15/10/2008

Lingva Politiko de Eùropa Unio

 

Oficiala portalo de Eùropa Unio José Augusto Pinto de Sousa, profesia tradukisto en la Konsilio de Ministroj de Eŭropunio en Bruselo, kaj membro de la Esperantista Brusela Grupo, prelegis en La Verda Stelo, Antverpeno, la 18-an de Januaro 2008.

Jen la prelego kiu aperis en Esperanto Aktuala, informilo de la Esperantista Brusela Grupo, numeroj 5 kaj 6 de la jaro 2008.

 

Lingva Politiko

de Eŭropa Unio :

Teorio kaj praktiko.

 

1. Oficialaj lingvoj post la laŭvicaj plilarĝiĝoj

 

      La nuna Eŭropa Unio estas unuiĝo de landoj, kiu rezultas el longdaŭra procezo, komenciĝinta fakte jam en 1952, kiam ekfunkciis la Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo. Tamen oni konsideras ke la fundamento de la nuna Eŭropa Unio estas la Traktato de Romo, subskribita en 1957, per kiu estis kreita la Eŭropa Ekonomia Komunumo, samtempe kun la Eŭropa Komunumo por Atomenergio, pli konata kiel Eŭratom'. Ekde la 1-a de novembro 1993, kiam la Traktato de Μastriĥto ekvalidis, la tri Komunumoj kunfandiĝis en la nuna Eŭropa Unio, kiu havas multe pli da kompetentoj.

Oficiala portalo de Eùropa Unio       Kiel sciate, la Eŭropaj Komunumoj havis ses fondintajn membro-ŝtatojn: Belgio, Francio, la Federala Germana Respubliko, Italio, Luksemburgo kaj Nederlando. En tiuj landoj estas kvar oficialiaj lingvoj: la franca, germana, itala kaj nederlanda. Ekde la komenco, oni decidis ke la kvar oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj estas ankaŭ oficialaj lingvoj - kaj ankaŭ laborlingvoj - de la Komunumoj, samrajte kaj samrange. Ĉiuj oficialaj dokumentoj devas esti publikigitaj en ĉiuj oficialaj lingvoj. En ĉiu kunveno kadre de la Komunumoj oni rajtas paroli iu ajn el la oficialaj lingvoj, kun simultana interpretado en la aliajn lingvojn. Ĉiu civitano el la membro-ŝtatoj rajtas kontakti la Komunumojn en sia propra lingvo kaj la respondoj devas esti redaktataj en la sama lingvo.

      Tiuj fundamentaj principoj pri la egalrajteco de la lingvoj estis en la komenco relative facile aplikeblaj. Temis pri nur kvar lingvoj... Tamen, en la daŭro de la jaroj, pli kaj pli da landoj aliĝos al la Komunumoj kaj la nombro da lingvoj kreskos ankaŭ.

      En 1973 okazis la unua plilarĝiĝo de la Komunumoj: Britio, Danlando kaj Irlando fariĝis membro-ŝtatoj kaj alportis du pliajn oficialajn lingvojn, la anglan kaj la danan. Aŭ pli bone dirite, tri: la irlanda (gaela), kvankam oficiala, ne fariĝis laborlingvo, sed nur traktato-lingvo. Tio estas: ĉiuj traktatoj devis esti ankaŭ redaktataj en tiu lingvo, ĉar la gaela estas oficiala lingvo de Irlando, paralele al la angla, kvankam nur malgranda minoritato parolas ĝin.

      En 1981, Grekio fariĝis la 10-a membro-ŝtato kaj la greka la sepa oficiala lingvo. En 1986 sekvis Hispanio kaj Portugalio kun siaj respektivaj lingvoj. En 1995 aliĝis Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, kiuj alportis du novajn lingvojn, la finnan kaj la svedan. La nombro da oficialaj lingvoj atingis tiam dek unu.

      Sed en 2004 okazis la plej grava plilarĝiĝo de la Eŭropa Unio ĝis nun, kiam dek novaj membro-ŝtatoj aliĝis: Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Latvio, Litovio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio. Aldoniĝis 9 novaj lingvoj: la ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, malta, pola, slovaka kaj slovena. Laste - sed ne fine - Bulgario kaj Rumanio fariĝis en 2007 la lastaj aliĝintaj membro-ŝtatoj, aldonante du lingvojn pli: la bulgaran kaj la rumanan. Samtempe, ekde la 1 de Januaro 2007, la statuso de la irlanda ŝanĝiĝis kaj ĝi fariĝis ankaŭ oficiala, kvankam dum periodo de kvin jaroj ne ĉiuj dokumentoj estos tradukitaj en ĝin, sed nur la reglamentoj adoptitaj kune de la Eŭropa Parlamento kaj de la Konsilio kaj la korespondaĵoj de kaj al irlandaj civitanoj.

      Ĝis nun, nur la oficialaj lingvoj de la membro-ŝtatoj fariĝis ankaŭ oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio. Sed en pluraj membro-ŝtatoj oni parolas ankaŭ regionajn kaj minoritatajn lingvojn, kiuj estas parolataj de milionoj da civitanoj. Tamen, en Junio 2005 la Konsilio decidis permesi la uzadon de regionaj kaj minoritataj lingvoj en la eŭrop-uniaj institucioj, kondiĉe ke tiuj lingvoj havu la statuson de oficiala lingvo en parto de la teritorio de iu membro-ŝtato kaj ke la koncerna membro-ŝtato pagu la kostojn de la tradukado kaj interpretado. En Decembro, la Komisiono subskribis administrativan aranĝon kun Hispanio pri la uzado de la regionaj lingvoj de tiu lando. Temas pri la baska aŭ eŭska, la kataluna kaj la galega. Hispanio mem zorgas pri la tradukado el kaj en tiujn lingvojn.

      Ni revenu nun al la oficialaj lingvoj. Do, en tiu ĉi momento, Eŭropa Unio havas 27 membro-ŝtatoj kaj 23 oficialajn kaj laborlingvojn. Bonŝance, oni povas diri, pluraj lingvoj estas parolataj en pluraj membro-ŝtatoj, alie la nombro de oficialaj lingvoj estus pli granda. Aŭstrio, Belgio, Luksemburgo kaj Kipro ne havas apartan lingvon. La germana havas la plej grandan nombron da parolantoj kaj estas oficiala en Germanio kaj Aŭstrio - sed ankaŭ en Belgio. La franca estas oficiala en Francio, Belgio kaj Luksemburgo. La angla estas la lingvo de Britio kaj de la plej multaj irlandanoj. La grekan oni parolas en Grekio kaj en Kipro. Kaj kompreneble, la nederlandan lingvon oni parolas en Nederlando kaj en Belgio. Aliflanke, pluraj landoj havas pli ol unu oficiala lingvo: Belgio havas tri, kiel vi scias - kiam la reĝo alparolas la civitanojn li faras tion en la nederlanda, franca kaj germana.

      Kroatio kaj Turkio estas kandidato-ŝtatoj, kun kiuj Eŭropa Unio jam intertraktas cele al ilia aliĝo. Kaj eble aliaj landoj sekvos. Konklude, oni povas aserti ke la nombro da oficialaj lingvoj ankoraŭ ne atingis la maksimumon. Eĉ se Turkio neniam fariĝos membro de Eŭropa Unio, la turka povos fariĝi oficiala en la Unio, se kaj kiam la norda parto de Kipro reunuiĝos kun la suda parto.

 

2. Uzado de la lingvoj ene de la Unio

 

      Ĉu la 23 oficialaj lingvoj de la Unio estas vere egalrajtaj kaj samrangaj kaj ĉu ili estas ĉiuj uzataj kiel laborlingvoj? Kelkaj ja estas gravaj lingvoj, kun centoj aŭ dekoj da milionoj da parolantoj, kiel la angla, la germana, la franca, la itala kaj la hispana. La portugala, kun nur 10 milionoj da parolantoj en Eŭropo, rangas tamen inter la plej gravaj lingvoj de la mondo, ĉar ĝi estas parolata - de pli ol 200 milionoj da homoj - en pluraj ekstereŭropaj landoj, samkiel la angla, la franca kaj la hispana. Aliflanke, kelkaj lingvoj havas nur kelkajn milionojn aŭ eĉ malpli ol unu miliono da parolantoj. Tiu estas la kazo de la latva, estona, malta kaj irlanda, se paroli nur pri la plej "etaj" lingvoj. La kataluna, kiu estas regiona lingvo de Hispanio kaj ne estas oficiala en la Unio, estas parolata de pli da homoj ol la dana, la finna, la slovena. Do, laŭ la nombro da parolantoj, la oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio ne estas samrangaj. Pro tio, mi ripetas mian demandon: ĉu la 23 oficialaj lingvoj de la Unio estas vere egalrajtaj kaj samrangaj en la Unio? Kaj mi devas respondi: jes kaj ne.

      Jes. Ili estas egalrajtaj kaj samrangaj laŭjure. Ĉiuj traktatoj, reglamentoj, decidoj kaj direktivoj - tio estas, ĉiuj leĝoj - sed ankaŭ ĉiuj resolucioj de la Konsilio kaj de la Eŭropa Parlamento povas nur esti aprobitaj kiam ili estas haveblaj en ĉiu lingvo kaj estas same validaj en ĉiu oficiala lingvo. Ili devas esti publikigitaj en la Oficiala Gazeto de Eŭropa Unio, kiu aperas en ĉiu oficiala lingvo.

      Aliflanke, ne, la oficialaj lingvoj ne estas egalrajtaj nek samrangaj en la praktiko, en la ĉiutaga funkciado de la Unio. Kaj tio estas memkomprenebla.

 

      Ni vidu nun kiamaniere funkcias la lingva reĝimo ene de la institucioj de Eŭropa Unio. La Unio konsistas el diversaj institucioj, kun diversaj funkcioj kaj kompetentoj: la plej gravaj estas la Konsilio, la Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento. Aliaj institucioj estas la Kortumo, la Unuainstanca Kortumo, la Revizora Kortumo, la Ekonomia kaj Socia Komitato kaj la Komitato de la Regionoj. Kaj multaj aliaj oficejoj kaj agentejoj, kun specifaj taskoj. Alia gravega institucio post la enkonduko de la eŭro estas la Eŭropa Centra Banko, kiu estas tute sendependa.

      Ĉiu institucio alprenas internan reglamenton pri la apliko de la lingva reĝimo en sia interna funkciado. Kaj tiu reĝimo varias de unu institucio al alia.

 

      Ĉiu civitano de ĉiu membro-ŝtato povas fariĝi oficisto de la institucioj de Eŭropa Unio, kondiĉe ke li sukcesas ekzamenon. Li aŭ ŝi devas regi unu aŭ du fremdajn lingvojn, krom la propran gepatran lingvon aŭ la oficialan lingvon de lia aŭ ŝia patrujo. Tiu dependas de la institucio kaj de la funkcio de la oficisto. Sed laŭ la nova statuto de la eŭropaj oficistoj, oni devas regi almenaŭ du fremdajn lingvojn antaŭ la unua promocio. Povas okazi tamen ke homoj preferos "lerni" parencan lingvon: Ĉeĥoj eble lernos la slovakan kaj Svedoj la danan, tio estas, lingvoj kiuj estas tre proksimaj. Por fariĝi oficisto ĉe la Konsilio - kie mi mem laboras - oni devige devas regi la anglan aŭ la francan. Antaŭe, kiam mi mem kandidatiĝis, antaŭ 20 jaroj, nur la franca estis deviga.

      Kompreneble, por labori en institucio, kie laboras homoj el ĉiuj membro-ŝtatoj, oni devas limigi la nombron da lingvoj uzataj en la interna komunikado. En la komenco, la plej grava lingvo estis la franca. Preskaŭ ĉiuj oficistoj de ĉiuj institucioj uzis ĝin en la ĉiutaga vivo. Ne nur ĉar ĝi estis sufiĉe prestiĝa kaj internacie konata, sed ankaŭ ĉar ĝi estis la plej parolata lingvo en la urboj kie funkcias la institucioj: Bruselo, Luksemburgo kaj Strasburgo. Ĉiuj eksterlandaj oficistoj sentis la bezonon paroli la francan, ne nur en la laborejo, sed ankaŭ ekstere, surstrate, en la butikoj, ĉie. Eĉ post la aliĝo de Britio kaj Irlando, la franca daŭre estis la plej uzata lingvo en la institucioj inter la oficistoj.

      Sed iom post iom tio ŝanĝiĝis. La ŝanĝiĝo rezultis de eksteraj faktoroj kaj komenciĝis eble en 1989, kun la disfalo de la komunismaj reĝimoj en Centra kaj Orienta Eŭropo. La angla triumfis ĉie. Ekde 1995, okaze de la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio, la uzado de la angla ene de la institucioj akceliĝis pli kaj pli, malprofite al la franca. Kaj nun, post la granda plilarĝiĝo de 2004, multaj novaj oficistoj el la novaj membro-ŝtatoj parolas nur la anglan kaj ofte tute ne la francan. Post la emeritiĝo de la plej malnovaj oficistoj, la angla estos eble la sola komuniklingvo inter la eŭropaj oficistoj.

 

      Do, se paroli pri la rolo de la lingvoj en la interna komunikado inter oficistoj oni povas diri resume ke oni uzas preskaŭ ekskluzive la anglan kaj la francan, kvankam en la personaj kontaktoj inter kolegoj oni povas uzi aliajn lingvoj: mi mem parolas nederlande kun nederlandaj kaj flandraj kolegoj aŭ itale kun Italoj. Kaj eĉ Esperanton...

 

      Nuntempe, ĉiuj internaj informoj kaj komunikoj estas redaktitaj en la angla kaj la franca. Antaŭe ili estis ankaŭ tradukitaj en la aliajn lingvojn, sed post la aliĝo de Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio en 1995 tio ne plu okazas.

 

      Alia afero estas la uzado de laborlingvoj, tio estas, de la lingvoj en kiuj oni redaktas dokumentojn kaj kiujn oni uzas dum laborkunvenoj. Mi jam diris antaŭe, ke la uzado de lingvoj varias de unu institucio al alia.

      Ĉe la Komisiono la laborlingvoj estas tri: la franca, angla kaj germana. Ĉe la Konsilio, por la produktado de originalaj dokumentoj, oni uzas precipe la anglan kaj la francan. Tamen, la germana ankaŭ estas uzata kiel laborlingvo, kvankam multe malpli ofte ol la angla kaj la franca. La ceteraj lingvoj estas uzataj nur marĝene en originalaj dokumentoj.

      Alia estas la situacio ĉe la Eŭropa Parlamento. La membroj de la Parlamento estas politikistoj, elektitaj pro ilia politika kapablo kaj - kompreneble - ne pro ilia kono de lingvoj. Multaj parlamentanoj kapablas paroli nur sian gepatran lingvon kaj tute ne aŭ malbone regas aliajn lingvojn. Ili mem devas prepari multajn dokumentojn: raportojn, projektojn de rezolucioj, proponojn pri amendoj, skribaj kaj parolaj demandoj al la Komisiono kaj al la Konsilio, ktp. Kaj ili rajtas redakti tiujn dokumentojn en sia propra lingvo. Pro tio, ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio estas multe pli ofte uzataj kiel laborlingvoj en la Parlamento, proporcie al la nombro de parlamentanoj kiuj parolas ilin.

 

      Alia gravega aspekto de la uzado de la oficialaj lingvoj estas la parola uzado kaj la samtempa interpretado. Krom en la Eŭropa Parlamento, en ĉiuj institucioj okazas ĉiutage kunvenoj en kiuj partoprenas reprezentantoj de la membro-ŝtatoj, specialistoj kaj fakuloj, kiuj rajtas uzi sian propran lingvon - tio estas, paroli mem en tiu lingvo kaj aŭskulti tradukon al sia lingvo de la paroladoj de alilingvaj partoprenantoj. Kompreneble, kiam la ministroj de la membro-ŝtatoj kunvenas en la Konsilio, ili uzas ankaŭ sian propran lingvon.

 

3. Laboro de la interpretistoj kaj tradukistoj

 

      Por ebligi la multlingvan funkciadon de la Unio, la diversaj institucioj devis krei proprajn traduk- kaj interpetadservojn. Miloj da profesiaj tradukistoj kaj interpretistoj laboras en la institucioj mem kaj kelkmiloj da eksteruloj laboras sendepende aŭ pere de privataj entreprenoj por la eŭropaj institucioj. Ili laboras en Bruselo kaj Luksemburgo kaj multaj el la oficistoj devas ofte vojaĝi al Strasburgo, okaze de la plenaj sesioj de la Parlamento.

      Fakte temas pri giganta traduk- kaj interpretadservo, se oni aldonas la tradukservon de ĉiu institucio unu al la alian. Kune ili formas la plej grandan tradukservon en la mondo. Neniu alia internacia organizo havas tiom da oficialaj lingvoj ol la Eŭropa Unio, 23, mi ripetas. Ekzemple: Unuiĝintaj Nacioj. Kun preskaŭ du cent membro-ŝtatoj, havas arbitre nur ses oficialajn lingvojn: la araban,  la anglan, la francan, la ĉinan (mandarenan), la rusan kaj la hispanan. La Konsilio de Eŭropo, kiu kunigas ĉiujn eŭropajn landojn, havas nur du oficialajn lingvojn: la anglan kaj la francan. Kaj la samo validas por la milita organizo NATO - Nordatlantika Traktato Organizaĵo.

 

      Ni vidu nun kiamaniere oni tradukas kaj interpretas. Antaŭ la granda plilarĝiĝo de 2004, kiam 9 novaj lingvoj aldoniĝis al la nombro da oficialaj lingvoj, oni klopodis traduki kaj interpreti ĉiam rekte de unu lingvo en la alian kaj ĉiam de fremda lingvo en sian propran. Tio signifas ke fariĝis pli kaj pli malfacile trovi tradukistojn kaj interpretistojn por ĉiuj lingvaj kombinoj. Kiam Portugalio aliĝis en 1986 mankis homoj kiuj regis la grekan, la nederlandan kaj la danan. Pro tio la institucioj stimulis la oficistojn por ke ili lernu la deficitajn lingvojn dum la laborhoroj kaj je la kostoj de la institucio. Mi mem lernis la grekan post mia enoficiĝo.

      Tamen, post la laŭvicaj plilarĝiĝoj, tiu politiko ne plu eblis. Antaŭ 50 jaroj, kiam la Eŭropa Ekonomia Komunumo estis kreita, kun 4 oficialaj lingvoj, estis entute 6 malsamaj lingvaj paroj, kun 12 lingvaj kombinoj. Nun, kun 23 oficialaj lingvoj, oni havas 253 lingvajn parojn kaj 506 kombinojn!

      Evidente, la antaŭa labormetodo de la plej multaj institucioj - do, rekta traduko de la originala lingvo en la propran - ne plu estis realigebla. Oni decidis uzi pontlingvojn, tio estas: oni tradukas aŭ interpretas unue el unu "malgranda" lingvo en unu el la "grandaj" kaj poste de tiu lingvo en ĉiujn aliajn. Se necese, oni tradukas aŭ interpretas eĉ el la propra lingvo en alian.

 

      Ankoraŭfoje, la diversaj institucioj havas sian propran metodon. Ĉe la Komisiono, la laborlingvoj - do la angla, franca kaj germana - estas ankaŭ la pontlingvoj. Ĉe la Konsilio oni decidis uzi la anglan kaj la francan. Ĉe la Eŭropa Parlamento oni uzas ses diversajn lingvojn por la interpretado kaj tradukado de dokumentoj: la anglan, francan, germanan, italan, polan kaj hispanan. Sed por la skriba traduko de la paroladoj de la parlamentanoj dum la plenaj sesioj, kiu estas farata post la sesioj, de eksteraj tradukistoj, oni decidis uzi nur la anglan kiel pontlingvo.

 

      Ĉu la kvalito de la traduko kaj de la interpreto pere de pontlingvo estas garantiita? Kompreneble ne. Rekta traduko aŭ interpreto de unu lingvo en la alian estas precipe pli altkvalita, kondiĉe ke la tradukisto aŭ interpretisto bone regas la fontlingvon kaj sian propran lingvon. Traduko de alia traduko preskaŭ ĉiam signifas malpli bonan rezulton ol senpera traduko.

      Eĉ pli absurda fariĝas tio okaze de parencaj lingvoj. Ekzemple, teksto aŭ parolado originale en la nederlanda, unue tradukita en la anglan kaj laŭvice el la angla en la germanan. La rezulto ne povas esti fidela kiel rekta traduko el la nederlanda en la germanan.

 

      Alian problemon okazigas la tekstoj aŭ paroladoj de alilingvanoj kiu uzas unu el la laborlingvoj, kiu ne estas la sia. Ekzemple: raporto pri kunveno skribita en la angla de itala raportisto. Ofte la raportisto ne bone regas la laborlingvon kaj la angla teksto estas aĉa. La homoj kiuj devas traduki tiun tekston en aliajn lingvojn devas spekuli aŭ diveni kion la raportisto celis diri.

      Kompare kun la situacio antaŭ la lastaj plilarĝiĝoj, la kvalito de la tradukoj estas neeviteble malpli bona.

 

4. Efiko de la lingva politiko de Eŭropa Unio

 

      En ĉiuj traktatoj ĝis nun subskribitaj kadre de la Eŭropaj Komunumoj kaj de la Unio, la principo de unueco en la diverseco ĉiam estis emfazita. Nacia, kultura kaj lingva diverseco kaj egaleco, estas la devizo.

 

      Kiam nova lando aliĝas al la Unio, ĝi devas transpreni la jam akiritan kaj validan leĝaron de la Unio. Tiu leĝaro, kiu konsistas el la Traktatoj kaj la sekundara juro, devas esti antaŭe tradukita. Entute ĉirkaŭ 90 000 paĝoj. La kandidata lando mem zorgas pri la traduko, sed la tradukservoj de la Unio devas kontroli la kvaliton de la traduko, finpreti la dokumentojn kaj publikigi ilin. Tio signifas ke oni devas varbi tradukistojn jam antaŭ la aliĝo. Jam dufoje Norvegio kandidatiĝis al la aliĝo kaj ambaŭfoje la norvegoj, per referendumo, voĉdonis kontraŭ: en 1972 kaj en 1994. En la institucioj oni devis trovi alian laboron por la norvegaj tradukistoj kiuj jam estis dungitaj, ĉar oni ne maldungas oficistojn, nur kiel puno, pro grava misfaro.

