09/02/2009

Akuzativo laù Paŭlo Moĵaev

 

mevo-narod-ru-090202 Verkisto de la teksto :
Paŭlo Moĵaev, alias PaŝaMevo,
havas multnombrajn epitetojn :
     bardo, kantisto, kantaŭtoro, komponisto,
     verkisto, redaktoro de "Kontakto",
     ŝakludisto, fotartisto,
     medicisto, profesoro pri anatomio en la universitato de Simferopolo, Krimeo, Ukrainio,
     ebla estonta ano de la Akademio de Esperanto

 

Ligoj :
- Pri Paŭlo Moĵaev.
- Pri esperantaj materialoj, tekstoj, pensoj, skriboj.
- Lia prezento pri Akuzativo.
- Pri kantoj sur la paĝaro de E@I.

 

Tiu teksto aperis en Aktuala de januaro kaj februaro 2009.

Epitomo pri

uzado de akuzativo

laŭ Paŭlo Moĵaev

 

 

Akuzativo estas la lingva elemento, kies ekzisto faras la lingvon pli fleksebla, pli riĉa, sed samtempe kies uzado povas konduki al gravaj miskomprenoj.

Ĝenerala uzado de akuzativo estas neprega por ĉiu esperantisto, kiu pretendas esti komprenata kaj bona lingvo-uzanto.

 

La tutan aron de reguloj pri uzado de akuzativo eblas dividi je ok grupoj :

  1.  Akuzativo  kiel   markanto de rekta objekto
                         (rekta komplemento) de verbo. Musklaku.
  2.  Akuzativo   de   direkto. Musklaku.
  3.  Akuzativo   en   adjektoj
                          (komplementoj cirkonstancaj)
                          de  tempo  kaj  grandeco  (mezuro). Musklaku.
  4.  Akuzativo  por  indiko  de  dato. Musklaku.
  5.  Akuzativo  post  vortoj  « anstataŭ, krom, kiel, kvazaŭ ». Musklaku.
  6.  Akuzativo   post   prepozicioj. Musklaku.
  7.  Akuzativo kaj predikativo. Musklaku.
  8.  Akuzativaj diversaĵoj. Musklaku.

 

 

1.

Akuzativo kiel markanto

de rekta objekto

(rekta komplemento)

de verbo

 

La baza kaj plej ofte uzata funkcio de akuzativo estas servi kiel distingilo inter subjekto kaj rekta objekto. En esperanto la uzado de akuzativo por rekta objekto estas deviga.

 

Subjekto    estas la vorto, fraz-membro, kiu produktas, faras iun agon.

Predikato   estas vorto(plej ofte verbo), kiu esprimas la agon.

Objekto      la vorto, fraz-membro, kiu priskribas, kion koncernas la faratan agon.

 

Objektoj povas esti
- rektaj (se la ago estas kvazaŭ senpere direktata al tiu objekto, rekte trafas tiun objekton-tio okazas, se la verbo estas transitiva kaj la ago rekte transiras de la verbo al la objekto)
- kaj nerektaj (por esprimi ĝuste, kiamaniere la ago koncernas tiun objekton, necesas nepre uzi iun prepozicion).

Rektaj objektoj estas esprimataj per akuzativo ;
nerektaj objektoj estas esprimataj per diversaj prepozicioj (laŭ la senco).

 

Ekzemploj :

 

- Knabo skribas longan leteron en la ĉambro per krajono.

En tiu frazo
la subjekto estas knabo (ĉar li faras la agon, li skribas) ;
la predikato estas skribas (la verbo esprimas la agon skribi) ;
longan leteron estas rekta objekto (la skribado estas senpere direktita al la letero),
ĝi estas esprimita per akuzativo ;
ĉambro kaj krajono estas nerektaj objektoj,
ili esprimas pli-malpli flankajn, malpli gravajn aferojn, kiuj tamen estas iel ligitaj al la ago,
ili estas esprimitaj per uzado de prepozicioj en kaj per.

 

La akvo fluas laŭ la deklivo kun bruo.

La subjekto estas akvo.
La ago, kiun ĝi faras, estas flui (predikato).
La verbo flui estas netransitiva,
ĝi ne povas havi rektan objekton (tiu ago kvazaŭ "ne povas" senpere trafi iun objekton).
Deklivo kaj bruo estas du nerektaj objektoj,
ili estas uzataj kun prepozicioj laŭ kaj kun.
Ili priskribas du objektojn, kiuj estas ligitaj al la ago (priskribas lokon kaj produktatajn sonojn), sed tamen ne estas esence gravaj por ĝi.

 

La ekzisto de akuzativo en Esperanto ebligas uzadon de pli-malpli libera vortordo (ankaŭ de tiel nomata inversa vort-ordo).
Kutime la subjekto troviĝas antaŭ la predikato, kaj la objekto troviĝas post la predikato (kato manĝas raton).
Tamen eblas uzi alian vort-ordon sen damaĝo al la senco (raton mangas kato).

 


Verboj   Transitivaj   kaj   neTransitivaj :

 

Laŭ la povo de verboj esti uzataj kun akuzativo, oni dividas ilin je du grupoj :
- transitivaj (kiuj povas havi rektan objekton, esprimitan per uzo de akuzativo)
- kaj netransitivaj (kiuj povas havi nur nerektan objekton).

Ekzemple, vidi, havi, ami, konstrui estas transitivaj
(mi vidas tablon, homo havas du manojn, Paŭlo amas ŝin, oni konstruas domon).
Male, la verboj esti, sidi, pendi, flori estas netransitivaj, ili ne povas esti uzataj kun rekta objekto.

(Ne)Transitiveco de la verbo estas ĝia konstanta eco, kutime fiksata en vortaroj (kiun necesas konsulti ĉe apero de dubo).
Kiel aldona helpilo povas servi la jena sciigo :
- transitivaj verboj povas formi kaj aktivajn, kaj pasivajn participojn (amanta / amata),
- dum la netransitivaj povas formi nur la aktivajn (pendanta, ne eblas diri "pendata").

Krome, ĉiuj verboj kun la sufikso -ig estas transitivaj, dum tiuj kun la sufikso - estas ĉiam netransitivaj.
Plej oftaj problemaj verboj estos pridiskutitaj poste.

 


Kelkaj transitivaj verboj povas esti egale uzataj ankaŭ netransitive :
      memori tion  = memori pri tio; helpi iun = helpi al iu ;
tio estas normala afero.
Tamen oni ne uzu tiun manieron kun ĉiuj verboj.
Jen la listo de plej oftaj verboj kiuj permesas tion :

adiaŭi (al), atenti (pri), aŭskulti (al),
bedaŭri (pri), danki (al), egali (al), esperi (al, pri),
forgesi (pri), helpi (al), kontraŭi (al), kredi (al),
ludi (per), memori (pri), odori (je),
pardoni (al), partopreni (en), peti (pri), profiti (de, el),
raporti (pri), respondi (al), rigardi (al), rilati (al),
sekvi (post), servi (al).

 

miri   (pri)
Nun tiu verbo estas uzata nur netransitive,
tamen en arkaika lingvouzo ĝi estis ankaŭ transitiva
(Ekz :  mi miras vian saĝecon).

 


Pere de prefikseca uzado de prepozicio eblas fari la netransitivan verbon transitiva :
ridi pri io = priridi ion ; batali kontraŭ io = kontraŭbatali ion.

Ankaŭ la sufiksoj -ig kaj - estas uzataj por tio
(kompreneble, ankaŭ la senco de la verbo ŝanĝiĝas).

 


Ĝenerala regulo estas tre simpla :
oni uzas akuzativon por ĉiuj vortoj, kiuj estas partoj de la rekta objekto.
Tamen praktike la situacio estas malpli facila,
ĉar la lingvouzantoj emas uzi por Esperanto
la kutimojn de sia propra lingvo
,
kio ofte estas misgvida.
Se akuzativo eĉ ekzistas en la koncerna lingvo, ĝia uzado estas pli komplika kaj neregula, ol en Esperanto.

 


Jen kelkaj praktikaj rekomendoj :

  1. Penu ĉiam analizi la frazon - kiu estas aganto, tiu ne devas havi la akuzativan finaĵon.
  2. Akuzativo neniam estas uzata post la prepozicioj,
    krom se ne temas pri tiel nomata akuzativo de direkto
    kaj kelkaj specialaj okazoj pri la prepozicio
    krom, anstataŭ, ĉirkaŭ, tra, preter
    (ni vidu poste).
    Ankaŭ en la frazoj de la tipo
    "Mi havas multe da amikoj" la akuzativo ne estas uzata,
    ĉar post "da" ĝia uzado estas erara.
  3. En ĉiuj dubaj okazoj oni konsultu bonan vortaron por kontroli, ĉu la uzata verbo estas transitiva aŭ ne.

 


Plej ofte misuzataj verboj :

 

          Komenci   -    komenci
Komenci estas transitiva verbo
Ekz :   Instruisto  komencis   la  lecionon.

Komenci
estas netransitiva
Ekz :   Leciono  komencis.
Oni neniuokaze diru :      Leciono  komencas.

          Fini   -   fini
Fini estas transitiva,
fini ne transitiva.
Korekta uzado :
Instruisto   finis   la  lecionon.
La  leciono   finis
.
Oni ne diru :           leciono    finis.

          Ĉesi   -   ĉesigi
Ĉesi  estas netransitiva
        (laŭ la senco similas al f i n i ĝ i)
Ekz :      pluvo  ĉesis,    kvereloj  ĉesis.
Sed aparta maniero uzi tiun verbon - ĝi estas uzebla kun infinitivo :
Mi  ĉesis  kanti
(ĉi tie ĝi jam similos al "fini": mi  finis  kanti).
Tamen, rektan objekton la verbo ĉesi neniam povas havi.
La formo   "Mi  ĉesis  kantadon"   estas erara.
Male,  ĉesigi  estas transitiva verbo kaj povas esti uzata kun rekta objekto :
Ekz :     Mi   ĉesigis   kantadon.

          Daŭri   -   daŭrigi
Daŭri   estas   netransitiva   verbo.
Korekta uzado :  La  leciono  daŭras
(en la frazo "la  leciono  daŭras  2  horojn" la vortoj 2 horoj estas ne rekta objekto sed tempo-adjekto, esprimanta la longeco de la ago, tio estas aparta uzado de akuzativo, ni vidu poste).
Daŭrigi   estas    transitiva
Ekz :   La instruisto  daŭrigas   la  lecionon.

          Pasi   -   pasigi
La verbo  pasi  estas miksita, ĉar ĝi havas kelkajn sencojn.
En la unua senco  " t r a i r i "  ĝi estas transitiva.
Ekz : 
Li  pasis  akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn
Tiu uzado ŝajnas iom malnoviĝinta.
Oni povas uzi en tiu senco la verbojn
trairi, t r a p a ŝ i, t r a p a s i.
Alia ĝia senco (pli ofte uzata) estas
f i n i ĝ i,   m a l a p e r i (pri tempo, sezono, kaj tiel plu),
kaj en tiu senco ĝi estas uzata kiel netransitiva.
Ekz :
La  vintro  pasis ;    mia  apetito  pasis ;
kio  estis  kaj  pasis,  tion  tempo  frakasis
.
Oni ofte eraras, dirante :   "Mi  pasis  someron  en  vilaĝo".
Por esprimi tiun sencon oni uzu la transitivan verbon   
pasigi
Ekz :   Mi   pasigis   someron  en  vilaĝo.

          Okazi   -   okazigi
Okazi  estas netransitiva verbo.
Ekz :  Dum IJK  okazas   seminario  pri  E-gramatiko.
Oni ne parolu :   Oni  okazis  seminarion.
Por tiu senco estas necese uzi la transitivan verbon okazigi.
Ekz :  La  organizantoj   okazigis   tre  bonan  E-aranĝon.

          Okupi   -   okupigi   -    okupi
La verbo   okupi  estas miksita.
En la senco  "esti  en  iu loko,  perforte  eniri  iun  lokon",
ĝi estas transitiva.
Ekz :   
Libroj  okupas  la  tutan  tablon ;
okupi  postenon ;
okupi   la  malamikan  urbon.
Tamen en la senco   "m e m    f a r i    i o n"
ĝi ne estas uzebla.
Oni  ne  diru :    Mi  okupas  pri  sporto.
Por tiu celo oni uzu la netransitivan verbon   
okupi
Ekz :   Mi  okupas   pri   hejmtasko.
Por la sama celo eblas uzi ankaŭ iom malnoviĝintan formon :
Mi  okupas  min  pri  legado.
La verbo   okupigi   estas kompreneble transitiva,
sed havas alian sencon ol   okupi :
- fari tiel ke iu plenumu ion agon, doni iun taskon al iu.
Ekz :   La  instruisto  okupigis   nin  pri  legado.

          Manki
Manki   estas   netransitiva.
Oni  ne  diru :   Mi  mankas  mono,
aŭ   Al  mi  mankas  monon  (ja mono estas la subjekto - ĝi faras agon, ĝi mankas).
Korekta uzado estas :    Al  mi  mankas  mono,  al  li  mankas  kuraĝo.

Musklaku por la 8 grupoj.

 

2.

Akuzativo de direkto

 

La dua maniero uzi akuzativon estas indiko de direkto.

 

Akuzativo devas esti uzita post la prepozicio,
signifanta spacan lokiĝon,
se estas subkomprenata montro de direkto
(eblas fari la demandon "kien?").

Klasika ekzemplo :
- Kie vi estas ? En la ĉambro.
- Kien vi iras ? En la ĉambron.

 

Plej oftas tiu uzado ĉe la jenaj prepozicioj :
en, sur, sub.

 

Iom malpli ofte oni uzas tion kun la propozicioj
antaŭ, post, kontraŭ, inter, ekster, ĉe, apud.

Ja estas diferenco inter
- li  iris  antaŭ  mi     kaj      li  iris  antaŭ  min;
- iri  inter  la  arboj     kaj    iri  inter  la  arbojn
- ktp.

 

Ĉe  la  prepozicio     t r a n s
la uzado / neuzado de akuzativo
tute ŝanĝas la sencon de la prepozicio :
- Iri  trans  la  rivero
        (sur la kontraŭa bordo de la rivero),
- Iri  trans  la  riveron
       (moviĝi de unu bordo al la alia).

 

Ĉe  la  prepozicio     e n     ĉe la indiko de direkto,
eblas tute forlasi la prepozicion :
 la variantoj
 Mi  veturas  en  Francion

           
kaj       Mi  veturas  Francion
            estas sence egalaj.
Tamen, oni ne praktiku tion kun aliaj prepozicioj.
Oni ne diru, ekz.
Meti libron tablon
        anstataŭ    Meti  libron  sur / sub  tablon.

 


Oni neniam uzu akuzativon post
la  prepozicioj   a l   kaj   
ĝ i s
(kiuj per si mem ĉiam montras direkton)
kaj post la prepozicioj, kiuj signifas formovon
(d e,    e l).


 

Oni ofte uzas la akuzativan finaĵon
ankaŭ  post  la  adverboj, kiuj signifas lokon.
Ekz :
-
Nun  mi  estas  hejme;
- nun  mi  iras    h e j m e
n.

 

Transiro al nova stato povas esti traktata
kiel montro de direkto.
Tial ankaŭ en tiu ĉi okazo oni uzu akuzativon.
Ekz :
- Transformi  vorton  en  faron;
- Vazo  frakasiĝis  en  mil  pecojn.
Foje eblas uzi en la sama senco la prepozicion   j e    sen  akuzativo.
Ekz :     frakasiĝi  je  mil  pecoj.

 

Oni ne trouzu la prepozicion   al   
anstataŭ la konstrukcion     en   ...n.
La formoj, kiel    
Mi  veturas  al  Moskvo
estas tre ofte uzataj, sed ne tre logikaj.
Tamen, kiam temas pri geografiaj nomoj
oni povas toleri tion.
Ekz :
-
Vojaĝo  al  Afriko,
- flugo  al  Berlino
-
ktp).
Tamen oni penu ĉiam
diferencigi la esence diversajn formojn kiel
            
iri   a l   parko
    kaj       iri   e n    parkon.

Musklaku por la 8 grupoj.

 

 

3.

