17/12/2010

Multkultura koruso Oostende 25 dec

Katolika Kristnasko ĉe la maro‏ :

Sciigo de Flory el Oostende :

Kvartalo "Hazegras",
Kapelo ONZE-LIEVE-VROUW ONBEVLEKT (Senpeka Koncipiteco),
Rachel Lancsweertplein (apud Graaf de Smet de Naeyerlaan n° 24)

MATONDO, multkultura koruso el Oostende,
animos la Eukaristian Servon je Kristnasko-tago (25.12.2010) je 11h15.

Patro Martin Mvibudulu (Misiisto de Scheut) celebros la meson.

La koruso kantos en la nederlanda, la franca, la lingala, la latina kaj Esperanto...
kun akompanado de tamtamo.

Ni jam deziras al vi "Gajan Kristnaskon"
kaj esperas renkonti vin la 25-an de decembro
por kanti kun ni.

                                       Flory

12:58 Écrit par Esper@nto en Bruselo dans Esperanto en Belgio | Lien permanent | Commentaires (0) | Tags : esperanto oostende, esperanto katolika |  Facebook |