27/04/2009

Malferma tago en Centra Oficejo

 

La dudek kvinan de aprilo dumil naŭ,
Malferma Tago en la Centra Oficejo
en Roterdamo.

Jen belega desegnaĵo en la Ora Libro
en kiu ĉiu alveninto enskribas nomon kaj lokon.

25345

25346

Bedaŭrinde ne venis multaj homoj.
Neniam la konferencejo estis plenplena.

25332

Anna Löwenstein parolis
- unue pri Rememoroj el la CO
kaj virina agado de UEA,
- due pri ŝia verkista aktivado.

25331

Johan kaj Svetlana Derks parolis pri
Esperanto-projekto en Burundo, Afriko.

25344

Divenu kiu multege fotis ?
Paŭlo, nia kara redaktoro de Aktuala,
la gazetareto de la Esperantista Brusela Grupo.

25334

Kompreneble ĉeestintoj ne maltrafis
sidi, manĝi kaj ĉefe babili en kafejo
kie troviĝis senpagaj kafo, teo kaj kuketoj,
eĉ ĉifoje ovaj paskaj ĉokoladoj.

25335

25336

Kiel kutime, forestintoj malpravis.

Mi aĉetis la franclingvan tradukon de
la Zamenhof-strato.
Ĉefa flanko estas fotoj en ĝi.
Sed mi ne scias ĉu mi donacos
aŭ rekomendos ĝin.
Bedaŭrinde la eldonisto elektis
etajn literojn.
Do legado estas nekomforta.

 

15:03 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : centra oficejo roterdamo |  Facebook |

20/04/2009

BEF kunveno

 

Kunveno de Belga Esperanto Federacio
sekcio de Universala Esperanto Asocio
la 18an de aprilo 2009.

 

25176-89-90-91

 

25179-80-84-86

 

25181-82-83

 

09:31 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (1) | Tags : bef |  Facebook |

12/03/2009

Vojaĝo al Krimeo kaj Aroma Jalto

 

En aktuala, marto 2009. 

Vojaĝo al Krimeo kaj Aroma Jalto.

Skribis  Kerstin Rohdin el Stockholmo, Svedio.

Fotoj el Vikipedio.

 

mapo-01 Printempe 2008 mi decidis fari tute specialan vojaĝon. Mi sciis ke la vojaĝo estos tre streĉa, sed interesa kaj plena de okazontaĵoj. Mi diris al mi mem, ke ĝi estas pli bona testo de la sanstato ol iri al la kuracisto. Se mi revenos en bona sanstato tio signifos ke mi estas bonsana!

Por ne troigi la streĉon mi flugis de Stockholm, kie mi loĝas, al Gdansk, de kie la vojaĝo startas per buso. Por atingi la flughavenon mi vojaĝis dum unu kaj duona horo tra mirinda novsomera regiono sude de Stockholm.

La flugvojaĝo daŭris unu horon dum kiu ni sekvis la orientan marbordon de Svedio, vidis la insulon Öland kaj Kalmar, kie mi antaŭe loĝis. Mi ekvidis la polan marbordon kaj surteriĝis sur Lech Walensa flughaveno. Tie Daniela atendis min. Mirakle! Ni iris per buso al la centro de la urbo Gdansk al la hejmo de Daniela. Mi loĝis ĉe ŝi dum kelkaj noktoj. Ni promenis tra la urbo, kiun mi jam kelkfoje vizitis. Gdynia kreskis de malnova fiŝista vilaĝo kaj ricevis urbajn privilegiojn nur en la jaro 1926. Tiu urbo havas la plej grandan havenon en Pollando kaj la maro tre gravas en la urba vivado. Pluraj belaj statuoj staras sur la Strandpromenadejo i.a. iu pri Joseph Conrad, kiu naskiĝis en la urbo.

joseph-conrad-vikipedio-090

Post bongusta manĝo en novrenovigita restoracio ni iris al la haveno por ĝui kapuĉinon. Oni larĝigis la strandon per amaso da sablo dum oni profundigis la havenon. Malantaŭ kie ni sidis, staris montodorso kun bela fagarbaro. En la maro antaŭ ni etendiĝas la longa duoninsulo Hel, kiu protektas la havenon. Sur ĝi abundas vivo de birdoj kaj plantoj. Dum la lastaj ses - sep jaroj, dum kiuj mi ne vizitis Pollandon, urboj kaj ĉefŝoseoj tre moderniĝis. Ni vizitis plurajn "galeriojn" pluretaĝajn kun multege da varoj, modernaj vestoj, elektronikaĵoj, ekzotika manĝaĵo, inter ĉio vi povas elekti.

La postan tagon ni vojaĝis al Bygdgoszcz, trajnovojaĝo kvinhora, denove ĝuante belan printempan regionon. Oni petis min fari "rakonton" pri Svedio al studentoj kiuj ekzameniĝas en la tiea Turisma lernejo. Interesa afero! Revojaĝis al Gdynia dum bela krepusko.

 

Nun estas tempo prepari sin por la longa vojaĝo suden al suda angulo de Eŭropo - Krimeo kaj Aroma Jalta. Nicoline (svedino), Daniela kaj mi "tiris" niajn bagaĝojn surradajn al la stacidomo, kie atendis la aŭtobuso. Ni enbusiĝis kaj ekis al Varsovio por tie trovi alian buson kiu ankaŭ kuniros. Denove ni travojaĝis plej belan printempan regionon kun verdantaj florantaj arboj, ĝis ni parkis ĉe la fama Kulturdomo en la centro de Varsovio. Post mallonga halto en Lodzo kaj kiam la krepusko falis ekster la buso ni ekis al la limo de Ukrainio. Tio estas la limo inter EU kaj landoj ekster EU. Tio signifas ke estis tre komplika trairo de la limo inter Pollando kaj Ukrainio. Dum kvar noktaj horoj ni ĝuis la laboron de la doganistoj. Kiel en la malnova tempo ili kolektis ĉiujn pasportojn, forprenis ilin kaj la penso aperis en la kapo: "Ĉu vi iam ajn revidos ilin?" Tamen post kvar horoj kaj post kiam 80 personoj maltrinkis, denove trinkis, aĉetis frandaĵojn, la aŭroro vekis nin, niaj busoj rulis la unuajn kilometrojn en Ukrainio.

Post plurhora vojaĝo tra ebenaĵo ni alproksimiĝis al Kiev, la ĉefurbo de Ukrainio. Laŭ kio ni lernis en niaj lernolibroj pri historio la vikingoj fondis la urbon dum la naŭa jarcento. La regiono nomiĝis Kievrus kaj estis mezepoka princoŝtato en la centraj partoj de la valo de Dnepr. Tio regno estis kunigaĵo de orientslavaj agrarkomunumoj kaj nordiaj vikingoj. En 988 la princo Vladimir I enkondukis la ortodoksan kristianismon. La mongola konkero dum la 12 kaj 13-aj jarcentoj faligis la Kievregnon en 1240. La mongoloj regis ĝis la lando estis konkerita de Pollando en 1340 kaj de Litovio en 1362. Fariĝis malinterkonsento inter la katolika kaj la ortodoksa religioj. En 1654 la plej granda parto de Ukrainio fariĝis parto de la rusa imperio kaj iĝis ortodoksa centro de la regiono. Meze de la 19-a jarcento Kiev iĝis centro por la unua nacieca ukraina movado. Post 1917 oni batalis por sendependa Ukrainio. Ukrainio estis soveta respubliko de 1943 ĝis 1991, kiam ĝi fariĝis memstara ŝtato.

kiev-1-vikipedio kiev-2-vikipedio

Ni vizitis Sofia katedralon konstruitan en 1017, unu el la plej unuaj ekzemploj de rusa eklezia arkitekturo. La preĝejo estas bele renovigita kun la centra kupolo orumita kaj la muroj brile blankaj. La preĝejo situas sur altaĵo super la rivero Dnepr kun bela elrigardo super la valo. En la sama religia centro ankaŭ troviĝas la fortigita Petjerska monaĥejo fondita en 1050 kaj Uspensky katedralo de 1070-aj jaroj. La regiono ĉirkaŭ la urba ĉefstrato Chresjtjatyk estas renovigita en monumenta stilo ĉirkaŭita de arboj. Ĉarmaj junulinoj montris al ni la metiistajn kvartalojn en la malnova urbo.

Post la konatiĝo kun tiu bela urbo la buso denove turnis suden direkte al Krimeo. Ni vespermanĝis en bela grandbieno, Palata Sofievka, kiu estis konstruita de pola nobelo en la dekoka jarcento. Nun estas tempo por ankoraŭ nokta veturado al la ankoraŭ malproksima Krimeo kaj Jalto. Kiam heliĝis kaj ni iom vekiĝis ni gvatis ĉirkaŭ ni por trovi La Nigran Maron kaj Krimeon, sed ankoraŭ restis longa vojo. Tamen ĉirkaŭ la lunĉotempo ni alproksimiĝis al la suda bordo de Krimeo kaj enveturis Jalton apud la fama trolibuso, kiu veturas inter la urboj laŭ la bordo. Laŭdire tiu estas la plej longa trolibuslinio en la mondo. Estis la 1-a de majo kaj la feste vestitaj homoj abundis surstrate.

Sube ni vidis la maron Nigran kaj mia fantazio apenaŭ sufiĉis por kompreni ke mi estas ĉe la maro Nigra kaj Krimeo. La buso veturis supren laŭ la monta deklivo al nia kurscentro. Belaj montopintoj ĉirkaŭis nian kursejon. Ĉirkaŭ ni kreskis pinioj, cipresoj, magnolioj. Sur la korto troviĝis akvobasenetoj kun oraj fiŝetoj. De la verando kie okazis niaj lecionoj ni vidis ĉiun belecon de la naturo kun arboj inter la montaro. Mirakle havi siajn lecionojn subĉiele.

Nia studgrupo estis instruita per "intelektaj ludoj" t.e. diversaj vortludoj. Kelkfoje mi parolis kun nia instruistino, Tatjana Auderskaja ekster la lecionoj. Ŝi rakontis multon al mi pri la lando kaj ĝia historio.

Okcidente kaj sude Krimeo estas ĉirkaŭata de la Nigra maro, nordoriente de Azova maro. La norda parto de la duoninsulo konsistas el ebenaĵo kaj stepo. Sude la Krimeaj montoj leviĝas kelkloke ĝis 1500 metra alteco. La suda parto havas mildan klimaton kaj mediteranean kreskaĵon. Abundas vitejoj sur la deklivoj.

De pratempoj multaj diversaj popoltriboj loĝis sur Krimeo. Troviĝas restaĵoj de setlejoj en grotoj ekde paleolita periodo. Dum la bronza periodo Krimeo estis proksima al norda Kaŭkazio. Dum la frua fera epoko Krimeo apartenis al la regno de la skitoj. Antaŭ dekoj da jaroj oni montris miraklan ekspozicion en Svedio pri la oro de la skitoj. 600 jaroj a.Kr. Krimeo estis koloniita de ionanaj grekoj. Ili fondis i.a. Theodosia. Dum 480-aj jaroj a.Kr. la duoninsulo kuniĝis kun la heleno-skita dinastio kaj fariĝis tre grava ŝtato, kiu restis ĝis la Malfrua Antikvo. Dum la 3-a jarcento p.Kr. la duoninsulo iĝis parto de la sudrusa regno de la ostrogotoj. Kelkaj individuoj de tiu popolo vivis en la montaro ĝis la 18-a jarcento, grupeto de etnaj ĝermanoj, malgraŭ ke la invadoj de la hunoj forpelis multaj diversaj popoloj de suda Krimeo. La mongola Ora Hordo konkeris orientan Eŭropon dum la 13-a jarcento. Tiam turk-mongolaj triboj ekloĝis sur Krimeo. 1440 kreis la praidoj de la mongoloj, la islamaj krimtataroj la Krimkhanato, kiu estis parto de la Osmana Regno. Dum la fino de la 17-a jarcento la rusaj caroj interesiĝis pri Krimeo kaj Katarina II, la Granda, pligrandigis la rusan imperion al la Nigra maro. En 1783 Krimeo fariĝis parto de la rusa imperio kaj la mararmeo de la Nigra maro lokiĝis en Sevastopol. La translokiĝintaj rusoj forprenis la terposedaĵojn de la Krimtataroj. Laŭdire la tataroj kunlaboris kun la germanoj dum la dua mondmilito kaj Stalin forpelis ilin al Sibirio. Ni vizitis tatarvilaĝon, al kiu la tataroj nun revenas post la forpelo. Troviĝis bela muzeo kiu montris la palacon de la Ĥano. Mi aĉetis cd-diskon por revivi la viziton kaj denove rigardi la belajn meblojn kaj teksaĵojn. Apud la palaco estis moskeo, kiun ni vizitis.

Ni faris plurajn ekskursojn laŭ la bordo de la Nigra maro, super la belaj sovaĝaj montoj. Ili ne estas tiel altaj sed tre pitoreskaj. Kie ajn en suda Krimeo oni estas ĉirkaŭita de ili. Ni vizitis Sevastopol, kie troviĝas la rusa Nigra mara floto.

Ĉie ajn laŭ la Nigra maro oni vidas imponan akvosurfacon kie nenio videblas je la alia flanko. Ne aspektas same kiel la insularo apud Stokholmo.

En Sevastopol ni vizitis grandan "panorama-ekspozicion" pri la Krimea milito. Oni konstruis grandan rondan domon kun pentraĵoj kaj statuoj kiuj priskribas al militon 1853-56. Teruraj sed tre imagoplenaj bildoj pri la detruoj de la milito. La tiel nomata Krimea milito estis unu el pluraj militoj inter la kreskinta rusa imperio kaj la disfalinta Ottomana regno. Katarina I ekkonstruis la pligrandigon de Rusio por atingi limojn ĉe la sudaj maroj. La orienta angulo de Eŭropo estis maltrankvila, Balkano, Turkio, Meza Oriento (same kiel hodiaŭ). La ekflamiĝinta fajrero tiam same kiel nun estis religiaj malinterkonsentoj en Palestino. Rusio volis protekti la ortodoksulojn, Francio la katolikojn. Post la komenco de la milito Granda Britio ankaŭ enmiksiĝis, ĉar la komerco sur la maroj estus minacata se la ekvilibro de potenco ŝanĝiĝus.

La Krimea milito ankaŭ estas konata pro tio ke pluraj flegistinoj helpis al la vunditaj soldatoj. Ni konas pri Florence Nightingale. Ŝi apenaŭ estis konata de la rusa gvidanto, kiu anstataŭe rakontis pri konata rusa flegistino, kiu laŭ ŝi helpis pli efektive. Oni vidas kiel altaj estas la kulturaj baroj inter niaj diversaj partoj de Eŭropo. Aliaj novaĵoj dum la milito estis fervojo, fotilo, militkorespondanto, telegrafo kaj kompreneble novaj armiloj.

Caro Nikolaj II mortis kaj la pacprocedo devis rapidiĝi. Lia posteulo estis la pacamanta caro Aleksandro II. Li devis reformigi la rusan socion kaj estis tiu caro kiu finis la servuton en 1861. Tiuperiode estis grandaj ŝanĝoj en multaj landoj de Eŭropo, kiam la talentula rezervo liberiĝis.

En 1945 post la dua mondmilito Krimeo denove estis enmiksita en la grandpolitiko. Ni vizitis la palacon Livadia kaj vidis la ĉambrojn, tablojn kaj seĝojn kie Churchill, Roosevelt kaj Stalin decidis kiel la estonteco de Eŭropo evoluos. Germanio estu dividita en kvar okupacizonojn sub kontrolkomisiono. Pollando perdis teritorion oriente al Sovetunio kun Lvov kaj estis rekompencita okcidente kun Stetin.

jalta-1-vikipedio jalta-2-vikipedio

jalta-3-vikipedio Ni vizitis plurajn kastelojn kiuj situis mirinde inter la montoj aŭ proksime de la maro kun grandioza elrigardo. La kasteloj apartenis al diversaj caroj aŭ rusaj nobeloj. Ankaŭ multaj verkistoj kaj artistoj feriis aŭ resaniĝis sur suda Krimeo. Mi nur mencias kelkajn. Puŝkin, kiu loĝis en la pitoreska novrenovigita feria urbo Gurzuf sur roko super la maro, Tolstoj, Mickiewicz kaj Ĉeĥov kiu eĉ havas tute novan statuon sur la Strandpromenadejo en Jalta. Tie li staras kune kun "La damo kun la hundo". Multaj interesaj personoj konstruis siajn kastelojn kaj domojn en tiu sovaĝa kaj bela parto de la mondo. Unu konstruis sian loĝejon "Hirunda Nesto" sur roko en la maro. Nun ĝi estas luksa restoracio. Mallonge for de Jalta situas la malnova, mirakla Botanika Ĝardeno "Nikita" kie abundas ekzotikaj malnovaj arboj. Tatjana Auderskaya estis lerta gvidanto. Bedaŭrinde mankas mono al la ŝtato. Oni devas forlui diversajn partojn el la parko al privatuloj por prizorgi la parkon. La planto glicino, kiu estis la simbolo por Krimeo abundis tie, kvankam oni forhakis multon.

 

Mi partoprenis kelkajn tre interesajn promenadojn en la malnovaj ankoraŭ ne renovigitaj partoj de la urbo Jalta. Ni vidis la malnovan arkitekturon kun specialaj vitraĵverandoj kaj ornamaj lignoskulptaĵoj sub la randoj de la tegmentoj. Oni rakontis ke tiu arkitekturo portas tipan influon de la tatara kulturo. Plurloke oni pentris kaj renovigkonstruis la domojn. Proksime de la Strandpromenadejo estis granda foiro kun multaj ekzotikaj legomoj kaj fruktoj ankaŭ konservaĵoj en vinagro aŭ sukero.

Vespere kaj ankaŭ dumtage oni prezentis interesajn esperantoprogramerojn - prelegojn, naturfilmojn pri la marĉoj de la Nigra maro kun esperantoparolo, multe da muziko kaj kantado. Plej oni amis la kantojn verkitajn de rusaj komponistoj, kiuj ofte partoprenis en Aroma Jalta, sed kiuj nun loĝas en Stokholmo. Mi prezentis unu el la monologoj, kiujn Harold Brown verkis.

La semajno pasis rapide kaj alvenis la tago de foriro. La buso iris laŭ la Nigra maro pasis la regionojn kun la fekunda nigra tero, iris super la stepoj al Odessa, la granda urbo ĉe la Nigra maro, la plej granda havenurbo, centro por komerco kaj komunikado. Odessa estas konstruita sur tatara setlejo en 1415. En 1794 ekkonstruiĝis la haveno kaj la moderna urbo. Familiano de Kardinalo Richelieu fuĝis de la franca revolucio al Odessa, kiu jam altiris al si internacian vivon, fondis la urbon. Li statuas kiel romiana gvidanto surĉevale rigardante super la havenon kiun li kreis. Apud la statuo komenciĝas la fama stuparego, kiu videblas en la filmo "Kirasŝipo Potemkin" de Eisenstein, kiu priskribas la ribelon kaj la revoluciajn maltrankvilaĵojn kunlige kun la revolucio 1905. Odessa estis grave damaĝita dum la dua mondmilito, sed nun la centro de la urbo estas bele rekonstruita en unueca arkitekturo ĉirkaŭ la Operejo kaj la placoj. Bela urbo por ĉirkaŭvagadi. Vidi la ŝtuparegon aŭ de supre de apud la statuo aŭ de malsupre de apud la maro estas grandiozaj travivaĵoj. Promeni sur la moleo, rigardi super la senfina akvosurfaco estas neforgesebla travivaĵo.

potjomkina-shtuparo-vikipedio

Denove nokta vojaĝo, sed nun norden al la urbo Lvov/Lviv. Tie ni loĝis ĉe privatuloj, maljunaj polinoj. Certe estis interesa por la poloj en la busoj renkonti maljunajn gepolojn, kiuj restis je la alia flanko de la limo post la dua mondmilito. Ni vizitis grandan polan tombejon kun multaj monumentoj de la tempo antaŭ la dua mondmilito. Ni ĉirkaŭpromenis en la urbo vidis la Operejon, la placojn kaj preĝejojn. Tiu ĉi urbo ne aspektis same malfermata kiel la urboj ĉe la maro. Daniela, mi kaj ankoraŭ kelkaj aliaj manĝis en restoracio, kiu aspektis kiel "Kneipe", kie la ribeluloj kolektiĝis dum pli fruaj liberiĝmovadoj. Etoso! Ŝajnis ke estas populara ejo por junularo.

Ni revenis al Gdansk ĉirkaŭ la unua horo nokte post sperto de la Varsovia "trafik-kaĉo ". Mi restis ankoraŭ unu tagon en Gdansk por travivi kelkajn horojn ĉe la Balta Maro kaj ĝui bonan feston ĉe esperantistino en Gdansk. Poste estis tempo por reflugo al Stockholm, kie mi estis bonvenigita de pluvego kaj malvarmo, sed dum la tuta vojaĝo ni ĝuis belan veteron!

 

En Vikipedio :
- Orienta Europo - Gdansk - Joseph Conrad-Korzeniowski -
- Kiev - Jalto - Odeso - Kirasŝipo Potjomkin - Potjomkina ŝtuparo - Lvov -
- Aroma Jalto -

 

08:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) |  Facebook |

08/03/2009

La 16 reguloj de la Fundamento

 

En aktuala, marto 2009. 

La Fundamenta Krestomatio de la Lingvo Esperanto,
unuafoje eldonita en 1903 fare de L. L. Zamenhof,
estis frua kolektaĵo de pli ol cent modelstilaj verkaĵoj en Esperanto, kaj originala literaturo kaj tradukaĵoj.
En la Krestomatio aperas Esperanto-versio de la Fundamenta gramatiko.
Jen la temoj de la 16 reguloj de la Fundamento:

 

  1. Artikolo difinita "la" egalas laŭ sekso, kazo kaj nombro. Artikolo nedifinita ne ekzistas.
  2. Nomojsubstantivoj finiĝas per "o".
    Pluralo aŭ multe nombro aldonas "j".
    Rekta komplemento havas akuzativan finiĝon (=finaĵon) "n".
    Ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj
    (la genitivo per de, la dativo per al, la ablativo per per aŭ aliaj prepozicioj laŭ la senco).
  3. Adjektivoj finiĝas per "a" kaj akordiĝas al la nomoj, kvante kaj akuzative.
    La komparativo estas farata per la vorto pli,
    la superlativo per plej;
    ĉe la komparativo oni uzas la prepozicion ol.
  4. Numeraloj kardinalaj estas nevariaj, ne deklinaciataj.
    Numeraloj fundamentaj estas : unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek, cent, mil.
    La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj.
    Por numeraloj ordaj aŭ ordinalaj oni aldonas la finiĝon (=finaĵon) de la adjektivo.
    Per aldono de "a" aŭ "o" aŭ "e" fariĝas numeraloj adjektivaj aŭ  substantivaj aŭ adverbaj.
    Per aldono de sufikso "obl" fariĝas multobloj (duoblo, trioblo, ktp).
    Aldonante la sufikso "op" fariĝas kolektivoj (duopo).
    Per aldono de sufikso "on" fariĝas frakcioj (duono).
    Per uzo de la prepozicio "po" fariĝas distributivoj (po du).
    Do obl estigas multoblojn (duoblo); on estigas frakciojn (duono); op estigas kolektivojn (duopo); kaj la prepozicio po estigas distributivojn (po du).
  5. Pronomoj personaj : mi, civi, li, ŝi, ĝi (pri objekto aŭ besto), si (refleksivo), ni, vi, ili, oni.
    La pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la finiĝo adjektiva.
    La deklinacio estas kiel ĉe la substantivoj.
  6. Verboj estas ĉiam regulaj, ne ŝanĝiĝas finiĝo laŭ persono aŭ nombro.
    La finiĝo varias nur laŭ modo kaj tempo.
    Modo infinitiva finiĝas per "i", modo imperativa per "u", modo kondiĉa per "us", modo indikativa havas tempojn estintan, estantan, estontan finiĝantajn per "is, "as, "os".
    Participoj aktivaj finiĝas per "inta", "anta", "onta".
    Participoj pasivaj finiĝas per "ita", "ata", "ota".
    Ekzistas nur unu helpa verbo "esti" (ekzemplo: mi estas faranta).
    La prepozicio ĉe la pasivo estas de.
  7. La adverboj finiĝas per e; gradoj de komparado kiel ĉe la adjektivoj. (Pli rapide ol; plej rapide el).
  8. Ĉiuj prepozicioj postulas la nominativon (ne akuzativon). Se ili estas sekvataj de akuzativo, tio okazas ne pro la prepozicio mem, sed pro alia kaŭzo.
  9. Skribado estas laŭsona. Vortoj estu prononcataj laŭ skribo. Ne ekzistas nelegataj literoj.
  10. La vort-akcento falas ĉiam sur la antaŭlasta silabo.
    Ekzemple: labori ; familio.
  11. Vortoj formataj per kunigo de du aŭ pli vortoj havas la bazan radikon en la fino (la ĉefa vorto staras en la fino).
    Ekzemple: Birdokanto estas kanto de birdo; Kantobirdo estas birdo kiu kantas.
    La gramatikaj finiĝoj estas rigardataj ankaŭ kiel memstaraj vortoj.
  12. Neo aŭ neigo duobla ne uzeblas. Por signifi ke mi ne fumas, oni diru "mi neniam fumas" sed oni ne diru "mi neniam ne fumas".
  13. Oni uzu la finiĝon de la akuzativo -n por indiki la direkto kun movo.
    Ekzemple: Kien vi iras? Iri antaŭen. Iri supren.
    La kato saltas sur la tablon (el la planko). Se la kato saltus sur la tablo, li jam daŭre estus sur la tablo, ne saltus el la planko!
  14. Ĉiu prepozicioj havas nur unu difinitan kaj konstantan signifon, krom la prepozicio je kies signifo estas nedifinita.
    Ekzemple: Mi parolas pri vi. Kredi je io. Je kioma horo?
    Anstataŭ la prepozicio je oni povas ankaŭ uzi la akuzativon sen prepozicio.
  15. La vortoj internaciaj esperantiĝas tra ortografa adapto. Ekzemple: teatro, radaro. Tamen ĉe diversaj vortoj el unu nacilingva radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto.
  16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstataŭigata de apostrofo. (Venas l'  temp' ).

Zamenhof-a alfabeto kun 28 literoj.

A a     B b     C c     Ĉ ĉ     D d     E e     F f

G g     Ĝ ĝ     H h     Ĥ ĥ     I i       J j      Ĵ ĵ

K k     L l     M m    N n     Oo     P p     R r

S s      Ŝ ŝ      T t      U u     Ŭ ŭ    V v    Z z

Rimarko:
Presejoj, kiuj ne posedas la literojn
   ĉ,     ĝ,       ĥ,      ĵ,     ŝ,     ŭ, povas anstataŭ ili uzi
  ch,   gh,    hh,     jh,    sh,    u (senŝanĝe).

 

La tabelo de la 45 korelativoj.

Tabelo
 

 

nede-

demanda

mon-

kolekta

nea

de la 45
 

 fina

rilata

tra 

disdona

 

korelativoj
 

i-

ki

ti

ĉi

neni

-u

ula

iu

kiu

tiu

ĉiu

neniu

-o

aĵa

io

kio

tio

ĉio

nenio

-a

kvalita

ia

kia

tia

ĉia

nenia

-es

poseda

ies

kies

ties

ĉies

nenies

-e

loka

ie

kie

tie

ĉie

nenie

-am

tempa

iam

kiam

tiam

ĉiam

neniam

-el

maniera

iel

kiel

tiel

ĉiel

neniel

-al

kaŭza

ial

kial

tial

ĉial

nenial

-om

kvanta

iom

kiom

tiom

ĉiom

neniom

 

Vidu en Vikipedio: - 1 - 2 -

 

00:30 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : gramatiko |  Facebook |

06/03/2009

Poemo de Mikaelo Bronŝtejn

 

En aktuala, marto 2009. 

Cerbo estas nur senpensa farĉo

mikaelo-bronshtejn-090218

Cerbo estas nur senpensa farĉo.
Oksikodoj kreskas en la marĉo.
L'marĉo kuŝas ie en la foro.
Oksikokoj mankas - kapdoloro.
           Grizaj gruoj gurdas en malgajo.
           Boataro frapas kontraŭ kajo.
           Vento vunde foliaron levas;
           Pro l' ŝvelanta farĉ' kranio krevas.
Daŭras ia morna malmateno.
En fridujo - vintro kaj malpleno.
Mankas eĉ guteto da biero.
           Jam la kvina. Kokoj kokerikas.
           Cerbofarĉo malfunkcias, strikas.
           Kion, tamen, trinkis mi hieraŭ?

Miŝa Bronŝtejn, Tiĥvin, S.Petroburgo, Rusio.

 

16:00 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Por interesuloj | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : poemoj |  Facebook |