11/02/2009

Marek Blahus prelegis pri Ĉeĥio

 

Marek Blahuš skribas en ora libro
de la Esperantista Brusela Grupo.
Li jam venis en 2006.

24379

24390

Musklaku por pli bone vidi la unuan paĝon.

24381-2

Jen ĉeestantoj de la prelego.

24386

Marek Blahuš prelegis pri historio
de Ĉeĥio, Granda Moravio, Brno, Mendel kaj Gödel.
Mapoj kaj titoloj sur ekrano helpis.
Koran dankon al Marek.
Li studis en Loveno kadre de Erasmus-programo.
Morgaŭ li reiros al Brno kie li studas informadikon.

24380a24380b24380c

Angelos, prezidanto de EBG, skribas
en ora libro de Marek.

24389

Barbara, pola deveno, jam delonge en Bruselo
kaj Georgia, francino kiu laboris por
Eùropa Unio en Bruselo
kaj loĝas nun parte en Bruselo kaj en sud-Francio.
Venonta semajno, Barbara prelegos pri Pollando.

24391

 

23:18 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

10/02/2009

Ĉu vi venis bicikle ?

 

En aktuala, februaro 2009. 

Ja pli kaj pli da homoj de ĉiuj specoj kaj klaskondiĉoj uzas biciklojn en Bruselo. Tamen multaj kaj multaj aliaj neniam alkutimiĝos. Ni legu la senton aŭ eĉ la sperton de nia grupano Eric Baert.

 

En Belgio, la burĝoj kutime malestimas aŭ mokas la ĉiutagajn biciklantojn ; tiu ĉi artikolo estis ĉerpita el la brusela bulteno de la ĉiutagaj biciklantoj « Bicikle en la urbo ».

La automobilo estas universala transportilo per kiu eblas serĉi kukojn ĉe la bakisto je distanco de 500 m, aŭ veturi al ripozloko en la sudo de Francio. Do por kelkaj homoj, ĝi iĝis la nura transportilo. Kiam tiuj homoj (tiel nomataj mezaj Belgoj) eliras el sia domo, ili moviĝas nur aŭtomobile. Ni opinias ke oni devas elekti la transportilon laŭ la cirkonstancoj : la distanco, la eblecoj de publikaj transportoj, la urĝeco, la vetero, la kosto, ktp.

En multaj kazoj, la biciklo taŭgas, kaj nia kutimo mirigas multajn mezajn Belgojn. Sed nepre ni kelkfoje devas iri al lokoj tro malproksimaj por bicikli ; ekzemple, mi veturas 40 km trajne aŭ aŭtomobile por vespere ĉeesti kunvenon aŭ viziti amikojn. Certe iu meza Belgo el miaj konatuloj faros moke la kutiman demandon : «Ĉu vi venis bicikle ? ». Antaŭe mi estis iomete konfuzata, sed nun mi respondas ke laŭ la kunteksto, ne ŝajnis al mi oportuna veni bicikle, kaj ke mi venis prefere trajne aŭ aŭtomobile. Kaj mi kelkfoje aldonas : « Kaj vi ? » Preskaŭ ĉiam la respondo estas «aŭtomobile ».

      Eric Baert, EBG-ano.

 

18:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

05/02/2009

Kvara de februaro 2009

 

(Mi pardonpetas. Sur la fotoj mi eraris. Okazis la 4a ne la 5a)

Marcel prelegis pri la unuaj paŝoj de Esperanto en Belgio.

24322

En Monato aperis artikolo de Wim De Smet pri Charles Lemaire.

24323-b

24323-a 24324-b24324-a

Ligoj en Vikipedio :
Charles Lemaire, Lemaire Markolo.
En germana Wikipedio :
mapo pri la markolo inter antarkto kaj Booth-insulo.

 

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Skeĉo pri akcidento en koridoro.
Gelernantoj de Françoise.

24325

24326-29

 

22:55 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

28/01/2009

Esperanto bastardiĝas

 

André Demarque, el Loveno-Nova (Louvain-la-Neuve).
Laŭ aprecata prelego dufoje en EBG.
(En Aktuala, januaro 2009)

 

Esperanto bastardiĝas.

Jes, konsentite, la titolo estas provoko. Estas facila rimedo por dezirigi al vi legi tiun tekston!( ?).
Ĉiel, tio estas nur mia opinio, mi ne estas la Akademio, mi estas libera diri kion mi pensas.

Kelkajn monatojn post kiam mi ekesperantiĝis, okazis en mia vivo anekdoto, malgranda anekdoto, sed mi ĝin neniam forgesos.