Akuzativo   en      a d j e k t o j

(cirkonstancaj     komplementoj)

de          t e m p o

kaj        g r a n d e c o

 

Akuzativo estas uzata en adjektoj de mezuro (grandeco),
se nur ne estas uzita iu prepozicio.
Adjekto de mezuro estas fraz-parto,
kiu respondas la demandon "kiom ?"
(kiom multe ?, kiom longe / longa ?, kiom alte / alta ? ktp),
samtempe estante priskribo de iu verbo.

 

Ekzemploj :

Mi  dormis  du  horojn  -   tempa  adjekto
                    (kiom longe ? kiom da tempo ?).

Li  aĝas  26  jarojn
  (= Li estas 26 jarojn aĝa)  -
  kvanta  adjekto
                  (kiom multe ?).

La  libro  kostas  5  eŭrojn  -   kvanta (prez-indika) adjekto
               (kiom multekoste ? kiom da mono ?)

La  monto  altas  2  kilometrojn
  (La monto estas 2 kilometrojn alta)   -   kvanta adjekto
                             (kiom da kilometroj?).

Li  venis  2  horojn  pli  frue    -    tempa   adjekto
                   (kiom pli frue ?)

Li  foriris  30  minutojn  poste  
                 
(post 30 minutoj).

 

La  tempa  adjekto  (kiom  longe)
povas esti same esprimita
per uzado de la prepozicio      d u m
(kompreneble, sen uzado de akuzativo)
Ekz : Mi  loĝas  ĉi  tie  jam  20 jarojn

         = Mi  loĝas  ĉi tie  jam  dum  20  jaroj
.

 

Diversformaj adjektoj estas uzataj ankaŭ en komparo.
ĉi tie la diferenco inter la du komparataj valoroj estos esprimita per uzado de akuzativo :
Li  estas  du  jarojn  pli  aĝa  ol  mi.
      (La diferenco inter niaj aĝoj estas 2 jaroj).
Tiu  libro  estas  10  eŭrojn  pli  multekosta  ol  tiu ĉi.

Dum komparo oni povas
uzi la prepozicion    je    sen  akuzativo :
Li  estas  je  du  jaroj  pli aĝa   ol  mi.

Musklaku por la 8 grupoj.

 

 

4.

Akuzativo por indiko de dato

 

Tradicie akuzativo estas uzata por indiki
la datontagon de semajno :
- Tio  okazis  la  23-an  de  aprilo
             (= Tio okazis en la 23-a de aprilo)
- mi  venis  sabaton
            (= Mi venis en sabato, sabate).
Kompreneble, por la sama funkcio
povas esti uzata ankaŭ la simpla prepozicio     e n.

 

Oni ne uzu tiun manieron por indiki, ekzemple,
ĝustan tempon de iu okazo aŭ la jaron de iu evento.

Oni ne diru     Li foriris la trian horon
Por indiki la ĝustan tempon de iu evento
oni uzu la prepozicion    j e :
Li  foriris    je   la  tria  horo.

Oni ne diru     Li naskiĝis la 1970-an jaron
Kun jaroj oni uzu la prepozicion        e n
 :
Li  naskiĝis    
en   la  jaro  1970a.

 


La fojfoje renkontebla maniero uzi la prepozicion     je
por indiki momenton de tempo,
esprimitan per ajnaj tempo-spacoj,
estas nepre evitinda.
Anstataŭe oni uzu la prepozicion
   en     (kun tagoj de semajno kaj monato) akuzativon.
   Je    respondas nur al indiko de ĝusta tempo
         (esprimita per horoj kaj minutoj).

Oni ne diru    Tio okazis je mateno
         (anstataŭe - Tio okazis matene, en mateno).
Oni ne diru    Li naskiĝis je la 3-a de marto
(anstataŭe - Li naskiĝis la trian de marto, en la tria de marto)
ktp.

Musklaku por la 8 grupoj.

 

5.

Akuzativo post la vortoj

     anstataŭ,    krom,     kiel,    kvazaŭ

 

Post tiuj vortoj la uzado de akuzativo dependas de la senco, kiun ni volas esprimi.
La afero estas, ke en kelkaj okazoj la aparteno de tiuj vortoj al aliaj fraz-membroj povas esti neklara.

 

    A N S T A T A Ŭ

 

Ekzemple,
       Anstataŭ knabo patrino batis la hundon
Tiu frazo teorie povas esti dusenca :

  1. Patrino komence volis bati knabon,
    sed fakte ĝi batas hundon ;
  2. Komence estis la knabo, kiu devis bati hundon,
    sed fakte tiun laboron faras la patrino.

 

Por  malebligi  tiun  dusensecon
oni uzu tre simplan regulon (formeblan el la ĝeneralaj reguloj pri akuzativo) :

  • Se post la vortoj
       anstataŭ, krom, kiel, kvazaŭ
    sekvas vorto sen akuzativo, do ĝi estas subjekto de la ago ;
  • Se kun akuzativo - do ĝi estas objekto de la ago.

 

Lige kun tiu regulo la supre prezentitan frazon necesas kompreni laŭ la modelo, prezentita sub la numero 2.
Por esprimi la sencon, listigitan unue, oni uzu la formon
    Anstataŭ [bati]  knabon  patrino batis la hundon.
Oni povas diri, ke temas pri ellaso de la verbo "bati" ĉi tie.

 


En kelkaj okazoj, kiam la kunteksto malebligas miskomprenon,
oni emas ellasi akuzativon en tiaspecaj frazoj,
sed entute tio ne estas rekomendinda
.

Ekzemple,
- Anstataŭ pomoj    ni manĝis prunojn
Tiu frazo estas klare unusenca.
Ja estas klare, ke pomoj ne povis manĝi ;
do la frazo havas la unusolan sencon - komence ni volis manĝi pomojn, sed fakte ni manĝas prunojn.
Tamen pli logika, klara kaj rekomendinda formo estas
- Anstataŭ  pomojn    ni manĝis prunojn.

 


Malpli ofte similaj situacioj povas okazi ankaŭ kun aliaj vortoj.
Ni donu nur kelkajn ekzemplojn :

- Ni krom Petro vizitis ĉiujn
       - vizitantoj estis ĉiuj, escepte de Petro.

- Ni krom Petron vizitis ĉiujn
        - oni vizitis preskaŭ ĉiujn, sed ne Petron.

 

Estas klare, ke eblas atingi bonan rezulton ankaŭ per alia vortordo kaj uzado de reliefigaj helpvortoj.
Ekzemploj :

- Ni sen Petro vizitis ĉiujn

- Ni vizitis ĉiujn, escepte de Petro.

- Mi salutas vin kiel prezidanto
        - fakte, prezidanto estas mi, kaj en tiu rolo mi salutas vin.
- Mi salutas vin kiel prezidanton
       - estas vi, kiu estas prezidanto, kaj mi salutas vin.
Por fari la unuan sencon klara
oni proponis uzi la vorton     e s t i e l
(en la rolo de..., estante mem...),
sed ĝi ne estas vaste uzata.
La supre prezentita distingiga modelo estas preferinda.

Musklaku por la 8 grupoj.

 

 

6.

Akuzativo post prepozicioj

 

Kiel ni jam diris, ĝenerale akuzativo ne estas uzata post prepozicioj.
Tamen, en kelkaj okazoj ĝi devas esti uzata.

 


1.    Dum  montro  de  direkto.
    Ĉi tie akuzativo povas esti uzata
     post ajnaj prepozicioj, signifantaj la spacan lokiĝon :
   
en,    sub,    sur,    super,    ĉe,    antaŭ,
    post,    inter,    apud,    ĉirkaŭ,    ekster

kaj kelkaj aliaj.

 


2.    Post  la  prepozicioj     t r a
                                 kaj      p r e t e r
akuzativo fojfoje povas esti uzata por
emfazo, reliefigo de senco de "plenumiteco".

- Li  iris  tra  arbaro
    - li simple moviĝis en arbaro de unu ĝia ekstremaĵo al la alia,
   preskaŭ   li  iris  en  arbaro.

- Li  iris  tra  arbaron
   - li havis fortan deziron aŭ klaran celon trairi la arbaron.

- Li  iris  preter  mi
   - tiel okazis, ke li iris preter mi, sen interparoli kun mi, eble pro misrekono.

- Li  iris  preter  min
   - li intence iris preter mi, kvazaŭ dezirante
        esprimi per tio sian misrilaton.
     Tiu uzado estas uzata nur tre malofte,
     plej ofte sufiĉas simplaj formoj sen akuzativo.

