27/01/2004

Restoracio 1

Sekve al mesaĝo de Marko Lins,
mi vizitis hodiaŭ
la
restoracion nomitan ESPERANTO.
La
taga menuo kostas 7,50 €.
Mi ne elektis ĝin sed fiŝ-pladon.
Mi ne bedaŭris kaj volonte revenos por tiu simpla, malpeza plado.
Neniu klarigo pri la nomo « ESPERANTO ».
Post la manĝo, mi babilis kun 2 respondeculoj.
Mi montris leter-kovertojn el Japanio kaj Finnlando,
gazetojn (Aktuala, Esperanto, Monato, Kontakto).
Unu foliumis la gazeton de UEA.
Jen kion mi eksciis.
- Antaŭ kelkaj monatoj, ŝanĝo de bienisto.
- Renovigo de la hotelo kaj restoracio.
- Nova nomo por la restoracio.
- La menu-karto kun pladoj el diversaj landoj
   ŝanĝos ĉiujn tri monatojn.

19:44 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Restoracio 2

La respondeculoj ne sciis ke ekzistas esperantistoj,
do ne sciis ke ekzistas grupo en Bruselo.
En la karto-menuo ili skribis ke tiu lingvo ne estas parolata.
Sed
ili ricevis tiom da leteroj
ke ili preparas novan prezenton

kun la nova menu-karto.
Ili esperas tradukon esperantlingve.
Kompreneble mi tuj donis mian retadreson
kaj skribis la adresojn de ebg-paĝo kaj tiu pri bruselo.
Ili sendos al mi la novan menuon por traduko
kaj mi esperas ricevi helpon en nia grupo.
Por grupo, tagmeze aŭ vespere,
eĉ dum semajnfino (antaŭmendo)
la malplikosta plado kun trinkaĵo estas 10 €.
Ili esperas renkonti multajn esperantistojn.
(komerca sinteno kompreneble).



19:36 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Restoracio 3

La restoracio estas en eta strato
kiu kondukas
de la Centra Stacidomo
al la Centra Poŝtoficejo

kaj
apud unu enirejo de la Reĝaj Galerioj Sankta-Hubert.
15
rue d’Assaut Stormstraat.
.
Al tiu kiu deziras
skribi al la respondeculo :
(France, angle, hispane)
S-ro Paolo JARMILLO
F&B Manager
NH Grand Place Arenberg HOTEL
Rue d’Assaut 15
B-1000 Bruselo
Tel : +32 (0)2 501 18 41      Faks +32 (0)2 501 18 18
Retadreso :
foodbeveragenhgrandplacearenberg@nh-hotels.be

19:33 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (1) |  Facebook |

13/01/2004

aùskulti

premu la unuan butonon por aùskulti.

01:33 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (2) |  Facebook |

mi provas

el  http://www.vinilkosmo.com

  1. Rigardu
    http://www.vinilkosmo.com/?prs=listen
    (nur anglalingve)
    Jacques Yvart - En akvo de la klara fonto - 02:50 mn
  2. rigardu
    http://www.vinilkosmo.com/vko/shop.php3?lng=e
    lirikaj kantoj ,...
    Mia nomo ne gravas
    Mikaelo Bronsxtejn & La Orkanta Grupo - Rusa Federacio
    VKKD60

01:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |