28/01/2009

Esperanto bastardiĝas

 

André Demarque, el Loveno-Nova (Louvain-la-Neuve).
Laŭ aprecata prelego dufoje en EBG.
(En Aktuala, januaro 2009)

 

Esperanto bastardiĝas.

Jes, konsentite, la titolo estas provoko. Estas facila rimedo por dezirigi al vi legi tiun tekston!( ?).
Ĉiel, tio estas nur mia opinio, mi ne estas la Akademio, mi estas libera diri kion mi pensas.

Kelkajn monatojn post kiam mi ekesperantiĝis, okazis en mia vivo anekdoto, malgranda anekdoto, sed mi ĝin neniam forgesos.

Dum mia lasta kurso antaŭ la emeriteco (mi estis instruisto), mi klarigis al miaj gelernantoj kio estas Esperanto. Por montri kiom facila estas la gramatiko, mi elektis kiel ekzemplon la verbon « vidi ». Sed iu lernanto metis neatenditan demandon :

- Se «vidi» signifas « voir » (estas franclingvana lernejo), kiel oni diras « vider » (malplenigi) en Esperanto ?

- Mi ne scias, mi nur komencis lerni Esperanton de kelkaj monatoj, mi multajn vortojn ne konas bedaŭrinde... Sed, atendu, en Esperanto, eblas «fabriki» vorton, uzante simplajn elementojn de la lingvo - kaj mi pripensis laŭte - mi supozas ke « plein » estas «plena» en Esperanto, ĉar estas la sama radiko en la latina - kaj mi daŭrigis la serĉadon aldonante la afiksojn «mal-» kaj «-ig» kaj la finaĵon «-i» .

Fine, mi diris :

- Do, se mi bone pripensis, en Esperanto, «vider» estus «mal-plen-ig-i».

Mi havis vortareton, mi donis ĝin al la lernanto, petante ke li mem kontrolu.

Li kontrolis kaj diris :

- Jes, mi legas  «vider : malplenigi».

Por mi, estis kiel miraklo ! Mi fariĝis kreinto, mi kreis novan aĵon ! Kiam mi proponis la vorton «malplenigi», mi pensis, ke ne estis ĝuste. Tio estis por mi la unua sperto kiel kreinto ! Esperanto estis la 11a lingvo kiun mi eklernis : en neniu alia lingvo, mi trovis tiun eblecon. De tiu sperto, mi estas konvinkita pri la supereco de Esperanto sur la aliaj lingvoj.

 

Mi ne pensis ke mi estas tre inteligenta, mi pensis ke la lingvo estas tre «inteligenta».
La vorto «malplenigi» estas kunmetita vorto, do iomete longa : la radikalo enhavas tri silabojn.
Se anstataŭ oni uzus la anglan verbon «to empty» eblus fari esperantan verbon kies radikalo enhavas nur tri literojn «emt-» ! Feliĉe, tiu vorto ne ekzistas(ne ankoraŭ!?)
Se tiu vorto ekzistus, mi estus tiom desapontita !
« I would be so disappointed » pli bone diri se vi preferas la anglan.
Mi estus elrevigita, mi elirus el mia revo, el mia revo de tiel bela lingvo.

 

Kiam mi vidis unuafoje la vorton «desaponti», mi tuj komprenis la signifon, danke al la angla verbo, sed «elrevigita» estas sensoplena vorto.

Estas la sama elrevigo, kiam mi vidas tiajn vortojn : olda, frida, trista, rara, ĉipa, kurta, kaj tiel plu...

Kie estas la genio de Zamehof, kiu uzante la prefikson «mal-» dividis per du la kvanton de la adjektivoj ?

Kie estas la specifeco de la internacia lingvo kiu ebligas krei novan ideon per malnovaj lingvoelementoj ?

Ĉiu neutila novvorto malriĉigas la lingvon.
Esperanto pli kaj pli bastardiĝas, pli kaj pli fariĝas bastardo de la angla.

Ne diru tro rapide, ke mi estas konservativa...
Pri la alfabeto, male, mi ne komprenas kial universala lingvo, post pli ol unu jarcento ankoraŭ uzas tiom apartan, tute ne universalan alfabeton. Kiel ne uzi, ĉar ĝi ekzistas, universalan alfabeton (almenaŭ en la simpligita versio, la NHA, la Nova Help-Alfabeto). Ni estus liberigitaj de tiuj ĉapelitaj literoj kiuj tedegas nin. Krome, la NHA tre similas al la h-sistemo, kiun proponis Zamenhof (la FHA). Ĝi evitigus al ni neutilajn malfacilaĵojn kaj ni ne plu vidus preskaŭ dek diversajn skribmanierojn pri la sama vorto, kio, mi pensas, ekzistas en neniu alia lingvo (ĉu, chu, cxu, xu, c^u, ^cu, c'u, kaj tiel plu).

 

22:23 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.