18/02/2009

Vivo de Lidia Zamenhof

 

En aktuala, februaro kaj marto 2009. 

helene-2009 Hélène Falk-Bracke skribis pri la vivo de Lidia Zamenhof, Filino de Esperanto.

 

En 1985 aperis libro «The life of Lidia Zamenhof, Daughter of Esperanto».

Ne estas kutime ke libro pri la vivo de homo nomata Zamenhof devas esti tradukita al Esperanto! La aŭtorino Wendy HELLER estis usona bahaano; al tiu religio, kiu foje proklamas ke «La Bahaa movado estas la Esperanto de religioj», ankaŭ Lidia Zamenhof aliĝis fine de la 1920aj jaroj. Ŝiaj gepatroj, Ludoviko kaj Klara Zamenhof-Zilbernik, estis judaj liberpensuloj.

Lidia Zamenhof en Wikipedio Wendy HELLER estis de rusa kaj sud-germana deveno. Ŝi ne scipovis Esperanton, kiam ŝi komencis skribi libron pri Lidia Zamenhof. Ŝi lernis la lingvon verkante ŝian libron por deĉifri documentojn kaj kontakti esperantistojn. Ŝi mem spertis kiel la lernado de nia lingvo malfermis al ŝi multajn pordojn en diversaj eŭropaj landoj.

Finfine, en 2007, FEL aperigis tradukon de Bernhard Westerhoff. Mi konsilas legi ĝin por diversaj kialoj: La libro priskribas la tutan vivon kaj idearon de LL Zamenhof: precise, detale senteme. Ĝi ankaù priskribas la politikan kaj socian situacion, Ĝi enhavas multajn bildojn, tre bonan indekson, nomas siajn fontojn.

Ĝi povas anstataŭi multajn librojn pri la estiĝo de la lingvo.
Ĝi donas la tekstojn de ĉefaj kantoj :
La espero (En la mondo venis nova sento...) ;
La preĝo sub la verda standardo ( Al vi, ho potenca, senkorpa mistero...)
sed ne citas la sesan strofon, malpermesitan en la unua Universala Kongreso (Boulogne-sur-mer, 1905), kiu tekstas jene :

L.L. Zamenhof en Wikipedio    Kuniĝu la fratoj, plektiĝu la manoj
   Antaŭen kun pacaj armiloj
   Kristanoj, Hebreoj aŭ Mahometanoj
   Ni ĉiuj de Di' estas filoj
   Ni ĉiam memoru pri bon' de l'homaro
   Kaj malgraŭ malhelpoj, sen halto kaj staro
   Al frata la celo, ni iru obstine
   Antaŭen, senfine.

Eĉ, la vortojn de la pra-esperanta lingvo « Lingwe Uniwersala », kantitajn de la samklasanoj de L. L. Zamenhof je la fino de la lasta gimnazia klaso, vi trovos en la libro.

Vi ankaŭ trovos resumon de ĉiuj kongresoj okazintaj antaŭ 1939.
Vi scios kial Adam kaj Zofia Zamenhof studis medicinon en Svislando kaj ne en Rusio, kie la kvoto de judaj studentoj estis tre limigita.
Ankaŭ pri la unuaj prezidentoj de libera Pollando post 1918 vi ricevos informojn.
Eble vi pli bone komprenos la sencon de la Interna Ideo.

Vi scios pli pri la gefratoj de Lidia : ambaŭ kuracistoj, ili perfekte parolis Esperanton sed dediĉis sian vivon nur al medicino. Adamo, oftalmologo kiel ilia patro, helpis lin ekde 1914, kiam lia sanstato ne plu permesis labori tuttage. Ili ĉeestis ĉiujn kongresojn ĝis sia morto dum la lasta milito. Sed la sola kiu havis Esperanton kiel celon de sia vivo estis Lidia.

Ludoviko Lazaro Zamenhof mortas je la 15-a de Aprilo 1917. Depost 1914, lia sanstato estas malbona. Por li, kiu de ĉiam kontraŭbatalis naciismon kaj estis pac-batalanto, la milito estis tro forta bato. Je lia entombiĝo, multegaj homoj akompanas lin al la juda tombejo. Sed estas milito, la limoj estas fermitaj, eksterlandaj esperantistoj ne povas partopreni. La funebran procesion sekvas ĉefe malriĉaj varsoviaj judoj, kiuj scias nur ke la forpasinto estis ilia bona okulkuracisto, kiu kuracis ilin kontraŭ kelkaj kopekoj, eĉ kontraŭ nenio. Inter la funebrantoj distingiĝas unu germana oficiro, Majoro Neubarth, la komandanto de la haveno, kaj unu alia germana esperantisto.

Post la milito, sendependa Polio restariĝas. Dum unu jarcento, la lando de la Poloj estis dispartigita inter Rusio, Aŭstrio kaj Germanio. Sed post la milito multaj politikaj kaj sociaj tumultoj disdividas la polojn. La unua prezidento demokrate elektita estas murdita du tagojn post lia enoficiĝo en 1922, ĉar li estis elektita helpe de la Bloko de Naciaj Minoritatoj, kiun gvidis judo. En kelkaj preĝejoj okazas dankmesoj pro tio ke la « prezidento de la judoj » estis mortigita. Estiĝas registaro de dekstruloj.

Nun, la esperantistoj esperas multe de la Ligo de Nacioj - sed pro franca naciisma premado, LDN faligas la aferon. Kiel iam diris Z. « La Nacioj atentos pri la afero kiam la movado mem estos sukcesinta » Esperantista celo : « Ĉiu infano sciu almenaŭ du lingvojn : la denaskan kaj Esperanton ». Plie, malkonsento pri la demando de neŭtralismo dispartigas la esperantan movadon inter neŭtrala movado UEA kaj SAT, kies celo estas per Esperanto estigi socialisman, demokratan socion.

Rezulte de ege sukcesaj kursoj en diversaj landoj, Esperanto disvastiĝas ĉefe en socialismaj rondoj. Poloj konsideras ĝin kiel judan aferon, kaj en okcidenta Eŭropo, la ĝenerala opinio estas ke Esperanto havas danĝeran revolucian tendencon.

La unua postmilita kongreso kiun la tri gefiloj de Zamenhof partoprenas estas la Ĝeneva en 1925. Lidia konatiĝas tie kun Marta ROOT, sendependa usona ĵurnalistino, 53 jaraĝa, bahaanino kiu vojaĝas tra la mondo por disvastigi la bahaan kredon, kies celo estas « unu sola religio por la tuta homaro, elĉerpado de la fanatismoj, adopto de Esperanto kiel komuna helplingvo ». Tiu religio estiĝis en Persio (Irano) meze de la 19-a jarcento (Baha-ullah). Ĝia filozofio tre similas la homaranismon. Lidia multe simpatias kun Marta Root, sed tiutempe religio tute ne interesas ŝin. Ŝi kreskis en hejmo en kiu nenia religio estis praktikata. Pri si mem, ŝi asertas ke ŝi estas ateisto. Finfine, en 1929, ŝi iĝos bahaa kredanto kaj parolos en ĉiu kongreso pri Esperanto kaj pri Bahaismo, kio ne plaĉos al ĉiuj esperantistoj.

 

Rimarko de Hélène Falk-Bracke :
En Esperanto,oni skribas LIDJA sed la titolo de la libro estas LIDIA -kion mi devis respekti.

 

01:01 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans EBG krom programo | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : ebg-membroj skribis |  Facebook |