 


3.    Post  la  vorteto       ĉ i r k a ŭ.
      La vorto    ĉirkaŭ    havas du signifojn :

  • la unua estas spaca signifo.
    Ekz: ni staris ĉirkaŭ la arbo.
  • la dua - egalas al p r o k s i m u m e
    Ekz: mi havas ĉirkaŭ cent rublojn.
    Rolante en sia dua signifo
    la vorto    ĉirkaŭ    estas rigardata kiel adverbo
    kaj ne malebligas la uzadon de akuzativo,
    se ĝi entute estis bezonata.

 


4.    Post la prepozicio     p o
    (kiam ĝi rilatas al la rekta objekto) la akuzativo prefere estu uzata.
- Li  donis  al  la  infanoj  po  tri  pomojn.

 


Akuzativo estas neniam uzata
post la prepozicioj     al    kaj     ĝis
(kiuj jam per si mem signifas direkton)
kaj post la prepozicioj,
kiuj ne povas esprimi la spacan lokiĝon
(de, da, por, pro, per, sen, kun, pri     ktp).

 

Misuzado de akuzativo post      da
estas sufiĉe ofta eraro.
Oni ne diru   Mi manĝis iom da ĉokoladon
La uzo de akuzativo fontas el miskompreno,
ke la vorto, troviĝanta post      da
estas parto de la rekta objekto
(ja fakte mi manĝis ĉokoladon !).
Tamen tiu vorto estas ne rekta objekto,
sed prepozicia priskribo de kvanta adverbo (iom) :
-
Mi manĝis iom - iom da ĉokolado
      - Mi manĝis iom da ĉokolado.
Neniam uzu akuzativon post     da !

Musklaku por la 8 grupoj.

 

 

7.

Akuzativo kaj predikativo

 

Predikativo estas parto de kompleksa predikato, esprimita per neverba parto.
En Esperanto predikativo estas esprimata per nominativo (sen n-finaĵo).
Plej ofte la predikativo esprimas
rezulton de iu ago aŭ ĝian aspekton, ŝajnon, formon
.

- Mi    fariĝis                    studento.
- La gloro    konserviĝis     senmakula.
- Mi   trovas   la vinon       bona.
- Tra ruĝa vitro oni   vidas   la blankajn objektojn    ruĝaj.
- Oni   nomis   lin       fripono.
- Mi sentas min      malsana.

 


Ofte neĝusta uzado de predikativo povas tute ŝanĝi la sencon de la frazo.

 

- La pentristo pentras la knabinon     ridantan.
    - La knabino efektive ridas, ŝi estas ridanta, dum la pentristo pentras ŝin.
      Ĉi tie    "ridantan"    estas parto de la objekto (ĉar havas la akuzativan finaĵon).

- La pentristo pentras la      knabinon     ridanta.
    - La pentristo pentras la knabinon
       tiel, ke ŝi aspektu ridanta,
        dum efektive ŝi ne nepre ridas.
     Ĉi tie   "ridanta"  estas jam predikativo, ĉar ne havas la akuzativan finaĵon kaj staras post la objekto.

- Ridanta    pentristo     pentras la knabinon.
    - En tiu frazo la vorto   "ridanta"   rilatus jam al la vorto pentristo, ĝi estus parto de subjekto.

 

- Prenu la    kaptitojn      vivajn.
    - Oni alvokas kapti nur tiujn, kiuj estas ankoraŭ vivaj.

- Prenu la     kaptitojn     vivaj.
    - Oni alvokas kapti kaptitojn tiel, ke ili restu vivaj (do, ne mortigi ilin).

 


Krom ricevi la nominativan formon,
predikativo devas okupi ankaŭ fiksitan pozicion

(post    la    objekto).
Se ĝi okupos alian pozicion, ĝi perdos sian rolon de predikativo.
Komparu kun
- Ridanta    pentristo pentras la knabinon.

 


Se en la rolo de predikativo estas substantivo
kaj en la rolo de predikato (kopulo)
 - la verbo      aspekti,      aperi    aŭ     pasivaj participoj,
kiuj esprimas opinion
(esti rigardata,   opiniata,    traktata,    rekonita),
do antaŭ la predikativo
oni prefere uzu la tabelvorton      kiel.

- Liaj pensoj estas   opiniataj   kiel   plena stultaĵo.
- Li estis   traktita   kiel   krimulo.

 


La verbon    "esti"
oni fojfoje uzas ankaŭ post la verbo   ŝajni
- Li   ŝajnas   esti   bona   homo.
Tiu uzado estas tolerebla,
sed ĉi tie uzado de    "esti"     estas tute nenecesa.

 


Entute, eblas uzi la vorton     kiel
ankaŭ en aliaj formoj de predikativo,
sed la lasta en tiu okazo devas alpreni la n-finaĵon.
- Oni elektis   min   kiel   prezidanton.
                   (= oni elektis min prezidanto).

Musklaku por la 8 grupoj.

 

 

8.

Diversaĵoj pri akuzativo

 

1.

Malgraŭ tio, ke bazaj numeraloj (unu, du, tri, ktp) en Esperanto ne ŝanĝiĝas,
estas   ebla   la   formo    unujn.

La vorto     unu     rolas en tiu okazo
kiel    duondifina    artikolo.
- Hieraŭ  mi  renkontis  unu  mian  amikon.
        - t.e., mi scias, pri kiu temas, dum vi ankoraŭ ne scias.

Ofte temas ankaŭ pri  kontraŭmeto  de   unuj   al   aliaj :
- Tio, kio entuziasmigas   unujn,   ne nepre entuziasmigos ankaŭ la aliajn.

  Tamen la formo "unun" estas erara.
  Oni ne diru   Hieraŭ mi renkontis unun mian amikon.

 


2.

Akuzativo povas esti uzata por esprimo de ies pozopozicio :
- Li   pendis   kapon   suben.
              (= per kapo suben)
- Li  falis  vizaĝon   al   tapiŝo.
      Eblas diri, ke subkomprenatas
      la  vorton    havante,   metante,   turninte     ktp.

 


3.

Akuzativo estas uzata en kelkaj kompleksaj prepozicioj.
Ekzemple
            koncerne      -n,
            responde       -n,
            inkluzive       -n,
            rilate       -n,
            escepte      -n.

 


4.

Akuzativo povas esti uzita por diferencigo
de  aktiva  kaj  pasiva        "de".

Ekzemple, en la esprimo
                     "savo de homaro"
ne  estas  klare,
ĉu homaro estas   savanta,   aŭ   savata.

Por esprimi         la  aktivan            de
eblas uzi la prepozicion        fare  de
(la ofte uzata formo farfar' de estas, laŭ ni, ege malrekomendinda).

Por reliefigi         la  pasivan        de
eblas uzi la tre maloftan (sed Z-an kaj oportunan)
formon           "savo   homaron"
(akuzativo estas ja kutima maniero por esprimi la objekton de la ago).
Tamen tiu formo ne estas vaste uzata.
Zamenhof mem uzis ĝin nur   post   la   ad-substantivoj
(ekz.,    ricevado    leterojn).

 


5.

Ne estas bone, kiam apudas kelkaj akuzativoj de diversaj devenoj.

Estas rekomendinde en tiuj okazoj uzi diversajn rimedojn por laŭeble distancigi tiujn akuzativajn grupojn.

Ekzemple,

Oni ne diru    Mi ne vidis vin du jarojn
     (prefere    Mi ne vidis vin dum du jaroj).

Oni ne diru    mi aĉetis juvelon 200 gramojn pezan
    (prefere   Mi aĉetis juvelon, kiu pezas 200 gramojn).

Musklaku por la 8 grupoj.

FINO de la artikolo.

 

00:50 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (1) | Tags : gramatiko, akuzativo |  Facebook |

Commentaires

Gratulon pro la artikolo. Ĝi helpis min. Tamen mi avertas vin ke estas erareto tie:
"Patrino komence volis bati knabon,
sed fakte ĝi batas hundon ;"
Devas diri:
"Patrino komence volis bati knabon,
sed fakte ŝi batas hundon ;"

Écrit par : Joan Inglada | 12/06/2010

Les commentaires sont fermés.