20/06/2004

Pri Esperanto en Eŭropa Parlamento el Pollando.

Pri Esperanto en Eŭropa Parlamento el Pollando.
xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Karaj,
dankEGon pro la gratulsalutoj, okaze de mia elekto al la Eŭropa Parlamento, kiujn mi ricevas ĉiuhore.
Ili venas de samideanoj el la tuta mondo. La intereso pri mia persono nun fariĝis pli granda ol mi povis imagi. Dankegon al vi ĉiuj. Pro multeco da mesaĝoj mi ne kapablas detale respondi al ĉiu. Jen komuna letero en kiu mi provos respondi al starigitaj ĝeneralaj demandoj.
1. Mi
Mia nomo estas Malgorzata HANDZLIK, esperantistoj nomas min Margareta.
Mi estas edzino de Georgo HANDZLIK - esperanta kantisto, verkisto, eldonisto kaj instruisto.

Esperanton mi parolas 20 jarojn.
Mi vizitis UK-ojn en Berlino kaj Mondpeliero, krome multajn lokajn aranĝojn.
Dum du monatoj mi kun mia familio estis en Brazilo invititaj de gesinjoroj Grattapalia, el Bona Espero.
Mia TTT-paĝaro:  www.Malgorzatahandzlik.com

2. Politiko
Mi neniam agis en politikaj partioj. Nur dum la kampanjo mi aliĝis al Civitana Platformo (Platforma Obywatelska)
En Eŭropa Parlamento mi agos en la plej granda frakcio EPP Eŭropa Popola Partio.
Kelkaj samideanoj skribis, ke mi estas la unua esperantisto-membro de Eŭropa Parlamento. Mi ne kontrolis tion.
La kampanjon ni faris dum du monatoj kaj mi gajnis unu el plej bonaj rezultoj en la lando.
3. Esperanto por Eŭropa Unio
Dankon pro sugestoj, ke mi zorgu en EP pri Esperanto. Tio evidente estas unu el miaj intencoj. Por efikdone agi mi nun volas aliĝi al la Komisiono pri Kulturo Edukado, Junularo kaj Sporto, kiu inter la aliaj okupiĝas pri lingvoj. Tio fakte ne estas facila tasko, ĉar estas multaj volontuloj al la komisiono. Kaj la decido apartenas ne nur al la parlamentano, sed ankaŭ al la partio.
 
Krom salutoj venis al mi kelkaj mesaĝoj kun proponoj kunlabori internacinivele pri kulturo, ankaŭ venis al mia retadreso kelkaj gratuloj al Civitana Platformo pro elekto de esperantistino al EP. Mi prezentos ilin al la estroj de la partio, eble tio subtenos miajn strebojn eniri la Komisionon pri Kulturo.
 
 Krom esperantaj amikoj en ĉiuj eŭropaj landoj mi havas aliajn kompetencojn por la Komisiono pri Kulturo, Junularo Edukado kaj Sporto, pro la jenaj faktoj:
- jam dudek jarojn mi gvidas radio-stacion
- mi fondis instituton por instrui instruistojn,
- mi fondis lingvo-lernejon
- mi profesie laboris en skolta movado

Mi estos dankema pro ĉiu mesaĝo kun propono kunlabori sur kultura kampo internacia. Se mi eniros la Komisionon pri Kulturo mi havos realan ŝancon pledi por Esperanto. Tiam volonte mi diskutos kaj renkontiĝos kun ĉiuj, kiuj havas spertojn pri lobingo por Esperanto ĉe EP.
Sincere,
Margareta Handzlik

Eŭrodeputito



11:32 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

11/06/2004

BEFA

BEFA dum somero
BEFA = Belga Esperanto Ferfojista Asocio
Datoj de kunsidoj
 :
14, 28 julio. 11, 25 aŭgusto. 8, 22 septembro.
.
Dates des réunions de
l’
Association des Cheminots Espérantistes de Belgique
à la Gare Centrale.
14, 28 juillet. 11, 25 août. 8, 22 septembre.
.
Data van de bijeenkomsten van de
Belgische Vereniging van Esperanto Spoorwegpersoneel.
14 28 juli. 11, 25 augustus. 8, 22 september.

Cantersteen 10 (studio E)
14h - 15h45
.

20:25 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Junio 2004

Programo   JUNIO   2004
merk 9 jun
 :
Rendevuo Analizo de artikolo de Claude Piron.
merk 16 jun
 :
Pri la ĵusa Eŭropa balotado.
merk 23 jun
 :
Laŭ via plaĉo, kaj finordigo de la biblioteko.
merk 30 jun
 :
Komuna vespermanĝo en la ĝardeno de membro
avenue des Tilleuls = Lindenlaan
ekde la sesa.
Partopreno :
10 eŭroj aŭ preparado de plado por 4 personoj
(sala aŭ dolĉa sed malvarma)
xxxxxxxxxxxxxxxx
SEPTEMBRO

Venonta kunveno je
merk 22 sep :
Tiuj kiuj partoprenis esperantajn aranĝojn parolos pri siaj spertoj.
xxxxxxxxxxxxx

Ni deziras al ĉiuj
belan someran feriadon
.

20:23 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

08/06/2004

La Libre Belgique

Germain Pirlot skribas :
Principe, morgaŭ - t.e. merkredon, la 9-an de junio - devus aperi tutpaĝa informo pri Esperanto en La Libre Belgique.
Temas pri pagita artikolo dank'al malavara donaco de japana samideano.
Antaŭ dankon pro eventuala diskonigo.
Kore,
Germain

23:43 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

04/06/2004

Esperantomondo - koresponda servo

Esperantomondo - koresponda servo
Antaŭ kelkaj tagoj ekfunkciis nova interreta koresponda servo.
Iom ĝi diferencas de la 3 jam ekzistantaj servoj, nome:
- ĝi ebligas alŝuton ankaŭ de fotoj,
- ĝi funkcias en pluraj lingvoj, kaj ebligas serĉadon laŭ lingvoj
- por uzi ĝin oni devas registri sin.
La nova koresponda servo estas atingebla ĉe la sekva adreso:
http://www.esperantomondo.net
Prizorganto:
Maxmanseb2@aol.com
.
Bienvenue sur Esperanto mondo.
Ce site sert à mettre en relation des personnes du monde entier cherchant des correspondants dans toutes les langues.
Le principe est simple : après votre inscription vous gagnez l'accés à notre banque de données de correspondants.
Plusieurs possibilités vous sont alors offertes :
- Des recherches détaillées de correspondants selon critères (tranche d'âge, pays, ...)
- L'accés à un forum de discussion (certaines rubriques sont accessibles aux non inscrits, mais ils ne peuvent pas poster)
- L'accés à un salon de discussion (réservé aux personnes inscrites)
- etc ...

fonto: ret-info http://www.eventoj.hu

14:38 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |