09/10/2003

Bonvenon

Bonvenon en la help-paĝaron de la Esperantista Brusela Grupo.
Ĉar ĝisdatigo de la vera retpaĝaro   http://users.belgacom.net/EBG   estas iom malfacila
- kaj, se vi kontrolis lastatempe, vi verŝajne konstatis, ke ĝi okazas tro malofte -
ni decidis uzi ankaŭ ĉi tiun medion por rapidaj sciigoj.

Jen la unua sciigo :
ne okazos kunveno merkredon la 29an de oktobro!

Dua sciigo :
okazis hieraŭ 9.X.2003 la ĝenerala jarkunveno de EBG.
Interalie, estis malŝarĝitaj kaj reelektitaj la jamaj estraranoj,
kaj aldone David Ferguson (ankaŭ konata kiel Dafydd apFeargus), komisiito pri informado.


15:37 Écrit par Esper@nto en Bruselo | Lien permanent | Commentaires (2) |  Facebook |