12/10/2008

Novembro Decembro 2008 Januaro 2009 EBG

 

Oktobro  2008.

  1  Kristin Tytgat pri interpretado kaj universitata interŝanĝo.

  8  Michel Dechy Villeneuve d'Asq(Lille) pri kiel instrui Eon per 'Tinĉjo en Tibeto'.

15  Semajna kunveno.

22  Semajna kunveno.

29  Semajna kunveno.

Novembro 2008.

  5  Asembleo ĝenerala de Esperantista Brusela Grupo.

  7-9  Semajnfina staĝo en Morbecque, norda Francio.

12  Diskuto pri la staĝo en Morbecque.

19  Bernard-Regis Larue pri Astronomio, la Suno.

26  Alejandro Cossavella el Argentino koncertas.

Alejandro Cossavella,
transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj,
estas kantisto kaj gitaristo
naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.
Legu pli tie : - 1 - 2 -

29   Sabata malferma tago en Roterdama Centra Oficejo, UEA / TEJO.

Decembro  2008.

  3  André Demarque pri kiu estas esperantisto.

10  Vladimira Chvatalova pri ŝia projekto de helpo al orfoj en Afriko.

13  Sabata festo pro Zamenhof-tago (15 decembro).

 

Sabaton la 13an de decembro 2008

Zamenhof-festo de EBG

11h30 ĝis la 18h

En la kultura centro DE ZEYP,
Zeypstrato 47, 1083 Ganshoren Bruselo
(planon vidu sube).

Ni atendas vin,
multnombrajn kaj entuziasmajn !

Kiel ĉiujare, dank'al la kutime sindona laboro de kelkaj de niaj membroj,
nome S-inoj Françoise Pellegrin, Nelly kaj Clara Bracke,
nia grupo festos la naskiĝtagon de Ludoviko Zamenhof,
per aranĝo sub la signo de la lando de la venonta Universala Kongreso,
do Pollando,
Por elvoki Pollandon,
ni ŝatus ke vi aldonu ion tiurilatan al viaj vestaĵoj
aŭ ke vi vestu vin per ruĝa kaj blanka koloroj.

Dum la distra programo,
ni regalos vin interalie per skeĉoj kaj ankaŭ kantoj de pollanda ĥoro.
Polaj manĝaĵoj estos gustumigitaj.

La libro-servo de FEL tenos standon ĉe la festo.

Aliĝprezo :
Nur distra programo (posttagmeze) : 5 €;
Aperitivo, lunĉo, distra programo, pagita kaj enirita en konto ĝis 28/11 : 15 €;
Same aperitivo, lunĉo, distra programo, pagita post 28/11 : 20 €.
Pagenda ĝis vendrede la 28a de novembro
al la kasisto de EBG, konto 000-0123 048-52
aŭ poste surloke.

GRAVE :
por plej bone organizi la feston,
ni nepre devas scii sufiĉe frue kiu partoprenos la manĝon.
Vegetaranoj sin anoncu.
Enskribu vin tuj ĉe la organizantoj :
babapel@hotmail.com; tel 02/358.27.28.

Se vi venos aŭte, eblos parki ĉe Zeypstrato .
Metroe veturu ĝis stacio Simonis, kaj de tie pluiru per buso 87, kiu laŭiras av. van Overbeke; elbusiĝu je halto Nereus.

 

plano al zamenhoffesto 2008

 

Januaro  2009.

  7  Unua merkreda kunveno de la jaro, rakontu pri Kristnasko kaj Novjaro.

14  Bernard-Regis Larue pri Astronomio, planedoj Merkuro,Venuso,Urano,Neptuno.

21  André Demarque pri neologismoj (kun lernantoj 2a grado).

28  Michael Cwik pri prezentado de fotoj de UK kaj aliaj.

 

Ĉe la fervojistoj

Centra stacidomo
unua kaj tria merkredoj de monato (krom feritagoj)
14h - 15h45.

 

18:50 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (2) |  Facebook |

Commentaires

Belega kaj tre kompleta kaj tre klara ret-pagxaro!
Gratulon al vi

Écrit par : pellegrin Françoise | 12/10/2008

dankon Françoise bonan semajnon al vi.

Écrit par : Francine | 13/10/2008

Les commentaires sont fermés.