04/12/2007

Zamenhoffesto 2007

 

Zamenhof-festo !

Kiel ĉiujare, dank'al la sindona laboro de S-inoj Françoise PELLEGRIN k Nelly k Clara BRACKE, nia grupo festos la naskiĝtagon de nia Majstro per aranĝo sub la signo de la lando de la venonta Universala Kongreso, do nia najbara Nederlando,

Sabaton la 15an de decembro 2007,

de la 11h30 ĝis la 18h,

en la kultura centro DE ZEYP,

Zeypstrato 47, 1083 Ganshoren

(Bruselo - planon vidu).

Por elvoki Nederlandon,
ni ŝatus ke vi aldonu ion tiurilatan al viaj vestaĵoj
aŭ ke vi vestu vin per oranĝa koloro.

Dum la distra programo,
ni regalos vin interalie per skeĉoj kaj recitalo de nederlanda muziko.
Ni ankaŭ bonvenigos faman folkloran grupon el Nederlando: De Hakkespits.

La libro-servo de FEL tenos standon ĉe la festo.

Se vi posedas lotojn,
bonvolu kunporti ilin por la tombolo.

Aliĝprezo :

- nur distra programo (posttagmeze) :     5 €.

- aperitivo, lunĉo, distra programo : 15 €.

Pagenda ĝis la 7a de decembro

al la konto 000-0123048-52 de EBG.

GRAVE :
por plej bone organizi la feston,
ni nepre devas scii sufiĉe frue
kiu partoprenos la manĝon.
Enskribu vin tuj ĉe la organizantoj:
patrick.pellegrin 
ĈE skynet.be (tel 02/358.27.28).

Se vi venos aŭte, eblos parki ĉe Zeypstrato (v. planon)

Metroe veturu ĝis stacio Simonis,
kaj de tie pluiru per buso 87, kiu laŭiras av. van Overbeke; elbusiĝu je halto Nereus.

Ni atendas vin, multnombrajn kaj entuziasmajn!

 

08:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.