27/01/2004

Restoracio 1

Sekve al mesaĝo de Marko Lins,
mi vizitis hodiaŭ
la
restoracion nomitan ESPERANTO.
La
taga menuo kostas 7,50 €.
Mi ne elektis ĝin sed fiŝ-pladon.
Mi ne bedaŭris kaj volonte revenos por tiu simpla, malpeza plado.
Neniu klarigo pri la nomo « ESPERANTO ».
Post la manĝo, mi babilis kun 2 respondeculoj.
Mi montris leter-kovertojn el Japanio kaj Finnlando,
gazetojn (Aktuala, Esperanto, Monato, Kontakto).
Unu foliumis la gazeton de UEA.
Jen kion mi eksciis.
- Antaŭ kelkaj monatoj, ŝanĝo de bienisto.
- Renovigo de la hotelo kaj restoracio.
- Nova nomo por la restoracio.
- La menu-karto kun pladoj el diversaj landoj
   ŝanĝos ĉiujn tri monatojn.

19:44 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.