gif vide

Esperantista Brusela Grupo
Esperanto en (kaj ekster) Bruselo
Sciigoj pri Esperanto, ĉefe pri la Esperantista Brusela Grupo
gif vide
AKCEPTO de blogo MALSUPREN

gif vide

13-02-2009
Tio estas ligo al tiu blogo-parto
Bruselo    13-02-2009    07:30:05    Merci Dankon   Esper@nto en Bruselo
Europa Esperanto Unio
Europa Esperanto Unio en Bruselo

 

En aktuala, februaro 2009. 

Marc Demonty, membro de EBG, skribis :

  Internacia Konferenco en Bruselo

  de Eŭropa Esperanto Unio (EEU)

 

La 10-an de decembro 2008 okazis en Bruselo (domo de la Internaciaj Asocioj, Washington strato, 40) internacia konferenco de EEU pri « La defio de 2- kaj plurlingva edukado en la 21-a jarcento ».

La konferenco ricevis oficialan subtenon de Eŭropa Unio kaj celas subteni Eŭropnivelajn organizojn, kiuj aktivas sur la kampo de aktiva Eŭropa civitaneco.

La programon partoprenis, parte aŭ tute, ĉirkaŭ 40 personoj, inter kiuj pluraj eksterlandaj gastprofesoroj, kaj por EBG, 10-o da personoj, kiuj kontribuis diversmaniere al la sukceso de la tago.

A. Tsirimokos kaj aliaj prizorgis interpretadon ĉar la konferenco estis ne nur esperantlingva. La prelegoj estis krome en la angla, franca, germana kaj nederlanda lingvoj.

Komence salutis Sean O Riain, prezidanto de EEU, kiu cetere prezidis la tutan tagon, du membrinoj de la Eŭropa Parlamento, s-inoj Novak (Slovenio), kaj Handzlik (Pollando), kaj s-ro Fuhrmann, de la Eŭropa Komisiono.

Poste venis la prelegoj.
     Prof. D. Marsh de la universitato de Jyväskylä (Finnlando), parolis pri « dulingva edukado en la Scisocieto ».
     Marc Demonty prelegis pri « kelkaj aspektoj de instruado de fremdlingvoj en mezgradaj lernejoj de franclingva Belgio ».
     Sean O Riain priskribis « la dulingvan edukadon en Irlando ».
     Prof. W. Janssen de la universitato de Amsterdam prezentis Esperanton kiel science kontrolebla taŭga solvo por la interlingva problemo en Eŭropo.
     Prof-ino K. Tytgat parolis pri « dudekjaraj plurlingvaj Erasmus-interŝanĝoj en la Erasmus altlernejo de Bruselo ».

Agrabla tagmeza lunĉpaŭzo permesis al la partoprenantoj interbabili en pli loza etoso.

Posttagmeze S-ino A Tellier klarigis la Britan eksperimenton « Springboard to languages » aŭ kiel profiti maksimume de minimuma investo.
     Michael Cwik laŭtlegis tekston de Germana Ambasadoro apud NATO Ulrich Brandenburg, pri ties spertoj de esperanto kaj la germana kiel familiaj lingvoj. Krome M. Cwik parolis pri la lingva-orientiga programo, kaj diverseco en lingvo-instruado.
     Prof-ino K. Kovats argumentis pri la « Propedeŭtika valoro de Esperanto por Hungaraj infanoj ».
     Slovaka diplomato J. Reinvart rakontis siajn spertojn pri « du- kaj plurlingva edukado en propra familio ».
     Slovena pedagogo Z. Tisljar prelegis pri « Esperanto kiel konscia celo de du-kaj plurlingva edukado ».

Post bonvena paŭzo, K. Kovats ĉifoje parolis pri « Propraj spertoj de edukado de sia kvarlingva filo ».
     Fine F. Witdoeckt kiu estis jam enkondukinta la tagon per kantado de la Eŭropa himno, metis lerte kaj humure la demandon  « ĉu aĉeti kaj vendi en la angla ? ».

Estis do entute abunda kaj bunta programo, lingve kaj enhave. Laŭdinda iniciato, feliĉe ne nur por esperantistoj. Dankon al la organizintoj kaj partoprenintoj, kiuj dediĉis multe da tempo al preparlaboro. La definitiva rezolucio estos baldaŭ finpreta kaj konsultebla, same kiel supozeble la prelegoj mem. Sekvos informoj pri tio laŭpete.

 


Retejo de Eŭropa Esperanto Unio (Ankaŭ dekstre sur tiu ĉi paĝo)
http://www.europo.eu/.
Legu la novan numeron de Eŭropa Bulteno en PDF-formo ĉe
http://www.europo.eu/bulteno/1_EB-78-2009.pdf.

Legu pri la kongreso en Herzberg am Harz la Esperanto-urbo
28 majo - 3 junio 2009.
http://gek-eek.esperanto-urbo.de/page.php?pid=88998270.

 

AKCEPTO de blogo SUPREN, haut de page
Esperanto INFO

esperanto.net

TEL : 02 358 42 14
cglady@ arcadis.be
helene.falk@ skynet.be

Bruxelles/Brussel
Cours 1/start lessen
3 sept 2008.
Tel 02 358 27 28
patrick.pellegrin@s kynet.be

ikurso.net

lernu.net


Laste en arkivoj

Reagoj

Supersignoj?

Universalaj Kongresoj de Esperanto

 

Uk2009 Al retejo de LKK

UK 2008 Al retejo de UEA

UK 2007 Al retejo en Japanio


196621

Unikodo

ĉ     ĝ     ĥ
ĵ     ŝ     ŭ
Ĉ     Ĝ     Ĥ
Ĵ     Ŝ     Ŭ
    &# xxx ;
265,     285,     293,
309,     349,    365
264,     284,     292,
308,     348,     364


Kategorioj


EBG

 

Programo EBG

Al blogo EBG

Arkivoj 2003-2008

Al retejo EBG

Al akcepto de blogoj

 


AKTUALA

aktuala-PDF-140


Kalendaro

Programo EBG
steloVerda-01-puce kalendaro de
    Esperanto-aranĝoj
    en 2009 kaj poste



Ligoj

Al Vikipedio, la libera enciklopedio

Ret-gazeto Eventeo

Akademio de Esperanto

Al Eventoj, internacia kalendaro ktp

Al Libera Folio, sendependa movada bulteno

Al FEL, flandra Esperanta ligo

Europa Esperanto-Unio

UEA

Al Vinilkosmo Muziko


Vort-ligoj

Arkivoj

gif vide

gif vide

EBG Tio estas la blogo de la Esperantista Brusela Grupo.