10/03/2009

Akademio de Esperanto.

 

En aktuala, marto 2009. 

akademia-de-esperanto-09021 http://akademio-de-esperanto.org/

Akademio de Esperanto

Skribis Geraldo Mattos Gomes dos Santos,
eksa prezidanto de la Akademio de Esperanto (ĝis 2007)
.

 

La Universalaj Kongresoj [UK]
kaj la Akademio de Esperanto [AdE]
estas la du solaj institucioj,
kiuj rekte devenas de publikaj proponoj de Zamenhof (1859-1917) mem en la 1-a Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-sur-Maro inter la 5-a kaj la 13-a de Aŭgusto 1905.

Efektive, estis tie aprobita unue la kreo de Komitato simple Lingva, kiun prezidis Zamenhof, sed poste el propono de li mem tiu Lingva Komitato pli nombriĝis por inkluzivi konatajn redaktorojn de Esperantaj gazetoj, prezidantojn de verdaj societoj kaj gravajn esperantistojn: pli ol cent membroj en sia unua konsisto! Li rezignis la prezidantecon, kiun alprenis Emile Boirac, filozofo kaj rektoro de la Universitato de Diĵono.

boirac-vikipedio-090220 theophile-cart-vikipedio-09

La krizo de Ido, kiu ekvulkanis en Februaro 1908, komprenigis al la prezidanto de la Lingva Komitato la neeblecon rapide labori kun tiom da membroj disiĝintaj tra la mondo. Sekve de tio, li proponis la kreon de supera komitato, Akademio kun ne pli ol 18 membroj, kaj baloto aprobis lian ideon.

La Lingvan Komitaton kaj ĝian Akademion prezidis
inter 1905 kaj 1917 profesoro Emile Boirac (1851-1917).
Sekvis tri jaroj da interrompo pro la Unua Mondmilito.
Inter 1920 kaj 1931 prezidis profesoro Théophile Cart (1855-1931),
inter 1931 kaj 1933 aktuario John Mabon Warden (1856-1933),
inter 1933 kaj 1937 inĝeniero Maurice de Lisle (1859-1943),
inter 1937 kaj 1963 inĝeniero Johannes R. C. Isbrücker (1889-1967),
kiu dissendis en Julio 1939 la 19-an Cirkuleron sen ia respondo.

La tri unuajn prezidantojn eksigis la morto: pli bone mi ne kandidatiĝu por esti la kvara!

 

Tiu nia unua periodo respondis laŭ mi pri tri ĉefaj laboroj:

  1. Ses Oficialaj Aldonoj al la Universala Vortaro aperintaj inter 1909 kaj 1935.
  2. Korektoj de eraraj tradukoj en la Universala Vortaro de la Fundamento de Esperanto inter 1906 kaj 1923.
  3. Rifuzo oficialigi la internacian -io por landnomoj en 1922.

 

La agado de la Akademio restis interrompita per la Dua Mondmilito dum pli ol ses jaroj.

 

La dua periodo komenciĝas en Marto 1946 per la postmilita 20-a Cirkulero, subskribita de Isbrücker, kun respondoj de 48 el la 102 membroj de la Lingva Komitato.

La precipa ago de tiu nova periodo estis la profunda reformo de la Institucio per la malaperigo de la Lingva Komitato kaj la restigo de la sola Akademio: la proponoj, inter ili la nova Statuto, estis aprobitaj en 20-07-1948.

Du aparte gravaj decidoj en lia mandato:

  1. Oficialigo de la neinternacia -enda en Julio 1953, unu el la maloftaj malvenkoj de Gaston Waringhien, kiu voĉdonis kontraŭ ĝia aprobo.
  2. La Sepa Oficiala Aldono al la Universala Vortaro, preparita de Gaston Waringhien en Junio 1955 kaj aprobe voĉdonita en Julio 1958.

 

waringhien-vikipedio-090220 En 1963 Gaston Waringhien fariĝis prezidanto, kaj tiun postenon li forlasis nur en 1979.

La plej konata strebado de lia prezidanteco estis la reformo de la Statuto de 1948, aprobita en Julio 1964, kiu validis ĝis la nova reformo en la mandato de André Albault.

Kun la Statuto farita kaj aprobita, li lancis sin al malfacila batalo, kiu dividis nian rondon en du grupoj de atistoj kaj itistoj: la senco kaj la uzo de niaj participoj. Maldolĉan malvenkon li suferis en Novembro 1966, kiam lia propono estis malaprobita per unu sola mankanta voĉo. La sekvantan jaron li havis facilan venkon en Novembro 1967, kvankam per diskutinda driblo kaj manovro: aprobo de kvar frazoj, en kiuj aperis la kontestataj participoj. Bedaŭrinde, lia venko restis sole sur la papero, ĉar ĝis nun multas kaj tumultas la eraroj kontraŭ la vera senco de tiuj delikataj vortoj: el abundo venas vundo...

Estis aliaj gravaj taskoj portitaj de li al plena sukceso:

  1. Oka oficiala aldono al la Universala Vortaro.
  2. Baza Radikaro Oficiala.
  3. Rekomendoj de la Akademio: Pri la refleksivo kaj pri la vorto "po".

 

Post la kvin mandatoj de Gaston Waringhien (1901-1991)
sekvis William Auld (1923-2006.09.11),
kiu prezidis la Akademion inter 1979 kaj 1983.

Al li ni ŝuldas gravan defendon de niaj supersignitaj literoj. Lin la verda Deino tenu en sia sino!

 

André Albault (1930) komencis sian tempon en 1983 kaj ĝin okupis precipe per intensa laborado super landnomoj, kiuj ĝis nun levas disputojn. Pro la manko de jura personeco, per kiu li provis sen sukceso doti la Akademion, li starigis leĝan internacian asocion nomatan La Amikoj de Esperanto (24-05-1987), kiu helpis nian plej antikvan Institucion kaj eldonis samnoman bultenon por disvastigo de la akademiaj laboroj per siaj tridek numeroj inter 1987 kaj 1995. Multo de la elspezoj de nia Akademio estis tiam kovrataj de tiuj amikoj. Grava estis lia redaktigo de la tria reformo de la Statuto de la Akademio de Esperanto en 1988, ĝis nun valida.

 

En 1998 ekprezidis la Akademion Geraldo Mattos (1931), la unua neeŭropano en tia posteno.

En lia mandato estis kreita la Konsultejo de la Akademio de Esperanto, tiam komisiono kaj nun sekcio, kaj estis voĉdonita la 9-a Oficiala aldono al la Universala Vortaro, laboro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro sub la direktoreco de Bertilo Wennergren, krom decido de la Sekcio pri Prononco sub la direktoreco de Probal Dasgupta por klarigo pri niaj supersignoj sur la ekrano de komputilo.

john-wells-vikipedio-090220  

En 2007 elektiĝis nuna prezidanto, John Wells.

 

 

Legu pri Akademia Vortaro kaj baza listo kun tradukoj en kelkaj lingvoj.

En Vikipedio :    Akademio -
- Boirac - Cart - Warden - Isbrücker - Waringhien - Auld - Albault - Mattos - Wells -

 

08:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Historio de Esperanto | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

08/03/2009

La 16 reguloj de la Fundamento

 

En aktuala, marto 2009. 

La Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto,
unuafoje eldonita en 1903 fare de L. L. Zamenhof,
estis frua kolektaĵo de pli ol cent modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.
En la Krestomatio aperas Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Jen la temoj de la 16 reguloj de la Fundamento:

 

  1. Artikolo difinita "la" egalas laŭ sekso, kazo kaj nombro. Artikolo nedifinita ne ekzistas.
  2. Nomojsubstantivoj finiĝas per "o".
    Pluralo aŭ multe nombro aldonas "j".
    Rekta komplemento havas akuzativan finiĝon (=finaĵon) "n".
    Ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj
    (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
  3. Adjektivoj finiĝas per "a" kaj akordiĝas al la nomoj, kvante kaj akuzative.
    La komparativo estas farata per la vorto pli,
    la superlativo per plej;
    ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion ol.
  4. Numeraloj kardinalaj estas nevariaj, ne deklinaciataj.
    Numeraloj fundamentaj estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil.
    La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj.
    Por numeraloj ordaj aŭ ordinalaj oni aldonas la finiĝon (=finaĵon) de la adjektivo.
    Per aldono de "a" aŭ "o" aŭ "e" fariĝas numeraloj adjektivaj aŭ  substantivaj aŭ adverbaj.
    Per aldono de sufikso "obl" fariĝas multobloj (duoblo, trioblo, ktp).
    Aldonante la sufikso "op" fariĝas kolektivoj (duopo).
    Per aldono de sufikso "on" fariĝas frakcioj (duono).
    Per uzo de la prepozicio "po" fariĝas distributivoj (po du).
    Do obl estigas multoblojn (duoblo); on estigas frakciojn (duono); op estigas kolektivojn (duopo); kaj la prepozicio po estigas distributivojn (po du).
  5. Pronomoj personaj : mi, civi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si (refleksivo), ni, vi, ili, oni.
    La pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la finiĝo adjektiva.
    La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
  6. Verboj estas ĉiam regulaj, ne ŝanĝiĝas finiĝo laŭ persono aŭ nombro.
    La finiĝo varias nur laŭ modo kaj tempo.
    Modo infinitiva finiĝas per "i", modo imperativa per "u", modo kondiĉa per "us", modo indikativa havas tempojn estintan, estantan, estontan finiĝantajn per "is, "as, "os".
    Participoj aktivaj finiĝas per "inta", "anta", "onta".
    Participoj pasivaj finiĝas per "ita", "ata", "ota".
    Ekzistas nur unu helpa verbo "esti" (ekzemplo: mi estas faranta).
    La prepozicio ĉe la pasivo estas de.
  7. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj. (Pli rapide ol; plej rapide el).
  8. Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon (ne akuzativon). Se ili estas sekvataj de akuzativo, tio okazas ne pro la prepozicio mem, sed pro alia kaŭzo.
  9. Skribado estas laŭsona. Vortoj estu prononcataj laŭ skribo. Ne ekzistas nelegataj literoj.
  10. La vort-akcento falas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
    Ekzemple: labori ; familio.
  11. Vortoj formataj per kunigo de du aŭ pli vortoj havas la bazan radikon en la fino (la ĉefa vorto staras en la fino).
    Ekzemple: Birdokanto estas kanto de birdo; Kantobirdo estas birdo kiu kantas.
    La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  12. Neo aŭ neigo duobla ne uzeblas. Por signifi ke mi ne fumas, oni diru "mi neniam fumas" sed oni ne diru "mi neniam ne fumas".
  13. Oni uzu la finiĝon de la akuzativo -n por indiki la direkto kun movo.
    Ekzemple: Kien vi iras? Iri antaŭen. Iri supren.
    La kato saltas sur la tablon (el la planko). Se la kato saltus sur la tablo, li jam daŭre estus sur la tablo, ne saltus el la planko!
  14. Ĉiu prepozicioj havas nur unu difinitan kaj konstantan signifon, krom la prepozicio je kies signifo estas nedifinita.
    Ekzemple: Mi parolas pri vi. Kredi je io. Je kioma horo?
    Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
  15. La vortoj internaciaj esperantiĝas tra ortografa adapto. Ekzemple: teatro, radaro. Tamen ĉe diversaj vortoj el unu nacilingva radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
  16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. (Venas l'  temp' ).

Zamenhof-a alfabeto kun 28 literoj.

A a     B b     C c     Ĉ ĉ     D d     E e     F f

G g     Ĝ ĝ     H h     Ĥ ĥ     I i       J j      Ĵ ĵ

K k     L l     M m    N n     Oo     P p     R r

S s      Ŝ ŝ      T t      U u     Ŭ ŭ    V v    Z z

Rimarko:
Presejoj, kiuj ne posedas la literojn
   ĉ,     ĝ,       ĥ,      ĵ,     ŝ,     ŭ, povas anstataŭ ili uzi
  ch,   gh,    hh,     jh,    sh,    u (senŝanĝe).

 

La tabelo de la 45 korelativoj.

Tabelo
 

 

nede-

demanda

mon-

kolekta

nea

de la 45
 

 fina

rilata

tra 

disdona

 

korelativoj
 

i-

ki

ti

ĉi

neni

-u

ula

iu

kiu

tiu

ĉiu

neniu

-o

aĵa

io

kio

tio

ĉio

nenio

-a

kvalita

ia

kia

tia

ĉia

nenia

-es

poseda

ies

kies

ties

ĉies

nenies

-e

loka

ie

kie

tie

ĉie

nenie

-am

tempa

iam

kiam

tiam

ĉiam

neniam

-el

maniera

iel

kiel

tiel

ĉiel

neniel

-al

kaŭza

ial

kial

tial

ĉial

nenial

-om

kvanta

iom

kiom

tiom

ĉiom

neniom

 

Vidu en Vikipedio: - 1 - 2 -

 

00:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : gramatiko |  Facebook |

06/03/2009

Poemo de Mikaelo Bronŝtejn

 

En aktuala, marto 2009. 

Cerbo estas nur senpensa farĉo

mikaelo-bronshtejn-090218

Cerbo estas nur senpensa farĉo.
Oksikodoj kreskas en la marĉo.
L'marĉo kuŝas ie en la foro.
Oksikokoj mankas - kapdoloro.
           Grizaj gruoj gurdas en malgajo.
           Boataro frapas kontraŭ kajo.
           Vento vunde foliaron levas;
           Pro l' ŝvelanta farĉ' kranio krevas.
Daŭras ia morna malmateno.
En fridujo - vintro kaj malpleno.
Mankas eĉ guteto da biero.
           Jam la kvina. Kokoj kokerikas.
           Cerbofarĉo malfunkcias, strikas.
           Kion, tamen, trinkis mi hieraŭ?

Miŝa Bronŝtejn, Tiĥvin, S.Petroburgo, Rusio.

 

16:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : poemoj |  Facebook |

05/03/2009

Vortenigmoj

 

En aktuala, marto 2009. 

Vortenigmoj

Tra definoj vi malkovru la vortojn kun tri sinsekvaj literoj:

 

"ZIN"

 1. Kriisto islama. (ekzemplo: mueZINo)

 2. Ilustrita revuo.

 3. Brile malhelruĝa

 4. Io kio jam okazis.

 5. Filino de geonkloj.

 6. Maŝinoj trinkas ĝin.

 7. Elemento kaj metalo.

 8. Al si prenas ŝi vivkunulon.

 9. Uzata por spici manĝaĵojn.

10. Aŭtomobilo ne por simplaj homoj.

11. En ĝi oni fabrikas metalproduktaĵojn.

12. Tie oni gajnas aŭ malgajnas aro da mono.

 

"KAT"

 1. Juristo. (ekzemplo: advoKATo)

 2. Grava preĝejo

 3. Hejma besteto.

 4. Subtera kaŝejo.

 5. Nun skribata libro.

 6. Nazelfluo.

 7. Speco de velŝipo.

 8. Malbona naturfortega okazintaĵo.

 9. La tuto de varoj vendataj kaj aĉetataj.

10. Unu el la plej altaj ĉefurboj en la mondo.

11. Tabelo de objektoj kiuj aperas en iu ordo.

12. Nomo de: nukso, spico, vino, vinberoj.

13. Ĥimero de muso kaj kato.

14. Klaso de similaj eroj.

15. Iaspeca kristano.

16. Plirapidigi kemian reakcion per iu substanco, kiu ne partoprenas en ĝi.

 

"KOR"

 1. Besto zodiaka (ekzemplo: sKORpiono).

 2. Iu sankta libro. 

 3. Forigi eraron.

 4. Kalka skeleto.

 5. Unu de la sportoj.

 6. Fluigas la sangon.

 7. Pulso aŭ palpitacio.

 8. Komponas baletojn.

 9. En ĝi troviĝas la koro.

10. Obstina malpardonemo.

11. Troviĝas ekster la hejmo.

12. Per ili oni prenas la bovon.

13. Prepozicio signifeblas "iom pli".

14. Kvanto de poentoj de ĉiu konkursanto.

15. Plej supera atingo el ĉiuj konkursantoj.

16. Foje oni akuzas fiajn politikistojn pri tio.

 

Solvoj:

 "ZIN":
1. mueZINo;    2. magaZINo;    3. karmeZINa;    4. okaZINtaĵo;    5. kuZINo;    6. benZINo;    7. ZINko;    8. edZINiĝas;    9. ZINgibro;    10. limoZINo;    11. uZINo;    12. kaZINo.

 "KAT":
1. advoKATo;    2. KATedralo;    3. KATo;    4. KATakombo;    5. verKATa;    6. KATaro;    7. KATamarano;    8. KATastrofo;    9. merKATo;    10. KATmanduo;    11. KATalogo;    12. musKATo;    13. musKATo;    14.  KATegorio;    15. KAToliko;    16. KATalizi.

 "KOR":
1. sKORpiono;    2. KORano;    3. KORekto;    4. KORalo;    5. KORbpilko;    6. KORo;    7. KORbato;    8. KOReografo;    9. KORpo;    10. ranKORo;    11. KORto;    12. KORnoj;    13. anKORaŭ;    14. sKORo;    15. reKORdo;    16. KORupto.

 

07:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : ludoj pri la lingvo |  Facebook |

03/03/2009

Falsaj amikoj

 

En aktuala, marto 2009. 

Falsaj   amikoj

Temas pri klarigo de ofta misuzo de certaj vortoj kun pruntprenita signifo de aliaj vortoj.

 

1 - adolto ≠ adulto
     La filmo estas permesata nur al adoltoj ĉar ĝi temas pri adulto fare de la edzo.

2 - aeroporto ≠ flughaveno
    
En la flughaveno oni ne portas aero.

3 - atrakcio ≠ allogo
     Tiu ĉi spektaklo ne estas tre alloga, sed tamen ĝia lasta parto estas vera atrakcio.

4 - aŭdienco ≠ aŭskultantaro
     Preleganto rakontis al aŭskultantoj ke li havas aŭdiencon ĉe la ministro.

5 - demandi ≠ peti
    
Mi petis ŝin demandi kie estas necesejo. (Petu agon aŭ aferon, demandu sciigon.).

6 - ekskuzi = pardonpeti ≠ pardoni
     Mi ekskuzis mian malbonan agon kaj li pardonis al mi.

7 - estimi ≠ taksi
     Estimu la taksiiston. Li estas tre estimata persono. Ĉu vi povas taksi lian aĝon?

8 - fantasta ≠ fantazia
     En fantastaj fabeloj aŭ sciencfiksioj, oni legas pri fantaziaj bestoj aŭ homoj.

9 - fronto ≠ frunto
     La soldato iris al la fronto kaj vundiĝis ĉe la frunto.

10 - guverno ≠ gubernio ≠ registaro
    
Membroj de registaro en iu gubernio, tenis guvernistojn, kiuj                guvernis (=edukis kaj instruis) siajn infanojn.

11 - ignoranto malklerulo
    
La direktoro ne volas scii pri la krizo kaj intence ne atentas ĝin (li estas ignoranto), sed tio ne signifas ke li estas malklerulo sensciulo.

12 - kampo tendaro
     La soldato loĝas en la tendaro, apud la kampo.

13 - kapitalo ĉefurbo
    
La firmao havas oficejon en la ĉefurbo, kaj deziras pligrandigi sian kapitalon.

14 - kapitalo ≠ majusklo
     La firmao havas nomon kiu skribiĵas per majuskloj, kaj oficejon en ĉefurbo.

15 - kontroli ≠ regi
     Li malfacile regas la situacion, sed li sukcesas kontroli ĉu lia edzino estas hejme.

16 - korespondi ≠ respondi
     Mi korespondas kun belga belegulino sed ŝia konduto ne respondas, aŭ ne ekvivalentas, al mia konduto.

17 - krii ≠ plori
    
"Ne ploru, Argentino", kriis la homamaso.

18 - kurioza ≠ scivola
    
Mi volas rakonti al vi ion kuriozan (kuriozaĵon). Ĉu vi estas scivola aŭdi ĝin?

19 - kurso ≠ kurzo
    
En la kurso ni lernis pri la kurzo de la dolaro.

20 - medio ≠ amaskomunikilo
    
Niaj amaskomunikiloj ofte raportas pri la krizo de la vivmedio.

21 - merkato ≠ bazaro
     Mi vizitis la bazaron kaj eklernis, ke estas krizo en la merkato de la vestoj.

22 - mobila ≠ portebla
     Li mendis per sia portebla telefono (poŝtelefono) ornamaĵojn por la balo, inkluzive de mobiloj, kaj stabiloj, kiujn li intencas pendigi super la danctereno.

23 - negoci ≠ intertrakti
    
Ministro intertraktis kun loka ministro, komercistoj negocis kun alilanduloj.

24 - oferi oferti
    
Ŝaĥludisto oferas damon por sukcesi ŝaĥmaton. Kuiristo ofertas multkostan fiŝaĵon.

25 - rajti povi
     Vi povas stiri ebria, sed vi ne rajtas!

26 - rajto pravo
    
Vi ne pravas, sed vi rajtas erari!

27 - romano ≠ amafero
    
Iu romano priskribas amaferon aŭ amindumon inter Romano kaj Romanino.

28 - signo (signi) subskribo (subskribi)
    
Bona signo estas ke li subskribis la ĉekon!

29 - standardo ≠ normo
     Laŭ la normo reganta en ilia armeo, ĉiu armea divizio havas sian standardon.

30 - vehiklo  ≠ veturilo
    
Li timas porti ŝin per sia veturilo, ĉar ŝi estas vehiklo de malsano, konsekvence ŝi stiras sian propran veturilon por disdoni foliojn uzatajn kiel vehiklo de ŝiaj politikaj opinioj.

 

07:15 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : bone paroli |  Facebook |