20/12/2004

Zamenhoffesto 2004 en Bruselo (8/9)

Raporto de Katarzyna :

Sabaton la 11an de decembro 2004 okazis en Bruselo la Zamenhof-festo, organizita de la Esperantista Brusela Grupo. Ĉi-jara Zamenhof-festo estis dediĉita al la unua Internacia Kongreso en Boulogne en 1905. Por elvoki tiun epokon multaj ĉeestantoj vestis sin en vestaĵoj de tiu tempo (longaj jupoj, ĉapeloj, boaoj...). Partoprenis ĉirkaŭ 70 personoj.

Post la nutro de niaj korpoj - abunda bufedo - ni povis nutri niajn animojn per distra programo.

Unue ni aŭskultis paroladon de Doktoro Zamenhof, kiun li prononcis dum la malfermo de la Kongreso en Boulogne, kaj poste la poemon "Sub la verda standardo".

Poste ĉarmis nin profesia harpistino per sia subtila ludo sur la harpo.

La pupteatraĵo "La sekreto de Mastro Cornil" laŭ A. Daudet, preparita kaj prezentita per Nelly estis, kiel ĉiam, sur la alta nivelo kaj ege plaĉis al plenkreskuloj kaj malgrandaj infanoj.

Ni povis ankaŭ amuzi nin aŭskultante skeĉon de la 3-monata kursano kun sia profesorino Françoise kaj kantante kune.

En la fino de la festo, kiel kutime, okazis tombolo. Multaj estis ege bonŝancaj kaj gajnis multajn lotojn.

Ni atendas kun malpacienco sekvantan Zamenhof-feston.

23:03 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.