28/08/2008

Ni ne ploru sed ridetu Lee Chong-Yeong

 

Ni  ne  ploru ,  sed  ridetu

Ni  ne   ploru       ĉar  li  forlasis,
      sed ni ridetu   ĉar  li  vivis.

Ni ne
          fermu  niajn  okulojn  kaj
          preĝu    ke   li  revenu,
     sed ni malfermu   niajn okulojn kaj
               vidu  kion  li  lasis.

Nia   koro   ne   malplenas
                     ĉar  ni  ne  plu  vidas  lin,
     sed  nia  koro   plenas   de  la  amo
               kiun   ni   reciprokis  kun  li.

Ni ne
         turnu  nian  dorson  de  morgaŭ  kaj
         vivu    en   hieraŭ,
     sed ni estu feliĉa  morgaŭ  pro  hieraŭ.

Ni  ne  rememoras  lin  kiu  foriris,
     sed  ni  amas  la  memoron  pri  li
            kaj  lasas  ĝin  vivadi.

Ni   ne
           ploru,
           fermu   niajn    okulojn,
           malplenigu   la    koron
           kaj   turnu   nian   dorson,
    sed   ni   faru   kion   li   volis;
                  ridetu,
                  malfermu   la   okulojn,
                  amu    kaj
                  iradu antaŭen.

                               LEE Chong-Yeong,
                               20 Oktobro 2007

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Lee Chong-Yeong en vikipedio Prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA,
forpasis la 4-an de julio 2008.
Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932.
Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio).
Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko).
Li estis ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato (Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte en 1948.
Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).
Lee Chong-Yeong verkis "80-jara historio de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003).

Legu pli :
Aktuala 5 - vikipedio.

 

06:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

27/08/2008

Forpaso

 

Veterana paro forlasis nin

Komence de julio ni funebris pro la perdo de elstara persono de nia grupo, sinjorino Rose Jacobs.

Ŝia edzo René Jacobs, honora prezidanto de EBG forpasis en januaro ĉi jara.

Ambau jam de multaj jaroj ne plu partoprenis aktive la vivon de la grupo, pro sanaj kialoj.

Okaze de la 100 jariĝo ili estis rekontaktitaj sed bedaurinde ne povis ĉeesti la festadon.

La lastan fojon kiam ili estis honorigitaj kiel veteranoj, estis dum komuna manĝo kun Marc Delforge kaj Elfriede Ernst ankau nun forpasintaj.

Gesinjoroj Jacobs, dum longa periodo kiu finiĝis en la 70-a jaroj plenumis gravajn funkciojn en la grupo, li kiel prezidanto, ŝi kiel kasistino. Li estis prezidanto dum la periodo de la UK de UEA en Bruselo. Pliajn detalojn pri tiu epoko vi povas (re)legi en la broŝuro redaktita de Helène Falk.

René Jacobs profesie apotekisto, estis tre zorgema kaj precizema, kio respeguliĝis en lia prezidanta agado. Lia tempe ekzistis almenau tri e-grupoj en Bruselo (SAT grupo, fervojista grupo kaj EBG) kaj li dediĉis multan atenton al interkompreno kaj kunlaboro inter ili. Rose Jacobs, sia flanke eks-instruistino estis ĉiam afabla kaj sindoneme plenumis la taskon de kasistino.

Al iliaj filino, bofilo kaj nepino, gesinjoroj Bettoni-Jacobs la grupo esprimas sian plej sinceran kunsenton.

La Esperanto movado nur pluvivas dank al pacienca laboro de niaj antaŭuloj, ni danke pensu pri ili kaj flegu ilian memoron.

                                        Marc Demonty

 

05:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

26/08/2008

Aktuala 5 Septembro Oktobro 2008

 

Jen Esperanto Aktuala n°5 (nova serio)
Septembro Oktobro 2008
Informilo dumonata de la
Esperantista Brusela Grupo
20 paĝoj

Paĝoj 1 - 2 - 3. Musklaku por pligrandigi.

05-01 05-02 05-03

Paĝoj 4 - 5 - 6. Musklaku por pligrandigi.

05-04 05-05 05-06

Paĝoj 7 - 8 - 9. Musklaku por pligrandigi.

05-07 05-08 05-09

Paĝoj 10 - 11 - 12. Musklaku por pligrandigi.

05-10 05-11 05-12

Paĝoj 13 - 14 - 15. Musklaku por pligrandigi.

05-13 05-14 05-15

Paĝoj 16 - 17 - 18. Musklaku por pligrandigi.

05-16 05-17 05-18

Paĝoj 19 - 20. Musklaku por pligrandigi.

05-19 05-20

 

00:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Aktuala Informilo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

25/08/2008

Aktuala 4 Julio Augusto 2008

 

Jen Esperanto Aktuala n°4 (nova serio)
Julio Aŭgusto 2008
Informilo dumonata de la
Esperantista Brusela Grupo
12 paĝoj. Per fotoj.

Aktuala n° 4 en formato PDF : musklaku.

Paĝoj 1 - 2 - 3. Musklaku por pligrandigi.

04-01-julio-0804-0204-03

Paĝoj 4 - 5 - 6. Musklaku por pligrandigi.

04-0404-0504-06

Paĝoj 7 - 8 - 9. Musklaku por pligrandigi.

04-0704-0804-09

Paĝoj 10 - 11 - 12. Musklaku por pligrandigi.

04-1004-1104-12

 

23:45 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Aktuala Informilo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

24/08/2008

Septembro Oktobro 2008 Esperanto en Bruselo

 

Esperantista Brusela Grupo

Septembro 2008

   3   Kunsido revena, unua post someraj ferioj.
                                  Rakontu pri ferioj.
 10   Semajna kunveno. Proponu.
 17   Semajna kunveno. Proponu.
 24   Semajna kunveno. Proponu.

Oktobro  2008

   1    Kristin Tytgat pri
        interpretado kaj universitata interŝanĝo.
   8    Michel Dechy pri « Kiel instrui per Tinĉjo en Tibeto »
 15   Semajna kunveno. Proponu.
 22   Semajna kunveno. Proponu.
 29   Semajna kunveno. Proponu.

Novembro  2008

26 novembro 2008.
Alejandro Cossavella ĉeestos nian kunvenon.
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.
Legu pli tie : - 1 - 2 -

Ĉe la fervojistoj
Centra stacidomo
unua kaj tria merkredoj de monato (krom feritagoj)
14h - 15h45.

 

14:26 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |