04/12/2007

Perreta kontakt-ebleco

 

Perreta kontakt-ebleco

Membroj havantaj retpoŝtan adreson
estas petataj sciigi ĝin al la sekretario
helene.falk ĈE skynet.be,
por ke la Grupo povu kontakti ilin rapide en okazo de bezono.

Se vi ne havas ret-aliron,
vi povas indiki ankaŭ ret-adreson de amiko aŭ najbaro
(kompreneble, kun ties konsento!).

Ne timu !
Ni ne intencas priŝuti vin per reklamoj.

Tiu ebleco estos uzata nur en okazo de bezono.

Aliflanke, se vi volas ricevi regule mesaĝojn
pri la vivo de la Grupo
kaj ĝenerale pri Esperanto en Bruselo,
ni forte rekomendas ke vi aliĝu al la dissendo-listo
esperanto-en-bruselo@yahoogroups.com.

Tiucele, sufiĉas sendi malplenan retmesaĝon al jena adreso :
esperanto-en-bruselo-subscribe@yahoogroups.com

Baldaŭ poste, vi ricevos konfirmo-peton.
Sufiĉos respondi al ĝi (eĉ per malplena mesaĝo), kaj vi estos aliĝinta.
De tiam, vi ricevados la mesaĝojn de la grupo
kaj povos mem dissendi al la grupanoj,
sendante viajn cirkulerajn mesaĝojn al la jam citita adreso
esperanto-en-bruselo@yahoogroups.com.

Vi povas tamen uzi pli da eblecoj
se vi unue kreas Yahoo-konton (senpagan) por vi,
vizitante la retpaĝon
http://groups.yahoo.com,
klakante sur "New user? Sign up"
kaj sekvante la (anglalingvajn) instrukciojn.

Akirinte Yahoo-konton,
vi povos alighi al kiu ajn Yahoo-grupo
(estas pli ol mil listigitaj sub la ŝlosilvorto 'esperanto',
i.a. la tutlanda dissendo-listo esperanto-en-belgujo).

Post tio,
vi povos aliri la pasintajn mesaĝojn de viaj elektitaj grupoj,
ties deponitajn dosierojn, fotojn k.s.,
kaj ankaŭ mem deponi dosierojn kaj fotojn je dispono de la listanoj.

Memoru fine pri nia retpaĝaro
http://users.belgacom.net/EBG
kaj pri la grupa blogo
http://ebg.skynetblogs.be.

 

05:45 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.