22/11/2004

Mikaelo Bronŝtejn en Bruselo (1/5)

Mikaelo Bronstein en Bruselo

Rete sendita de Angelos :
(Jen iom adaptita versio de raporto farita de Remy Sproelants)

Mikaelo Bronŝtejn, konata verkisto (ankaŭ de poemoj kaj kantoj) kaj tradukisto el Ruslando, estas faranta plurtagan rondvojaĝon tra Nederlando-Belgio-Francio.

La 17/11 Remy Sproelants kaj Angelos Tsirimokos akceptis lin en la Brusela Centrala Stacidomo kaj vizitigis al li vidindaĵojn de la urbocentro, i.a. la Restoracion "ESPERANTO" en Hotelo Arenberg.

Poste li gvidis la vesperan kunvenon de la Brusela Grupo, ariginte eksterordinare multajn (ĉ. 24) ĉeestantojn.

22:36 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.