10/03/2009

Akademio de Esperanto.

 

En aktuala, marto 2009. 

akademia-de-esperanto-09021 http://akademio-de-esperanto.org/

Akademio de Esperanto

Skribis Geraldo Mattos Gomes dos Santos,
eksa prezidanto de la Akademio de Esperanto (ĝis 2007)
.

 

La Universalaj Kongresoj [UK]
kaj la Akademio de Esperanto [AdE]
estas la du solaj institucioj,
kiuj rekte devenas de publikaj proponoj de Zamenhof (1859-1917) mem en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro inter la 5-a kaj la 13-a de Aŭgusto 1905.

Efektive, estis tie aprobita unue la kreo de Komitato simple Lingva, kiun prezidis Zamenhof, sed poste el propono de li mem tiu Lingva Komitato pli nombriĝis por inkluzivi konatajn redaktorojn de Esperantaj gazetoj, prezidantojn de verdaj societoj kaj gravajn esperantistojn: pli ol cent membroj en sia unua konsisto! Li rezignis la prezidantecon, kiun alprenis Emile Boirac, filozofo kaj rektoro de la Universitato de Diĵono.

boirac-vikipedio-090220 theophile-cart-vikipedio-09

La krizo de Ido, kiu ekvulkanis en Februaro 1908, komprenigis al la prezidanto de la Lingva Komitato la neeblecon rapide labori kun tiom da membroj disiĝintaj tra la mondo. Sekve de tio, li proponis la kreon de supera komitato, Akademio kun ne pli ol 18 membroj, kaj baloto aprobis lian ideon.

La Lingvan Komitaton kaj ĝian Akademion prezidis
inter 1905 kaj 1917 profesoro Emile Boirac (1851-1917).
Sekvis tri jaroj da interrompo pro la Unua Mondmilito.
Inter 1920 kaj 1931 prezidis profesoro Théophile Cart (1855-1931),
inter 1931 kaj 1933 aktuario John Mabon Warden (1856-1933),
inter 1933 kaj 1937 inĝeniero Maurice de Lisle (1859-1943),
inter 1937 kaj 1963 inĝeniero Johannes R. C. Isbrücker (1889-1967),
kiu dissendis en Julio 1939 la 19-an Cirkuleron sen ia respondo.

La tri unuajn prezidantojn eksigis la morto: pli bone mi ne kandidatiĝu por esti la kvara!

 

Tiu nia unua periodo respondis laŭ mi pri tri ĉefaj laboroj:

  1. Ses Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro aperintaj inter 1909 kaj 1935.
  2. Korektoj de eraraj tradukoj en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto inter 1906 kaj 1923.
  3. Rifuzo oficialigi la internacian -io por landnomoj en 1922.

 

La agado de la Akademio restis interrompita per la Dua Mondmilito dum pli ol ses jaroj.

 

La dua periodo komenciĝas en Marto 1946 per la postmilita 20-a Cirkulero, subskribita de Isbrücker, kun respondoj de 48 el la 102 membroj de la Lingva Komitato.

La precipa ago de tiu nova periodo estis la profunda reformo de la Institucio per la malaperigo de la Lingva Komitato kaj la restigo de la sola Akademio: la proponoj, inter ili la nova Statuto, estis aprobitaj en 20-07-1948.

Du aparte gravaj decidoj en lia mandato:

  1. Oficialigo de la neinternacia -enda en Julio 1953, unu el la maloftaj malvenkoj de Gaston Waringhien, kiu voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.
  2. La Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, preparita de Gaston Waringhien en Junio 1955 kaj aprobe voĉdonita en Julio 1958.

 

waringhien-vikipedio-090220 En 1963 Gaston Waringhien fariĝis prezidanto, kaj tiun postenon li forlasis nur en 1979.

La plej konata strebado de lia prezidanteco estis la reformo de la Statuto de 1948, aprobita en Julio 1964, kiu validis ĝis la nova reformo en la mandato de André Albault.

Kun la Statuto farita kaj aprobita, li lancis sin al malfacila batalo, kiu dividis nian rondon en du grupoj de atistoj kaj itistoj: la senco kaj la uzo de niaj participoj. Maldolĉan malvenkon li suferis en Novembro 1966, kiam lia propono estis malaprobita per unu sola mankanta voĉo. La sekvantan jaron li havis facilan venkon en Novembro 1967, kvankam per diskutinda driblo kaj manovro: aprobo de kvar frazoj, en kiuj aperis la kontestataj participoj. Bedaŭrinde, lia venko restis sole sur la papero, ĉar ĝis nun multas kaj tumultas la eraroj kontraŭ la vera senco de tiuj delikataj vortoj: el abundo venas vundo...

Estis aliaj gravaj taskoj portitaj de li al plena sukceso:

  1. Oka oficiala aldono al la Universala Vortaro.
  2. Baza Radikaro Oficiala.
  3. Rekomendoj de la Akademio: Pri la refleksivo kaj pri la vorto "po".

 

Post la kvin mandatoj de Gaston Waringhien (1901-1991)
sekvis William Auld (1923-2006.09.11),
kiu prezidis la Akademion inter 1979 kaj 1983.

Al li ni ŝuldas gravan defendon de niaj supersignitaj literoj. Lin la verda Deino tenu en sia sino!

 

André Albault (1930) komencis sian tempon en 1983 kaj ĝin okupis precipe per intensa laborado super landnomoj, kiuj ĝis nun levas disputojn. Pro la manko de jura personeco, per kiu li provis sen sukceso doti la Akademion, li starigis leĝan internacian asocion nomatan La Amikoj de Esperanto (24-05-1987), kiu helpis nian plej antikvan Institucion kaj eldonis samnoman bultenon por disvastigo de la akademiaj laboroj per siaj tridek numeroj inter 1987 kaj 1995. Multo de la elspezoj de nia Akademio estis tiam kovrataj de tiuj amikoj. Grava estis lia redaktigo de la tria reformo de la Statuto de la Akademio de Esperanto en 1988, ĝis nun valida.

 

En 1998 ekprezidis la Akademion Geraldo Mattos (1931), la unua neeŭropano en tia posteno.

En lia mandato estis kreita la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, tiam komisiono kaj nun sekcio, kaj estis voĉdonita la 9-a Oficiala aldono al la Universala Vortaro, laboro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro sub la direktoreco de Bertilo Wennergren, krom decido de la Sekcio pri Prononco sub la direktoreco de Probal Dasgupta por klarigo pri niaj supersignoj sur la ekrano de komputilo.

john-wells-vikipedio-090220  

En 2007 elektiĝis nuna prezidanto, John Wells.

 

 

Legu pri Akademia Vortaro kaj baza listo kun tradukoj en kelkaj lingvoj.

En Vikipedio :    Akademio -
- Boirac - Cart - Warden - Isbrücker - Waringhien - Auld - Albault - Mattos - Wells -

 

08:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Historio de Esperanto | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Les commentaires sont fermés.