15/04/2008

23a de aprilo Vizito de ukrainaj esperantistoj

 

Retmesaĝo de Paŭlo :

Merkrede la 23-an de aprilo,
paro de ukrainaj esperantistoj, Kostjantin kaj Jana Demjanenko
vizitos Bruselon kaj partoprenos la semajnan kunvenon de EBG.

Kostjantin estas esperantisto depost multaj jaroj, kaj instruis Esperanton al multaj gelernantoj en lia naskiĝurbo, Berdjansk, apud Azova Maro.
Kostjantin doktoriĝis en la Universitato de Kaliningrado, pri konservado demaraj specoj kaj estas nuntempe subdirektoro de la nacia instituto prikonservado de fiŝoj, en la regiono de la rivero Don kaj de la Azova Maro. Precipe, li estas specialisto kaj okupiĝas pri la fiŝoj nomataj sturĝoj,kiuj produktas kaviaron.

Kostjantin unue vizitis Bruselo, por partopreni en diversaj kunvenoj en la Europaj Institucioj, reprezentante lia instituto kaj lia ŝtato.
Tiam li profitis por kontakti diversaj geesperantistoj en Belgio.

Jana, edzino de Kostjantin, estas librotenisto en mineja korporacio, en urbo Donetsk, kaj ne tiom kiom Kostjantin aktivas en Esperantujo.

Nun, ili vojaĝas en privata feria trairo en multaj landoj de Europo, kaj dumtempe konfidis ilian dujaran filon, Seman, al la zorgoj de geavoj.

Dum nia semajna kunveno de la 23-a de aprilo,
Kostjantin deziras iom prelegi pri la Esperanta movado en Ukrainio,
kaj respondi al la demandoj de la belgaj esperantistoj
kiuj volos aŭdi kaj renkonti lin.

Ĉiuj gesesperantistoj estas varme invitataj al nia kunveno de merkrede, la 23-a de aprilo.

Paulo

Programo APRILO.
Esperanto Brusela Grupo.

 

01:45 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (1) |  Facebook |

Commentaires

Vizito al Bruselo Mi estas venezuela esperantisto. Mi intencas vojagxi al Burundo venontjulie kaj mi devas tranokti en Bruselo la 7-an de julio. Mi atingos Bruselon je la 14:00 tiutage kaj mi devas forflugi al Bujumbura la 8-an de julio je la 10:00. Mi sxatus renkontigxi kun kelkaj belgaj geesperantistoj.

Écrit par : Alfredo Portillo | 26/05/2009

Les commentaires sont fermés.