 

      La traduko de la leĝaro, kaze de kelkaj malgrandaj lingvoj, okazigas riĉigon de la lingvo, ĉar ĉiuj terminoj de ĉiuj validaj leĝoj devas esti tradukitaj. Ofte oni devas krei novajn terminojn, ĉar ili ne estis bezonataj antaŭe kaj pro tio ne ekzistis. Por doni nur kelkajn ekzemplojn: landoj sen fervojoj, kiel Malto, devas tamen traduki ĉiujn leĝojn rilatajn al fervojoj. Landoj sen maro, kiel Slovenio, Ĉeĥio, Hungario ktp, devas traduki ĉiujn tekstojn aplikeblajn al la mara fiŝkaptado kaj navigado.

      En la komenco, en ĉiu lingvo oni devis fari gigantan terminologian laboron - kiu neniam antaŭe estis farita. Kompreneble, kelkaj lingvoj estas pli riĉaj je fakterminoj ol aliaj. Lingvoj parolataj en diversaj landoj aŭ diversaj kontinentoj havas ĝenerale pli grandan vorttrezoron ol lingvoj parolataj nur en malgrandaj regionoj. Do, unuflanke "grandaj" lingvoj, la angla, la franca, la germana, la hispana. Aliflanke "malgrandaj", kiaj la irlanda, la malta, la slovena, la baltaj lingvoj.

      En la kazo de la baltaj lingvoj - la estona, la latva, la litova -, dum la tempo de Soveta Unio ili preskaŭ ne plu estis uzataj en scienco, teĥniko, komerco, ĉar la rusa estis la plej uzata lingvo, ankaŭ en la baltaj landoj. La aliĝo al Eŭropa Unio garantiis la riĉigon kaj la plifirmigon de tiuj lingvoj.

 

      Ni revenu al la aplikado de la politiko de multlingveco en Eŭropa Unio. En la diversaj tradukservoj de la Unio laboras miloj da tradukistoj, interpretistoj kaj aliaj oficistoj kiuj zorgas pli la funkciado de la servoj. Ĉe la Komisiono, en 2006, laboris 1 750 plentempaj tradukistoj kaj 600 aliaj oficistoj. Ĉe la Konsilio laboras nun ĉirkaŭ 700 plentempaj tradukistoj kaj kelkaj centoj da oficistoj ligataj al la tradukservo.

      Pri la nombro da interpretistoj kaj pri la aliaj institucioj mi ne konas la ekzaktajn ciferojn.

 

      Oni produktas milionojn da tradukitaj paĝoj ĉiujare. La interpretistoj asekuras samtempan parolan tradukadon dum centoj da horoj ĉiumonate. Kiom kostas la funkciado de tiuj servoj?

      En 2007, oni estimis ke la Komisiono elspezus 302 milionoj da eŭroj. Kune, la tutaĵo de ĉiuj traduk- kaj interpretadservoj de ĉiuj institucioj estis sume ĉirkaŭ 800 milionoj da eŭroj en 2006, malpli ol 2 eŭroj jare por ĉiu loĝanto de la Unio. Tio estas proksimume 1% el la suma buĝeto de la Unio. Malgraŭ la kresko de la nombro da lingvoj, la kostoj de la lingvaj servoj kreskis nur je 20%, ĉar oni laboras multe pli efike.

 

      Tamen la lingva politiko de Eŭropa Unio ne estas aplikata same efike en ĉiuj kampoj. Estas multaj mankoj en la informado al la civitanoj, precipe pere de Interreto. Se vi serĉas ion en la paĝaroj de la diversaj institucioj, ofte vi trovos nur informojn en la angla, kelkfoje en la angla, franca kaj germana, kelkfoje en pluraj aliaj lingvoj, sed malofte en ĉiuj lingvoj.

      La Unio celas stimuli la civitanojn por ke ili lernu almenaŭ du fremdajn lingvojn, el kiu unu de najbara lando. Sed tiu agado ne estas vere efika. Ĝia sukceso dependas de la naciaj registaroj, kiuj finfine respondecas pri la edukado de siaj civitanoj. La plej multaj registaroj favoras la lernadon de la angla, sed neglektas la instruadon de aliaj lingvoj. En kelkaj landoj estas malfacile trovi publikajn lernejojn kie oni instruas aliajn lingvojn, krom la angla. Kaj la plej multaj homoj mem opinias, ke sufiĉas lerni la anglan.

 

      Por konkludi, permesu al mi ke mi diru ankoraŭ ion pri Esperanto, ĉar mi kaj vi mem estas esperantistoj. Multaj esperantistoj esperas ke Esperanto estu agnoskita de Eŭropa Unio. Sed ĝis nun la Unio tutsimple ignoras Esperanton. La kialo estas duobla: unue, la Unio ne volas unu komunan lingvon, ĝi preferas la multlingvecon; due, ĝi agnoskas nur la lingvojn parolatajn en la membro-ŝtatoj, ĉu naciaj lingvoj, ĉu regionaj aŭ minoritataj.

      Kiam oni parolas pri la politikoj aŭ pri la decidoj de Eŭropa Unio, oni kredas ke tiuj politikoj aŭ tiuj decidoj rezultas de memstara decidpovo de la Unio. Sed la Unio ne havas memstaran decidpovon. Oni forgesas ke la politikoj kaj la decidoj de la Unio rezultas fakte el la sumo aŭ la mezumo de la volo de ĉiuj membro-ŝtatoj. Kelkaj decidoj devas esti unuanime prenitaj, por aliaj decidoj necesas nur la plimulto da voĉoj. La Unio estas ofte uzata kiel "propeka kapro" por forgesigi ke ĝiaj decidoj dependas ekskluzive de la membro-ŝtatoj kaj de la Eŭropa Parlamento.

      Se esperantistoj volas agadi por Esperanto je la nivelo de Eŭropa Unio, ili devas agadi antaŭ ĉio je la nacia nivelo, por ke la registaro kaj la eŭropaj parlamentanoj de sia lando decidu favore al Esperanto.

 

      Karaj geamikoj: mi ne estas raŭmisto sed mi estas realisto. Esperanto ne povas "finvenki" nur en Eŭropo. Ĝi devas esti agnoskita de la tuta mondo kaj ne nur de regiona unuiĝo de landoj. Kaj tiu celo, bedaŭrinde, ne efektiviĝos baldaŭ.

Dankon pro via atento kaj pacienco.

 

                 José Augusto Pinto de Sousa,
                  profesia tradukisto en la Konsilio de Ministroj
                 de Eŭropa Unio, Bruselo

 

Eùropa Komisiono

 

1952  Eŭropa Komunumo por Karbo kaj Ŝtalo.
1957  Traktato de Romo, fundamento de la nuna Eŭropa Unio,
          kreado de
            Eŭropa Ekonomia Komunumo kaj
            Eŭropa Komunumo por Atomenergio
1993  Traktato de Μastriĥto ekvalidis,
           la tri Komunumoj kunfandiĝis en la nuna Eŭropa Unio.
           Ses fondintaj membro-ŝtatoj:
           Belgio, Francio, la Federala Germana Respubliko,
           Italio, Luksemburgo kaj Nederlando.
1973   Novaj membro-ŝtatoj :
            Britio, Danlando kaj Irlando.
1981  Grekio.
1986  Hispanio kaj Portugalio.
1995  Aŭstrio, Finnlando kaj Svedio.
2004  Ĉeĥio, Estonio, Hungario, Kipro, Latvio,
          Litovio, Malto, Pollando, Slovakio, Slovenio.
2007  Bulgario kaj Rumanio.

 

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Musklaku ĉi tie por traduko en la franca.

 

22:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : lingvoj, europa unio |  Facebook |

09/10/2008

Michel Dechy kaj Esperantista Brusela Grupo

 

Oktobro 2008.
Michel Dechy parolis pri Tinĉjo en Tibeto.

Hervé Gonin tradukis tiun libron en Esperanto
sed ankaŭ La krabo kun oraj pinĉiloj.
Michel prizorgis la eldonon. Multekosta pro postuloj de la eldonisto.
Okaze de la centjariĝo de la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro, la asocio Lille-Villeneuve Espéranto eldonis en marto 2005, kunlabore kun la eldonisto Casterman, tradukon de la albumo "Tintin au Tibet" (en Esperanto "Tinĉjo en Tibeto").
Bildstrioj vekas intereson ĉe junulojn.
Michel montris kiel instrui Esperanton pere de Tinĉjo en Tibeto.
Bonega instruisto li estas !

 

23579-h

23576-h

23571-h

23572-h

 

23573-h23577-y23578-h

Tria bildo rilatas al preseraroj en la libro.

Pri roluloj en libroj kun la heroo Tinĉjo, rimarko pri Vikipedio :

La verkisto Hergé uzis unue Tournedisque kaj alia nomo,
do grave estas pri rondiri.
Do ne estas pri la floro sunfloro
sed rilate al io kio rondiras.

Tiuj kiuj tradukis nomojn en Vikipedio verŝajne ne estas fakuloj pri Tinĉjo.
(Opinio de Michel)

Tintin au tibet en Esperanto Tintin au tibet en Esperanto

En blogo pri Esperanto por franclingvanoj

 

Michel Dechy, prezidas la Esperantan Asocion de Lille-Villeneuve.
Retejo franclingva :
http://www.lve-esperanto.com/
dulingva :
http://fr.groups.yahoo.com/group/lve-esperanto/
Franclingva :
esperanto en classe de CM2
En Esperanto
http://esperanto-jeunes.org/Tincxjo-en-Tibeto
Legu ankaŭ
http://www.liberafolio.org/2006/dalailamao/
Michel Dechy en Montréal
http://esperanto-montreal.org/fr/node/338
Ankaŭ ĉi tie
http://arrasesperanto.free.fr/tr1-06.htm
kun fotoj de Hervé Gonin kiu tradukis en Esperanto
Tinĉjo en Tibeto kaj La krabo kun oraj pinĉiloj.
- 1 - 2 -

Patro de Nathalie Dechy. Jen franclingve :
fr.wikipedia.org/wiki/Nathalie_Dechy

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

 

Rilate al prezento de merkredo la 9a de oktobro, legu
http://ileibr.org/
en retejo de Brazila Sekcio de Ilei, aprilo 2008 :
Titolo : Invado de bildstriaj herooj.
Iuj frazoj :

Bildrakontoj pli kaj pli fariĝas preferata temo de kelkaj pedagogoj...

Kion aŭ kiun tiuj edukistoj celas per tiu invado de bildstriaj herooj?
Ili celas infanojn, ĉefe ilian alfabetigon...

Cele enkonduki infanojn en la deĉifradon de literoj, kelkaj instruistoj venigas armeon de bildstriaj herooj por helpi ilin lude kaj plezure esplori tiun nekonatan mondon el vortoj kaj ideoj.

Io simila okazas ĉe lernado de fremda lingvo.
Post venki la alfabeton, lernantoj bezonas liberiĝi de aŭtomata teksta legado kaj iom post iom enkondukiĝi en praktikadon de kunteksta legado, ekz-e helpe de bildstrioj, bildlibroj (ilustritaj infanlibroj) kaj bildrakontoj. Per instigado al legado de tiaj lerniloj, instruistoj invitas siajn lernantojn praktike ekuzi la lernatan lingvon. Malmultaj lernantoj legos ion plian ol sian lernolibron, sen iu instigo. Uzado de tia materialo en lernoĉambro, tamen, multe pli dependas de la personeco mem de la instruisto, ol de la konsisto de la lernantaro, ĉar por tiuj ĉi lastaj ne mankas publikigaĵoj laŭ iliaj ŝatoj kaj aĝoj.

Malgraŭ tio, ke enkonduko de bildrakonto en lernoĉambron prioritate ne celas paroligon de la lernantoj, oni povas adapti ĝin tiucele, kiel ni sugestos en la tria praktika parto de tiu ĉi artikolo. Cetere, kiel bone memorigas Dirk Bindmann, en la diskutlisto Esperanto-I soc.culture.esperanto:
"Neniu lernas paroli per legado aŭ rigardo de bildoj. Parolado lerneblas nur per parolado. Do, aŭ instruisto kreu paroligan situacion aŭ memlernanto konscie serĉu tian situacion, ekzemple dum vojaĝoj kaj renkontiĝoj".

Ankaŭ en
http://www.ileibr.org/revuo/brazilei_06.pdf

Pri podkasto :
http://ileibr.org/xoops/modules/podkasto/

 

19:50 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (3) |  Facebook |

01/10/2008

EBG kunveno de la 1a de oktobro 2008

 

Hodiaŭ Kristin Tytgat prelegis
pri interpretado kaj universitata interŝanĝo.

Agrabla vespero kun prelegistino
kiu bonege parolis, klarigis
kaj ridigis nin per anekdotoj.

23490 Kristin Tytgat prelegis dum kunveno de Esperantista Brusela Grupo

23489

23491

 

22:36 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (2) |  Facebook |

18/09/2008

Ebg kunveno de 17a de septembro

 

Fotoj de la kunveno de ĉi merkredo la deksepan de septembro.

Esperantista Brusela Grupo.

23222-4h

Kurso de la dua grado.

23220-4h

 

00:49 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

10/09/2008

EBG fotoj

 

Fotoj de la kunveno de ĉi merkredo la dekan de septembro.
Esperantista Brusela Grupo.

m23195-picnik

b-23195-picnik

b-23197-picnik

b-23193-picnik

b-23198-picnik

 

23:34 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |