22/11/2008

Morbecque 2008

 

Jen kelkaj fotoj de esperanta kunveno en Morbecque.
Kelkaj membroj de la Esperantista Brusela Grupo ĉeestis.
Fotoj de Paŭlo.

500-20081107-mp-016

500-20081107-mp-024

500-20081107-mp-047

500-20081107-mp-051

500-20081107-mp-062

 

20:32 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

21/11/2008

Venonta merkredo

 

26 novembro 2008.
Alejandro Cossavella ĉeestos nian kunvenon.
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.
Legu pli tie : - 1 - 2 -

 

01:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

03/10/2008

UK 2009 en bjalistoko Pollando

 

Uk2009 Al retejo de LKK

Aliĝi al UK 2009
http://www.uea.org/kongresoj/uk_2009.html
Retejo de LKK
http://94uk.bialystok.pl/

Uk2009-Pollando-02

Uk2009-Pollando-03

 

06:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

28/08/2008

Ni ne ploru sed ridetu Lee Chong-Yeong

 

Ni  ne  ploru ,  sed  ridetu

Ni  ne   ploru       ĉar  li  forlasis,
      sed ni ridetu   ĉar  li  vivis.

Ni ne
          fermu  niajn  okulojn  kaj
          preĝu    ke   li  revenu,
     sed ni malfermu   niajn okulojn kaj
               vidu  kion  li  lasis.

Nia   koro   ne   malplenas
                     ĉar  ni  ne  plu  vidas  lin,
     sed  nia  koro   plenas   de  la  amo
               kiun   ni   reciprokis  kun  li.

Ni ne
         turnu  nian  dorson  de  morgaŭ  kaj
         vivu    en   hieraŭ,
     sed ni estu feliĉa  morgaŭ  pro  hieraŭ.

Ni  ne  rememoras  lin  kiu  foriris,
     sed  ni  amas  la  memoron  pri  li
            kaj  lasas  ĝin  vivadi.

Ni   ne
           ploru,
           fermu   niajn    okulojn,
           malplenigu   la    koron
           kaj   turnu   nian   dorson,
    sed   ni   faru   kion   li   volis;
                  ridetu,
                  malfermu   la   okulojn,
                  amu    kaj
                  iradu antaŭen.

                               LEE Chong-Yeong,
                               20 Oktobro 2007

xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx

Lee Chong-Yeong en vikipedio Prof. d-ro Lee Chong-Yeong, eksa prezidanto de UEA,
forpasis la 4-an de julio 2008.
Li naskiĝis la 13-an de februaro 1932.
Li studis ĉe la universitatoj Yeungnam (Koreio), Hawaii kaj Harvard (Usono) kaj doktoriĝis pri komerca ekonomiko en la Universitato de Kobe (Japanio).
Dum sia profesia kariero li estis ĉefo de la merkatuma grupo de la UN-organizo pri Nutraĵo kaj Agrikulturo, kaj profesoro de la Kyungpook Ŝtata Universitato (Korea Respubliko).
Li estis ĉefkonsilanto de la Korea Industria kaj Evoluiga Instituto, gastprofesoro de la Universitato de Kobe, honora profesoro de la Nankaj-Universitato (Ĉinio) kaj orda profesoro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
Lee Chong-Yeong lernis Esperanton aŭtodidakte en 1948.
Li estis prezidanto de Korea Esperanto-Asocio (1994-95, 1998-2001), prezidanto de UEA (1995-1998) kaj vicprezidanto de UEA (2001-2004).
Lee Chong-Yeong verkis "80-jara historio de la korea Esperanto-movado" (en la korea, 2003).

Legu pli :
Aktuala 5 - vikipedio.

 

06:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

20/04/2008

BEF fotoj de Paulo

 

Paŭlo fotis.

500-BEF-066

300-BEF-058

300-BEF-062

Dum paŭzo.

300-BEF-060

BEF kunveno la 5a de aprilo 2008 en Ostendo.
Blogo de la Esperanto Brusela Grupo.

 

22:39 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |