15/12/2010

Zamenhofa Tago en Bruselo

Okaze de la Zamenhofa Tago (la 15an de decembro), grupanoj kunportis trinkaĵetojn, manĝetojn.
Trinkaĵetoj ? Ĉu vino estas trinkaĵeto ?
Manĝetoj ? Françoise kaj Diamanto preparis dolĉaĵojn...

0w13108-esperanto-bruselo.jpg

0w13109-esperanto-bruselo.jpg

0w13111-esperanto-bruselo.jpg

0w13114-esperanto-bruselo.jpg

Agrabla Zamenhofa tago

Francine

25/02/2009

EBG 25 februaro 2009

 

Pordo malfermita.
Mi salutas Françoise kaj lernantinon.
Mi fotas.

24524

Ĉu botelo ? Ĉu festo ?
Tute ne, ili respondas. Estas kutimo.
Ĉu serĉo ? Neniu respondo
sed Barbara invitas resti por trinki kune.
Bela foto.
Françoise demandas al Barbara :
« Kio estas tio ? »
Barbara bonege respondas : « tio estas korko ».
Ĉio estas okazo por paroli.
Françoise estas bona gvidantino.

24525

Aliaj esperantistoj pasas... haltas... trinkas.
Poste venis Georgia serĉante vortaron.
Tiel Georgia, nia prelegonto de la vespero,
komprenis kie estis la aŭskultontaro.
Ankaŭ Georgia trinkis kvankam ŝi dubis
ĉu estas bona ideo antaŭ paroli.

24526

Georgia prelegis pri Chopin.

24527

 

22:40 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

18/02/2009

Kunveno 18a de februaro

 

Barabara prelegis pri historiaj skizoj el Pollando.

24479

 

21:11 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

Vivo de Lidia Zamenhof

 

En aktuala, februaro kaj marto 2009. 

helene-2009 Hélène Falk-Bracke skribis pri la vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto.

 

En 1985 aperis libro «The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto».

Ne estas kutime ke libro pri la vivo de homo nomata Zamenhof devas esti tradukita al Esperanto! La aŭtorino Wendy HELLER estis usona bahaano; al tiu religio, kiu foje proklamas ke «La Bahaa movado estas la Esperanto de religioj», ankaŭ Lidia Zamenhof aliĝis fine de la 1920aj jaroj. Ŝiaj gepatroj, Ludoviko kaj Klara Zamenhof-Zilbernik, estis judaj liberpensuloj.

Lidia Zamenhof en Wikipedio Wendy HELLER estis de rusa kaj sud-germana deveno. Ŝi ne scipovis Esperanton, kiam ŝi komencis skribi libron pri Lidia Zamenhof. Ŝi lernis la lingvon verkante ŝian libron por deĉifri documentojn kaj kontakti esperantistojn. Ŝi mem spertis kiel la lernado de nia lingvo malfermis al ŝi multajn pordojn en diversaj eŭropaj landoj.

Finfine, en 2007, FEL aperigis tradukon de Bernhard Westerhoff. Mi konsilas legi ĝin por diversaj kialoj: La libro priskribas la tutan vivon kaj idearon de LL Zamenhof: precise, detale senteme. Ĝi ankaù priskribas la politikan kaj socian situacion, Ĝi enhavas multajn bildojn, tre bonan indekson, nomas siajn fontojn.

Ĝi povas anstataŭi multajn librojn pri la estiĝo de la lingvo.
Ĝi donas la tekstojn de ĉefaj kantoj :
La espero (En la mondo venis nova sento...) ;
La preĝo sub la verda standardo ( Al vi, ho potenca, senkorpa mistero...)
sed ne citas la sesan strofon, malpermesitan en la unua Universala Kongreso (Boulogne-sur-mer, 1905), kiu tekstas jene :

L.L. Zamenhof en Wikipedio    Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj
   Antaŭen kun pacaj armiloj
   Kristanoj, Hebreoj aŭ Mahometanoj
   Ni ĉiuj de Di' estas filoj
   Ni ĉiam memoru pri bon' de l'homaro
   Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
   Al frata la celo, ni iru obstine
   Antaŭen, senfine.

Eĉ, la vortojn de la pra-esperanta lingvo « Lingwe Uniwersala », kantitajn de la samklasanoj de L. L. Zamenhof je la fino de la lasta gimnazia klaso, vi trovos en la libro.

Vi ankaŭ trovos resumon de ĉiuj kongresoj okazintaj antaŭ 1939.
Vi scios kial Adam kaj Zofia Zamenhof studis medicinon en Svislando kaj ne en Rusio, kie la kvoto de judaj studentoj estis tre limigita.
Ankaŭ pri la unuaj prezidentoj de libera Pollando post 1918 vi ricevos informojn.
Eble vi pli bone komprenos la sencon de la Interna Ideo.

Vi scios pli pri la gefratoj de Lidia : ambaŭ kuracistoj, ili perfekte parolis Esperanton sed dediĉis sian vivon nur al medicino. Adamo, oftalmologo kiel ilia patro, helpis lin ekde 1914, kiam lia sanstato ne plu permesis labori tuttage. Ili ĉeestis ĉiujn kongresojn ĝis sia morto dum la lasta milito. Sed la sola kiu havis Esperanton kiel celon de sia vivo estis Lidia.

Ludoviko Lazaro Zamenhof mortas je la 15-a de Aprilo 1917. Depost 1914, lia sanstato estas malbona. Por li, kiu de ĉiam kontraŭbatalis naciismon kaj estis pac-batalanto, la milito estis tro forta bato. Je lia entombiĝo, multegaj homoj akompanas lin al la juda tombejo. Sed estas milito, la limoj estas fermitaj, eksterlandaj esperantistoj ne povas partopreni. La funebran procesion sekvas ĉefe malriĉaj varsoviaj judoj, kiuj scias nur ke la forpasinto estis ilia bona okulkuracisto, kiu kuracis ilin kontraŭ kelkaj kopekoj, eĉ kontraŭ nenio. Inter la funebrantoj distingiĝas unu germana oficiro, Majoro Neubarth, la komandanto de la haveno, kaj unu alia germana esperantisto.

Post la milito, sendependa Polio restariĝas. Dum unu jarcento, la lando de la Poloj estis dispartigita inter Rusio, Aŭstrio kaj Germanio. Sed post la milito multaj politikaj kaj sociaj tumultoj disdividas la polojn. La unua prezidento demokrate elektita estas murdita du tagojn post lia enoficiĝo en 1922, ĉar li estis elektita helpe de la Bloko de Naciaj Minoritatoj, kiun gvidis judo. En kelkaj preĝejoj okazas dankmesoj pro tio ke la « prezidento de la judoj » estis mortigita. Estiĝas registaro de dekstruloj.

Nun, la esperantistoj esperas multe de la Ligo de Nacioj - sed pro franca naciisma premado, LDN faligas la aferon. Kiel iam diris Z. « La Nacioj atentos pri la afero kiam la movado mem estos sukcesinta » Esperantista celo : « Ĉiu infano sciu almenaŭ du lingvojn : la denaskan kaj Esperanton ». Plie, malkonsento pri la demando de neŭtralismo dispartigas la esperantan movadon inter neŭtrala movado UEA kaj SAT, kies celo estas per Esperanto estigi socialisman, demokratan socion.

Rezulte de ege sukcesaj kursoj en diversaj landoj, Esperanto disvastiĝas ĉefe en socialismaj rondoj. Poloj konsideras ĝin kiel judan aferon, kaj en okcidenta Eŭropo, la ĝenerala opinio estas ke Esperanto havas danĝeran revolucian tendencon.

La unua postmilita kongreso kiun la tri gefiloj de Zamenhof partoprenas estas la Ĝeneva en 1925. Lidia konatiĝas tie kun Marta ROOT, sendependa usona ĵurnalistino, 53 jaraĝa, bahaanino kiu vojaĝas tra la mondo por disvastigi la bahaan kredon, kies celo estas « unu sola religio por la tuta homaro, elĉerpado de la fanatismoj, adopto de Esperanto kiel komuna helplingvo ». Tiu religio estiĝis en Persio (Irano) meze de la 19-a jarcento (Baha-ullah). Ĝia filozofio tre similas la homaranismon. Lidia multe simpatias kun Marta Root, sed tiutempe religio tute ne interesas ŝin. Ŝi kreskis en hejmo en kiu nenia religio estis praktikata. Pri si mem, ŝi asertas ke ŝi estas ateisto. Finfine, en 1929, ŝi iĝos bahaa kredanto kaj parolos en ĉiu kongreso pri Esperanto kaj pri Bahaismo, kio ne plaĉos al ĉiuj esperantistoj.

 

Rimarko de Hélène Falk-Bracke :
En Esperanto,oni skribas LIDJA sed la titolo de la libro estas LIDIA -kion mi devis respekti.

 

01:01 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : ebg-membroj skribis |  Facebook |

15/02/2009

Internacia Festivalo en Düsseldorf

 

En aktuala, februaro 2009. 

Jubilea 25a IF - Internacia Festivalo de Duseldorfo

de la 27a de Decembro 2008 ĝis la 4a de Januaro 2009

 

Skribis       Nelly (Musklaku)     kaj       Barbara (Musklaku).

Nelly kaj Barbara en retejo de IF, musklaku.


Nelly Bracke, membro de  EBG, skribis :

 

Okazis en Düsseldorf (27-12-2008 ĝis 01-04-01-2009).

Mi estis ege kontenta pri la sperto kvankam mi timis iomete iri sola. Finfine en IF neniu estas sola se ne volonte serĉas la solecon. Ekde la alveno la etoso estas tute simple amika. Mi konatiĝis kun mia samĉambrino, kiu rapide iĝis mia amikino. En la hotelo, kiu estas tute nova kaj moderna junulargastejo ni havis tre komfortan dulitĉambron.

La "kapo kaj cerbo" de tiu organizo estas Hans-Dieter Platz; sian nomon li ŝanĝis per HDP - "Hodopo" (preciziginte ke tio estu sen "Sinjoro").

La aktivecoj estis tre variaj; ĉiam oni povis elekti -ofte oni hezitis- inter 4 eblecoj, ĉiam interesaj kelkfoje gajaj, kiel la "prelegoj"de la Magiisto/pupteatristo Triksini, kiu tuj ludigis nin tiel, ke ni estis sufiĉe kompetentaj por ludi ni mem per memfaritaj pupoj dum la adiaŭa vespero, la lastan tagon.

Dum la silvestra-vespero, ni estis invititaj al belega bufedo. La plej multaj inter ni sin vestis ege feste kaj poste komenciĝis la muziko sur kiu eĉ tiuj, kiuj ne estis tre spertaj dancistoj, povis kundanci en gajaj rondoj.

Do, post la abunda kisado de la nokto novjara, kelkaj iris observi la stelojn per teleskopo; kelkaj iris ankaŭ eksteren sed por admiri la piroteknikaĵojn.

Mi ankoraŭ ne parolis pri la ekskurso al Aachen, al la 3landa ŝtono, al vilaĝo Kelmis, kie oni provis, kiam ĝi ankoraŭ estis sendependa, instali la unuan sendependan esperanto-ŝtateton. Ne funkciis, ĉar en tiu vilaĝo estis pluraj zinkminejoj, do tiel valoraj ke ĝi estis rapide aneksita.

In Aachen ni vizitis bakejon de la famaj "Aachener Printen", tiuj bongustaj spitaj kukoj kiujn ni povis gustumi laŭvole. Post tiu vizito, oni rekonis nian grupon per la ruĝaj sakoj de la "Bäckerei Klein". Ni ankaŭ vizitis la urbon, kun inter alie, la belegan katedralon.

Ni tagmanĝis en Moresnet en restoracio "Select", en kiu okazis la kunvenoj de la "esperanta ŝtato". La instruisto Mathieu Schrymecker, kiu ankaŭ estas fervora esperantisto, klarigis per grandaj mapoj la historion. Li ankaŭ preparis ekspozicion kun multaj malnovaj fotoj. Li vere estis fiera.

Ni ankaŭ vizitis la malnovan urbon Düsseldorf laŭ la majesta riverego "Rejno".

Ni multe promenis ĉar la vetero estis, kvankam malvarma, tre bela. Ni vere bonŝancis. Entute ni multe ridis, interkonatiĝis, kantis (tre ofte en la tiea drinkejo "Knajpe", kie kelkaj inter ni ludis aŭ gitaron aŭ akordeonon. Mi povus ankoraŭ daŭrigi la raportadon sed mi pensas ke tio sufiĉas por allogi vin por akompani min venontjare. Tiam ĝi okazos en Nördlingen, belega urbeto tute ĉirkaŭita de remparoj (kiel la tre turista Rothenburg) De tie la ekskurso iros al Nürnberg.

Mi pensas ke la etoso estos ankoraŭ pli bone tie. Almenaŭ HDP certas !

Do, ĝis venonta novjaro en IF Nördlingen !

Paùlo kaj aliaj fotis. Jen kelkaj belgujanoj.

2008-12-31-Belgujanoj

2008-12-31-Belgujanoj-aliaj

 


Barbara Poterucha, Dumviva membro de EBG, skribis.

 

Ne ofte oni povas renkonti, en la sama aranĝo, tiel multe da eminentaj literaturistoj kaj eldonisoj, inter aliaj : Anna Lowenstein, Armela kaj Ĵak Le Puil, Christiane Oetter, Tacuo Huĝimoto, Mikaelo Bronŝtejn, Paul Peeraerts.

Dum aŭtoraj horoj Anna Lowenstein, aŭtorino de la furora romano "La ŝtona urbo", prezentis sian novan romanon "Morto de artisto", en la tempo de la Romia imperiestro Nerono (54 - 68 p.K.).

Christiane Oetter prezentis la vivon kaj verkojn de la poetino Rose Auslander (1901 - 1988).

Mikaelo Bronŝtejn prezentis kvar tradukitajn librojn, aperintajn dum 2008, kaj ankaŭ prezentis verkitan de li romanon "Dek tagoj de kapitano Postnikov", kiu havos teatran premieron en Bjalistoko.

Karin Arakelyan el Armenio prezentis kelkajn tradukaĵojn kaj originalajn verkojn, ankaŭ proprajn.

Josef Ŝemer el Israelo esperantigis pli ol tricenton da judaj ŝercoj de Orienta Eŭropo, kiuj respegulas la vivon de popolo, vivanta en diasporo. Li baldaŭ eldonigos ĝin libroforme. Kun fajna humuro li rakontis kaj ridigis partoprenantojn.

Tacuo Huĝimoto el Japanio, prezentis, probable, plej malnovan romanon en la mondo, okaze de la 1000-jara jubileo "Rakontaro Genĝi" kaj verkiston Dazaj - Osam - tre populara.

Claude Nourmont (Luksemburgio) gvidis "Frandu Piron" pri la vivo, verkoj, prelegoj kaj konsiloj de belgo-sviso Claude Piron, forpasinta antaŭ unu jaro.

Pri literaturo okazis podia diskuto kaj interesa kvizo kun partopreno de publiko. Tradukado, ĉu arto aŭ tekniko ? Ĵak kaj Armela Le Puil el Francio pritraktis tiun temon.

Krome, okazis abundaj prelegoj kaj kontribuoj.

Prezentado de diversaj vojaĝoj : Armenio, Japanio, Nepalo, Rusio, Venezuelo, Vietnamio, ofte kun gustumado de ties specjalaĵojn.

Amri Wandel, profesoro pri astrofiziko, prelegis pri kosmo kaj praktike montris, kiel uzi teleskopon. Ni admiris stelojn !

Eugen Macko prelegis pri "Evoluo de naciaj ideologioj ĉe mezeŭropaj popoloj", temo interesa kaj aktuala.

Renato Corsetti prezentis: "Lingvistikaj observoj pri kelkaj trajtoj de Esperanto".

 

Dum unu semajno okazis 66 programerojn, tre variaj, klerigaj, multaspektaj, altnivelaj en neimitebla amika etoso.

Ĉiu vespero estis koncerto kaj poste oni povis aŭskulti dum tuta nokto en drinkejo nomita "Knajpo" lirikajn kaj kortuŝajn rusajn kantojn kun gitara akompano.

Ĉiuj povis elekti laŭ bezono kaj plaĉo : korpa ekzercado, dancado, Yogo, Tai Ĉi Ĉuan, spirita ekzercado, diservo kun Triksini, Mantro, muziko, kantado. Ne mankis kuracistajn konsilojn pri la sano.

 

Oni ne povas preterpasi ĉeeston de Belgoj kaj Belgujanoj. Ĉeestis 19 Belgoj aŭ loĝantaj en Belgio. Ni Belgoj estis aktivaj en diversaj programeroj. Nelly Bracke prezentis sian talenton en pupteatraĵo kun Triksini. Spontane kreita, internacia koruso en kiu kantis niaj samlandanoj. Kun granda surprizo, aperis sur scenejo danc-grupo, interalie estis Belgoj, kiuj prezentis modernajn dancojn. Admirinda ! Al legemulojn Flandra Esperanta Ligo ofertis plej novajn eldonaĵojn.

Apartan mencion meritas la ĉi-jara tuttaga ekskurso al trilanda angulo Aachen, Kelmis, Maastricht. Aachen estas urbo 2000 jaraĝa. Monto de iom pli ol 300 metroj kun la limŝtono inter Belgio, Germanio kaj Nederlando, troviĝas apud Kelmis, La Calamine, Moresnet. Elirante de du busoj antaŭ la restoracio nomata "Select", profesia ĵurnalisto filmis partoprenantojn. Antaŭ la enirejo flirtis Esperanta flago kaj salutis nin samideanoj Mathieu Schrymecker kaj Marcel Delforge. Ni eniris historian lokon, kie okazis la fondiĝo de Esperanto-Ŝtato "AMIKEJO" en aŭgusto 1908. Ĵurnalisto daŭre filmis kiam Mathieu Schrymecker, loka Esperantisto, rakontis atentokaptan historiajn eventojn de neŭtrala ŝtato "Moresnet". En aparta salono estis preparita ekspozicio kun historiaj dokumentoj. Li ankaŭ eldonis poŝtkarton kun poŝtmarko. Preskaŭ ĉiuj aĉetis, kiel memoraĵo de 100-jara unika evento. Dankon al okaza ĉicerono Mathieu Schtymecker kaj ĉiceronino Trude Sinno. Krome, ni estis dorlotitaj per bongusta kaj abunda manĝaĵo. Mankis Oran Libron por enskribi impresojn de kontentaj IF-anoj, diversnaciaj Esperantistoj.

Ni revenis poste al IF-o por balpreparoj, lastaprovo de eleganta Polonezo - danco, kiu malfermis Silvestran - balon.

Nur unufoje HDP, Hans-Dieter Platz, ĉefa organizanto de IF-o demandis strikte respekti bufedan ordon por eviti kaoson : 1- fotoebleco; 2- sidiĝo; 3- salutvortoj; 4- manĝo. Laŭ tiu regulo ĉio glate iras. Silvestra bufedo estis atendata kun malpacienco. Novjaraj bondeziroj komenciĝis jam de fora oriento kaj horo post horo, ni atingis noktmezon por saluti Novan Jaron 2009 en Düsseldorf. Kun ŝampano, vodko, vino. Kisante, ĉirkaŭbrakumante unuj la aliajn, bondezirante, ĉiuj amuziĝis. Verva dancado daŭris ĝis la 6-a horo.

2008-12-31-Belgujanoj-bis

2008-12-31-Belgoj-Familioj-

 

09:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |