22/11/2004

Mikaelo Bronŝtejn en Bruselo (5/5)

Jaŭdon la 18-an de novembro, pluvis.
Mi kondukis Mikaelo-n kaj Angelos-on al ties laborejo. Angelos estas la prezidanto de la Esperantista Brusela Grupo (EBG) kaj jam delonge estas greka tradukisto ĉe Eŭropa Unio. Lia laborejo estas la konstruaĵo kies nomo estas Juste Lipse. Li gvidis Mikaelon kaj mi en la labirinto de la konstruaĵo.
Sur la foto aperas Mikaelo kaj Angelos. Tra la fenestro aperas du aliaj konstruaĵoj de Eŭropa Unio. Malantaŭ Angelos staras la domo en kiu kunvenas la esperantistoj, dank’al la membroj kiuj laboras ĉe Eŭropa Unio. Malantaŭ Mikaelo staras la domo de la Regionoj. En la komenco tiu konstruaĵo estis la Eŭropa Parlamento antaŭ la konstruo de la nova.
Aliaj fotoj de la tago venos.
(Francine = Birdino)

PS
Se iu el la ĉeestantoj al la merkreda kunveno deziras foton, bonvolu skribi al mi. Mi sendos rete pli bonan kvalitan foton.

22:11 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.