22/11/2004

Mikaelo Bronŝtejn en Bruselo (3/5)

Sian rakontadon li spicis per pluraj kantoj siaj, plejparte aludantaj al la malfacilaj politikaj aŭ ekonomiaj cirkonstancoj kaj de la antaŭa kaj de la nuna Rusio, i.a. "Amata Lando" kaj "Zimbabve", kaj prezentis kaj vendis librojn kaj diskojn, i.a. la tre tre belan "Amu min", kun tekstoj liaj kantataj de Ĵomart k Nataŝa.

Regis tre gaja kaj agrabla etoso en la Grupo, kaj Mikaelo eĉ malavare disdonis monon al ni, kapitalistoj ;-): po unu rusan unukopekan moneron, kun bildo de Sankta Georgo (ne Sankta Mihaelo, kiel ĉe ni!) mortiganta drakon per sia lanco. Li rimarkigis ke kopeko valoras 37onon de cendo, sed ankoraŭ cirkulas.

Kiuj ne satiĝis pri li, povas plu ĝui liajn prezentojn i.a. en Loveno merkredon la 24an, Gento vendredon la 26an kaj Roterdamo (dum la mMalferma Tago de UEA) sabaton la 27an de novembro.

22:28 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.