20/02/2009

Bonvenon en Ĉampanjo

 

En aktuala, marto 2009. 

Claude Nourmont, Vicprezidanto de UEA, anoncas

troyes-2009-majo

La Nacia Interasocia Kongreso de Esperanto en Francio
ĉi-jare okazos en la urbo Troyes,
de la 7a ĝis la 11a de majo 2009.

Troyes estas ĉefurbo de  departemento Aube kaj historia ĉefurbo de Ĉampanjo, kiel montras multaj atestaĵoj.

La kongreso okazos en vasta kaj agrabla loko :
"Centre Sportif de l'Aube"
- 5 rue Marie Curie - 10000 TROYES
.

Vi trovos ĉion necesan por studema laboro :
interretan konekton en la kongresaj salonoj, kaj memservan restoracion.

Diversa kaj alloga programo estos proponata:
- Vizitoj en la historia urbocentro de Troyes;
- Prelegoj kaj spektakloj;
- Unutaga ekskurso kun vizito en ĉampankelo.

Programo, informoj kaj  aliĝilo ĉe retejo:
http://esperanto10.free.fr/.

Aliĝo estas senpaga por eksterlandanoj. Bonvenon en Troyes!

Aliĝu antaŭ la 28-an de februaro, por profiti de normalan prezon.

 

07:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : partoprenu en esperantaj kunvenoj |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.