28/11/2008

Alejandro Cossavella kantis en Bruselo

 

Merkredon la 26-an de novembro 2008,
Alejandro Cossavella kantis en Bruselo.

500-23738b

Antaŭ la koncerto.

Alejandro babilas kun Patrick, edzo de Françoise
kiu prizorgis la alvenon de la argentina gitaristo en Bruselo
kaj gastis lin.

500-23725

Françoise akceptas la publikon,
membrojn de la Esperantista Brusela Grupo aŭ aliaj kluboj
kaj ankaŭ neesperantistojn
ĉefe oficistojn de Eŭropa Unio.

500-23727

Ĉirkaŭ la foto jen koloroj de la pola flago.
Venonta Universala Kongreso okazos en Polando.
Jen du membrinoj de nia klubo
kiuj devenas el tiu lando.

500-23731

Babilado kaj atendo.

500-23733

500-23734

Alejandro Cossavella kantis en Esperanto
sed ankaŭ en la hispana, la portugala, la angla.
Li iom parolas la francan
sed nia prezidanto Angelos helpis.

500-23738

500-23741

Agrabla vespero dank’al Alejandro Cossavella.

Vidu
www.ipernity.com/home/39839

Koregajn dankojn al Françoise
kiu multe aktivas en Esperantujo
ĉiam ege ĝentila.

 

00:40 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

22/11/2008

Morbecque 2008

 

Jen kelkaj fotoj de esperanta kunveno en Morbecque.
Kelkaj membroj de la Esperantista Brusela Grupo ĉeestis.
Fotoj de Paŭlo.

500-20081107-mp-016

500-20081107-mp-024

500-20081107-mp-047

500-20081107-mp-051

500-20081107-mp-062

 

20:32 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

21/11/2008

Venonta merkredo

 

26 novembro 2008.
Alejandro Cossavella ĉeestos nian kunvenon.
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.
Legu pli tie : - 1 - 2 -

 

01:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

19/11/2008

Pri astronomio

 

Ĉivespere Bernard Larue prelegis pri la suno. Li montris belegajn fotojn kaj klare klarigis.
Jen li kaj kelkaj ĉeestantoj.
La 14an de januaro 2009 Bernard prelegos pri la planedoj Merkuro, Venuso , Urano kaj Neptuno.
Nepre venu. Vi ne bedaŭros.

500-23688

 

21:53 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

05/11/2008

Asembleo de EBG

 

Ĝenerala asembleo
de Esperantista Brusela Grupo
la 5an de novembro 2008.
Jen kelkaj membroj
de estraro kaj administrantoj.
Antaŭe : Eric B.
Sidas : ?, (akompanantino), Paŭlo B., ?.
Staras : Claude G., Hélène F., Angelos T., Marcel D., José P.

23681

23684

 

22:52 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |