22/11/2004

Mikaelo Bronŝtejn en Bruselo (2/5)

Mikaelo Bronstein en Bruselo

Mikaelo parolis pri sia spertoplena vivo.
Naskita en urbo Hmelnickij, nun en Ukrainio, kie "regis vere Zamenhofa, Bialistoka etoso", en la senco ke kunvivis tie homoj parolantaj kaj kantantaj en la Ukraina, Rusa, Pola, Jida, ... lingvo, li jam tre juna sentis sin allogita de la ideo de internacia lingvo, kaj havis bonŝancon frue konatiĝi kun la tiam nur heziteme tolerata sovetia junulara E-movado, kies aktivulo li tuj fariĝis.

Poste, li ekloĝis en la armilindustria urbo Tula, kie li studis samtempe ĵurnalismon (fakon ne tre senc-havan sub la tiamaj sovetiaj kondiĉoj...) kaj inĝenierikon ĉe la Armea Politeknika Instituto, kaj pli poste translokiĝis (sed kiel libera laboranto!) al la fifama pro punlaborejoj Siberia min-urbo Vorkuta, kie li laboris en minejo. Pro tio li povis emeritiĝi frue, kaj ekloĝis en Tihvin, urbo konsiderata kiel "apud-peterburga", kvankam situanta 200 kilometrojn for de la iama ĉefurbo de la caroj, plu laborante kaj verkante.

22:34 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.