22/02/2009

Ljudmila Novak en Eŭropa Parlamento

 

En aktuala, marto 2009. 

www.edukado.net

Ljudmila-Novak-090218 Esperanton al Eŭropa Parlamento.

Ljudmila Novak proponis.

 

Membro de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak prezentis la 21-an de januaro 2009 al la Eŭropa Parlamento en Komitato por Kulturo sub la signo PE 416.668v01-00, kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graca Moura, tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4:

Propono pri ŝanĝo:
4a. (nova) konstatas ke la principo de estimo de egalrajteco ne povas esti certigita dum oni uzas nacian lingvon (la anglan) kiel "lingua franca".

Propono pri ŝanĝo:
4b. (nova) proponas, ke konservante kaj uzante vivajn lingvojn, estimante lingvan diversecon kaj stimulante lernadon de diversaj lingvoj oni pristudu la eblecon kaj utilecon de enkonduko de komuna artefarita lingvo en EU, ekzemple Esperanto. Nur ĝi povus faciligi interkompreniĝadon en Eŭropo kaj kun loĝantoj de aliaj kontinentoj, ĉar ĝi estas simpla por lernado kaj uzo.

Propono de ŝanĝo:
4c. (nova) konstatas, ke la enkonduko de eŭro kiel komuna eŭropa monunuo, ege faciligis komercadon inter la ŝtatoj kaj helpis al ekonomia kresko kaj pli granda stabileco en EU. Similajn efektojn povus havi ankaŭ enkonduko de komuna komuniklingvo, kiu ja neniel forigus aŭ limigus uzon de naciaj kaj aliaj vivaj lingvoj uzataj en EU.

http://www.ljudmilanovak.org/
Musklaku sur ligo. Vi trovos dekstre ligon (pere de la angla) al teksto en Esperanto.
Legu ankaŭ en Libera folio, februaro 2008 pri ekspozicio.

 

08:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : europa unio |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.