14/02/2004

Leuven 3

IAF (3)
La vespera bufedo
.
Vi komencos per fajna
supo
, hejme farita.
Poste vi povos elekti el abundega bufedo,
kiu proponas ĉiajn specojn de
viandaĵo kaj fiŝaĵo
,
legomojn, terpomojn, saŭcojn

kaj ĉion kion decas trovi en ĝi.
Manĝu ĝis plene malaperos via malsato,
vi rajtas manĝi laŭplaĉan kvanton.
.
Vi finos per
desertbufedo
,
do tamen lasu ankoraŭ iom da loko
en stomako por ankaŭ ĝin ĝui.
.
Ĉio je
prezo neimageble malalta
 !
Kaj eĉ pli :
la
enirprezo por la koncerto de Kajto

estas
inkluzivita en la prezo de la manĝo
,
plia ŝparo de 5 eŭroj !
Tiel ni senpage ofertas al vi tiun koncerton.
.
Tio evidente eblas nur ĉar
multaj volontuloj
en Esperanto3000 laboris por vi
en la tagoj antaŭ la festo kaj
en la festotago mem por prepari ĉi tiun bufedon.
Ni tre aprezus se ankaŭ vi povus iom kunhelpi
,
tial ni enmetis en la programo ankaŭ preparajn sesiojn,
apud la prelegoj.
La kuireja teamo dankas vin se vi partoprenos ĝin :
multaj manoj malplipezigos la laboron.

19:44 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.