01/02/2004

Internacia Televido en Esperanto (3)

Internacia Televido en Esperanto (3)
= = = = = = = = = = = = = = = = =
Ankaŭ evidentiĝas la bezono esti gastigata

de iu helpema esperantist(in)o el Bruselo
(mi devas tranokti de la 20-a ĝis la 22-a de februaro,
kiam mi foriros, frumatene, per trajno).
Mi ne estas postulema homo,
kaj se estos lito, kaj manĝoj,
mi absolute silentos pri ĉiuj aliaj kondiĉoj.
Mi ne fumas, ne drinkas, ne uzas drogaĉojn,

kaj restos grandan parton de mia tempo en la urbo,
kontaktante homojn por ITV,
por Ĝangalo kaj por aliaj projektoj niaj.
Ankaŭ helpas la
sendado de informoj
pri la tiama vetero en Bruselo
,
por ke mi ne uzu ŝorton kiam neĝas, aŭ inverse.
Ni en Brazilo ne havas tiom rigoran veteron, kiel vi en Eŭropo.

13:18 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.