29/06/2006

Elfriede Ernst (pri vivo kaj lasta foriro)

Elfriede Ernst (vivo)

Sinjorino Elfriede Ernst, membro de la Esperantista Brusela Grupo, honora membro de UEA.

Sinjorino Ernst naskiĝis en Budweiss dum la jaro 1910. Tiutempe la loko estis aŭstria. Nuntempe ĝi estas en Ĉekio.

La familio transloĝiĝis en Vieno kie la juna Elfriede vivis dum grandparto de juneco.
Post la unua mondmilito, kiel aliaj infanoj, ŝi vivis dum kelkaj tempoj en nederlanda familio kaj pro tio, ofte, parolis pri siaj nederlandaj fratinoj.

Iam ŝi aŭdis pri Esperanto en radio. Ŝi sekvis la kursojn. Poste ŝi deziris renkonti la membrojn de la loka grupo kiu organizis tiujn kursojn. Kun rideto, ŝi ofte rakontis ke, eble pro iom da timo, ŝi stumblis ĉe la eniro kaj tiel ŝi prezentis sin al la loka grupo.

Alvenis malfacilaj tempoj por esperantistoj. Bruselaj esperantistoj konsilis al ŝi veni en Bruselo kaj ekde tiam restis en la adoptita urbo.

Dum jaroj ŝi reprezentis la esperantitojn de Belgio dum Universala Kongreso. En tampereo ŝi deziris ke mi anstataŭis ŝin. (mi konsentis nur tiun fojon ĉar pro eĥoj mi aŭdis nenion).

Sinjorino Ernst tradukis unu libron en Esperanto kaj donacis al mi unu ekzempleron sed mi ne certas pri la titolo kaj (pro malordo) ne retrovas ĝin nun.

Sonjorino Ernst multe faris por Esperanto kaj ĉiam ripetis ke sia familio estas la esperantistaro.
Nura familo estas tiu de nevo kiu loĝas en Aŭstralio
.

Ŝi forlasis nin pasintan dimanĉon la 25-an de junio 2006.

Elfriede Ernst (kremacio)

Sinjorino Elfriede Ernst preparis ĉion pri sia morto. Ŝi elektis kremacion.

Hodiaŭ matene geamika paro neesperantista kaj membroj de la Esperantista Brusela Grupo kunvenis ĉe la kremaciejo.

La esperantista flago kovris la ĉerkon. Antaŭe floroj. Rozojn kiujn ŝi elektis. Estis floroj de la aŭstralia familio, floroj de la geamikoj kaj Clara (prononco : klara) kaj floroj de UEA.

Estis muziko kiun sinjorino Ernst elektis.
Dum paŭzo Hélène Falk prononcis kelkajn parolojn.
Denove muziko.
Per gesto, iu petis de ni ke ni staru. Tiam pordoj malfermiĝis kaj la ĉerko malaperis.

Ni eliris kaj en kafejo oni preparis por ni kafon kaj sandviĉojn.
Ni atendis ĉirkaŭ du horojn kaj iu venis kaj diris ke ĉio estis preta.
La oficisto prenis la cindrejon el kolumno kaj disĵetis la cindrojn sur gazono.
Ni alportis la florojn sur la loko.

Mi certas ke kutime oni ne fotas. Sed mi ne kapablas bone priskribi. Do mi fotis.
Clara Bracke multe zorgis pri sinjorino Ernst. Estos baldaŭ ceremonio en preĝejo. Mi skribos ĉi tie kiam mi certas pri la dato kaj loko por la interesuloj.

20:40 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.