Dum mia lasta kurso antaŭ la emeriteco (mi estis instruisto), mi klarigis al miaj gelernantoj kio estas Esperanto. Por montri kiom facila estas la gramatiko, mi elektis kiel ekzemplon la verbon « vidi ». Sed iu lernanto metis neatenditan demandon :

- Se «vidi» signifas « voir » (estas franclingvana lernejo), kiel oni diras « vider » (malplenigi) en Esperanto ?

- Mi ne scias, mi nur komencis lerni Esperanton de kelkaj monatoj, mi multajn vortojn ne konas bedaŭrinde... Sed, atendu, en Esperanto, eblas «fabriki» vorton, uzante simplajn elementojn de la lingvo - kaj mi pripensis laŭte - mi supozas ke « plein » estas «plena» en Esperanto, ĉar estas la sama radiko en la latina - kaj mi daŭrigis la serĉadon aldonante la afiksojn «mal-» kaj «-ig» kaj la finaĵon «-i» .

Fine, mi diris :

- Do, se mi bone pripensis, en Esperanto, «vider» estus «mal-plen-ig-i».

Mi havis vortareton, mi donis ĝin al la lernanto, petante ke li mem kontrolu.

Li kontrolis kaj diris :

- Jes, mi legas  «vider : malplenigi».

Por mi, estis kiel miraklo ! Mi fariĝis kreinto, mi kreis novan aĵon ! Kiam mi proponis la vorton «malplenigi», mi pensis, ke ne estis ĝuste. Tio estis por mi la unua sperto kiel kreinto ! Esperanto estis la 11a lingvo kiun mi eklernis : en neniu alia lingvo, mi trovis tiun eblecon. De tiu sperto, mi estas konvinkita pri la supereco de Esperanto sur la aliaj lingvoj.

 

Mi ne pensis ke mi estas tre inteligenta, mi pensis ke la lingvo estas tre «inteligenta».
La vorto «malplenigi» estas kunmetita vorto, do iomete longa : la radikalo enhavas tri silabojn.
Se anstataŭ oni uzus la anglan verbon «to empty» eblus fari esperantan verbon kies radikalo enhavas nur tri literojn «emt-» ! Feliĉe, tiu vorto ne ekzistas(ne ankoraŭ!?)
Se tiu vorto ekzistus, mi estus tiom desapontita !
« I would be so disappointed » pli bone diri se vi preferas la anglan.
Mi estus elrevigita, mi elirus el mia revo, el mia revo de tiel bela lingvo.

 

Kiam mi vidis unuafoje la vorton «desaponti», mi tuj komprenis la signifon, danke al la angla verbo, sed «elrevigita» estas sensoplena vorto.

Estas la sama elrevigo, kiam mi vidas tiajn vortojn : olda, frida, trista, rara, ĉipa, kurta, kaj tiel plu...

Kie estas la genio de Zamehof, kiu uzante la prefikson «mal-» dividis per du la kvanton de la adjektivoj ?

Kie estas la specifeco de la internacia lingvo kiu ebligas krei novan ideon per malnovaj lingvoelementoj ?

Ĉiu neutila novvorto malriĉigas la lingvon.
Esperanto pli kaj pli bastardiĝas, pli kaj pli fariĝas bastardo de la angla.

Ne diru tro rapide, ke mi estas konservativa...
Pri la alfabeto, male, mi ne komprenas kial universala lingvo, post pli ol unu jarcento ankoraŭ uzas tiom apartan, tute ne universalan alfabeton. Kiel ne uzi, ĉar ĝi ekzistas, universalan alfabeton (almenaŭ en la simpligita versio, la NHA, la Nova Help-Alfabeto). Ni estus liberigitaj de tiuj ĉapelitaj literoj kiuj tedegas nin. Krome, la NHA tre similas al la h-sistemo, kiun proponis Zamenhof (la FHA). Ĝi evitigus al ni neutilajn malfacilaĵojn kaj ni ne plu vidus preskaŭ dek diversajn skribmanierojn pri la sama vorto, kio, mi pensas, ekzistas en neniu alia lingvo (ĉu, chu, cxu, xu, c^u, ^cu, c'u, kaj tiel plu).

 

22:23 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

22/01/2009

dudek unua de januaro 2009

 

Fotoj de la kunveno de ĉi merkredo la dudek unuan de januaro.
Esperantista Brusela Grupo.

24199

André parolis pri neologismoj.

24197

André, ?, Mikael, Hélène, Paùlo,
Marcel, Jan, Angelos, ?, ?, Danièle.

 

11:49 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |