05/10/2008

Venonta merkredo 8 oktobro 2008

 

8 oktobro 2008.
Michel Dechy pri « Kiel instrui per Tinĉjo en Tibeto »

Retletero de Françoise :

Venontan merkredon, la 8an de Oktobro,
dum la klub-kunveno de EBG,
Michel DECHY prezentos al ni la manieron uzi
"TINĈJO en TIBETO" kiel lernolibron,
kion li mem faras en Villeneuve d'Asq (Lille)

Se vi posedas tiun libron,
eĉ la francan eldonon,
bonvolu kunporti ĝin.

Ni atendas vin multnombraj kaj entuziasmaj, kiel kutime.

Plej amike salutas vin

Françoise

 

08:47 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (3) |  Facebook |

24/08/2008

Septembro Oktobro 2008 Esperanto en Bruselo

 

Esperantista Brusela Grupo

Septembro 2008

   3   Kunsido revena, unua post someraj ferioj.
                                  Rakontu pri ferioj.
 10   Semajna kunveno. Proponu.
 17   Semajna kunveno. Proponu.
 24   Semajna kunveno. Proponu.

Oktobro  2008

   1    Kristin Tytgat pri
        interpretado kaj universitata interŝanĝo.
   8    Michel Dechy pri « Kiel instrui per Tinĉjo en Tibeto »
 15   Semajna kunveno. Proponu.
 22   Semajna kunveno. Proponu.
 29   Semajna kunveno. Proponu.

Novembro  2008

26 novembro 2008.
Alejandro Cossavella ĉeestos nian kunvenon.
Alejandro Cossavella, transnacia muzikisto kaj bandestro de La Porkoj, estas kantisto kaj gitaristo naskiĝinta en Buenos-Ajreso, Argentino.
Legu pli tie : - 1 - 2 -

Ĉe la fervojistoj
Centra stacidomo
unua kaj tria merkredoj de monato (krom feritagoj)
14h - 15h45.

 

14:26 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

15/04/2008

23a de aprilo Vizito de ukrainaj esperantistoj

 

Retmesaĝo de Paŭlo :

Merkrede la 23-an de aprilo,
paro de ukrainaj esperantistoj, Kostjantin kaj Jana Demjanenko
vizitos Bruselon kaj partoprenos la semajnan kunvenon de EBG.

Kostjantin estas esperantisto depost multaj jaroj, kaj instruis Esperanton al multaj gelernantoj en lia naskiĝurbo, Berdjansk, apud Azova Maro.
Kostjantin doktoriĝis en la Universitato de Kaliningrado, pri konservado demaraj specoj kaj estas nuntempe subdirektoro de la nacia instituto prikonservado de fiŝoj, en la regiono de la rivero Don kaj de la Azova Maro. Precipe, li estas specialisto kaj okupiĝas pri la fiŝoj nomataj sturĝoj,kiuj produktas kaviaron.

Kostjantin unue vizitis Bruselo, por partopreni en diversaj kunvenoj en la Europaj Institucioj, reprezentante lia instituto kaj lia ŝtato.
Tiam li profitis por kontakti diversaj geesperantistoj en Belgio.

Jana, edzino de Kostjantin, estas librotenisto en mineja korporacio, en urbo Donetsk, kaj ne tiom kiom Kostjantin aktivas en Esperantujo.

Nun, ili vojaĝas en privata feria trairo en multaj landoj de Europo, kaj dumtempe konfidis ilian dujaran filon, Seman, al la zorgoj de geavoj.

Dum nia semajna kunveno de la 23-a de aprilo,
Kostjantin deziras iom prelegi pri la Esperanta movado en Ukrainio,
kaj respondi al la demandoj de la belgaj esperantistoj
kiuj volos aŭdi kaj renkonti lin.

Ĉiuj gesesperantistoj estas varme invitataj al nia kunveno de merkrede, la 23-a de aprilo.

Paulo

Programo APRILO.
Esperanto Brusela Grupo.

 

01:45 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (1) |  Facebook |

04/12/2007

Programo Novembro Decembro Januaro

 

Programo

de la venontaj semajnoj

 

Novembro 2007

21 Sentema kunveno.

28 Michael CWIK pri la Jokohama Kongreso (kun bildoj).

 

Decembro 2007

  5 Preparo por la Zamenhof-festo.

12 Preparo por la Zamenhof-festo.

15 Zamenhof-festo (vidu sube).

19 Bilanco de la jaro (ne nur el esperantista vidpunkto !).

 

Inter Kristnasko kaj Epifanio
okazos nek kunvenoj, nek kursoj.

Feliĉan novan jaron !

 

Januaro 2008

  9 Revid-kunveno.

16 Kion vi atendas de nia bulteno ?

23 Lingva vespero. Preparu viajn demandojn !

30 ????

 

Se vi trovas la programon de niaj kunvenoj iom senenhava,
vi ne nepre malpravas.

Prezentu do viajn proprajn ideojn !
Proponu prelegojn
(de vi mem aŭ de eksteruloj, kiujn vi povus venigi),
ludojn, kantojn, grup-vizitojn, ekskursojn eĉ.
Ne atendu ideojn nur de la (jam iom laca) estraro !

 

10:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Zamenhoffesto 2007

 

Zamenhof-festo !

Kiel ĉiujare, dank'al la sindona laboro de S-inoj Françoise PELLEGRIN k Nelly k Clara BRACKE, nia grupo festos la naskiĝtagon de nia Majstro per aranĝo sub la signo de la lando de la venonta Universala Kongreso, do nia najbara Nederlando,

Sabaton la 15an de decembro 2007,

de la 11h30 ĝis la 18h,

en la kultura centro DE ZEYP,

Zeypstrato 47, 1083 Ganshoren

(Bruselo - planon vidu).

Por elvoki Nederlandon,
ni ŝatus ke vi aldonu ion tiurilatan al viaj vestaĵoj
aŭ ke vi vestu vin per oranĝa koloro.

Dum la distra programo,
ni regalos vin interalie per skeĉoj kaj recitalo de nederlanda muziko.
Ni ankaŭ bonvenigos faman folkloran grupon el Nederlando: De Hakkespits.

La libro-servo de FEL tenos standon ĉe la festo.

Se vi posedas lotojn,
bonvolu kunporti ilin por la tombolo.

Aliĝprezo :

- nur distra programo (posttagmeze) :     5 €.

- aperitivo, lunĉo, distra programo : 15 €.

Pagenda ĝis la 7a de decembro

al la konto 000-0123048-52 de EBG.

GRAVE :
por plej bone organizi la feston,
ni nepre devas scii sufiĉe frue
kiu partoprenos la manĝon.
Enskribu vin tuj ĉe la organizantoj:
patrick.pellegrin 
ĈE skynet.be (tel 02/358.27.28).

Se vi venos aŭte, eblos parki ĉe Zeypstrato (v. planon)

Metroe veturu ĝis stacio Simonis,
kaj de tie pluiru per buso 87, kiu laŭiras av. van Overbeke; elbusiĝu je halto Nereus.

Ni atendas vin, multnombrajn kaj entuziasmajn!

 

08:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Programo EBG | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |