www.eventoj.hu    


19:14 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.