24/04/2008

Eùropa Esperanto Unio

 

eeu

EEU = Eŭropa Esperanto-Unio
http://www.europo.eu/

eeu-logo-80x50

Retejo.
Ligo.

 

20:04 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Ligoj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

20/04/2008

BEF fotoj de Paulo

 

Paŭlo fotis.

500-BEF-066

300-BEF-058

300-BEF-062

Dum paŭzo.

300-BEF-060

BEF kunveno la 5a de aprilo 2008 en Ostendo.
Blogo de la Esperanto Brusela Grupo.

 

22:39 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

17/04/2008

1a de majo Placo Rouppe 14h

 

1a de majo - Placo Rouppe - 14 h - Esperantista budo.

 

Informo pere de Germain Pirlot, la 15a de aprilo.

Retmesaĝo de Philippe V.D.

Saluton al ĉiuj samideanoj,
Jen informo ankaŭ diskoninda !
La grupo de SAT - Amikaro / Belgio denove havos esperantistan standon dum lafesto de la 1a de majo.
Tiu festo estos organizata de la brusela sindikato (FGTB-ABVV).
Ĉiuj simpatizantoj estas bonvenaj por helpi varbi
la 1an de majo, je 14 horo,
esperantista budo
Placo Rouppe, Bruselo.
Antaŭan dankon por nia "sama ideaneco".
Ĝis poste.
Philippe

09:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

16/04/2008

Nova portalo en Esperanto

 

Informo pere de Germain Pirlot, la 2a de aprilo.

Diskoniginda kaj diskonigenda.
El "Eventoj-Budapeŝto" <oficejo@eventoj.hu>

http://eo.eventeo.net

Eventeo - nova novaĵretejo.

Internacia novaĵ-portalo en Esperanto,
kie ĉiutage aperas novaĵoj, artikoloj el diversaj kontinentoj de la mondo.

La portalo ankoraŭ estas en testa reĝimo.
La nomoj de personoj en la funkciiga teamo ankoraŭ ne estas publikigitaj.

Pere de interna mesaĝilo bonvenas kunlaboro de eksteraj aktivuloj, helpantoj kun bona lingva nivelo.

Ret-Info : http://www.eventoj.hu

Informo.
Esperanto Brusela Grupo.

 

06:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

15/04/2008

23a de aprilo Vizito de ukrainaj esperantistoj

 

Retmesaĝo de Paŭlo :

Merkrede la 23-an de aprilo,
paro de ukrainaj esperantistoj, Kostjantin kaj Jana Demjanenko
vizitos Bruselon kaj partoprenos la semajnan kunvenon de EBG.

Kostjantin estas esperantisto depost multaj jaroj, kaj instruis Esperanton al multaj gelernantoj en lia naskiĝurbo, Berdjansk, apud Azova Maro.
Kostjantin doktoriĝis en la Universitato de Kaliningrado, pri konservado demaraj specoj kaj estas nuntempe subdirektoro de la nacia instituto prikonservado de fiŝoj, en la regiono de la rivero Don kaj de la Azova Maro. Precipe, li estas specialisto kaj okupiĝas pri la fiŝoj nomataj sturĝoj,kiuj produktas kaviaron.

Kostjantin unue vizitis Bruselo, por partopreni en diversaj kunvenoj en la Europaj Institucioj, reprezentante lia instituto kaj lia ŝtato.
Tiam li profitis por kontakti diversaj geesperantistoj en Belgio.

Jana, edzino de Kostjantin, estas librotenisto en mineja korporacio, en urbo Donetsk, kaj ne tiom kiom Kostjantin aktivas en Esperantujo.

Nun, ili vojaĝas en privata feria trairo en multaj landoj de Europo, kaj dumtempe konfidis ilian dujaran filon, Seman, al la zorgoj de geavoj.

Dum nia semajna kunveno de la 23-a de aprilo,
Kostjantin deziras iom prelegi pri la Esperanta movado en Ukrainio,
kaj respondi al la demandoj de la belgaj esperantistoj
kiuj volos aŭdi kaj renkonti lin.

Ĉiuj gesesperantistoj estas varme invitataj al nia kunveno de merkrede, la 23-a de aprilo.

Paulo

Programo APRILO.
Esperanto Brusela Grupo.

 

01:45 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (1) |  Facebook |